TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO

Regularo pri Tutmonda Esperantista Junulara Organizo


Teksto valida je 5 augusto 1989.
Noto: Cirkulas teksto de januaro 1994, kiu ne validas. Ghi diferencis nur en artikolo 2-10.

 

CHAPITRO 2

STATUTO

 

1. Establo

TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO ("TEJO") estas per tiu chi statuto establita.

2. Junulara sekcio de UEA

TEJO estas la junulara sekcio de UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO ("UEA"), internacia organizo ekzistanta kun jura personeco lau la leghoj de Nederlando.

3. Celoj

La celoj de TEJO estas:

(i) disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto;

(ii) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;

(iii) plifaciligi la chiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sendepende de diferencoj rilate al nacieco, raso, sekso, religio, politiko au lingvo;

(iv) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, disvolvante che ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj; kaj

(v) liveradi junajn fortojn al la esperanta movado.

4. Agado

(1) TEJO aplikas en sia agado metodojn, kiuj respondas al la interesoj de la junularo.

(2) La agado de TEJO konsistas precipe el:

(i) informado en junularaj medioj pri la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj pri ghia solvo per Esperanto;

(ii) praktika utiligo de Esperanto je la servo de la junularo kaj informado pri tio en junularaj medioj;

(iii) okazigo de kongresoj, konferencoj, seminarioj kaj aliaj kunvenoj; kaj

(iv) instigado al la membroj de TEJO aktive partopreni en la esperanta movado.

5. Neutraleco

(1) TEJO estas neutrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, politiko kaj sociaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj.

(2) La neutraleco de TEJO signifas, ke TEJO ne prenas starpunkton pri aferoj disigitaj de la lingva problemo en internaciaj rilatoj.

6. Esencaj kondichoj

Por la agado de TEJO esencaj kondichoj estas:

(i) bonaj internaciaj rilatoj; kaj

(ii) respekto de la homaj rajtoj tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj.

7. Lingvo

La sola oficiala lingvo de TEJO estas la internacia lingvo Esperanto tia, kia ghi estas difinita de:

(i) sia Fundamento,

(ii) la verkaro de sia iniciatinto Ludoviko Zamenhof; kaj

(iii) la ghenerala lingva uzado sub kontrolo de la Akademio de Esperanto.

8. Landaj sekcioj

(1) TEJO instigas al junaj uzantoj de Esperanto en chiu lando formi sin en organizon por alighi al TEJO kiel landa sekcio.

(2) La minimumaj kriterioj por landa sekcio estas jenaj:

(i) ghi kunigas tra sia lando junajn uzantojn de Esperanto;

(ii) ghi subtenas la celojn de TEJO;

(iii) ghi estas au aparta asocio au integra parto de landa asocio alighinta al UEA;

(iv) ghi estas lauorde organizita;

(v) ghi estas vaste malfermita al junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, raso, sekso, religio, politiko au lingvo;

(vi) membreco en ghi estas libervola; kaj

(vii) ghi estas demokrate gvidata.

(3) Krom en esceptaj kazoj, TEJO ne havas pli ol 1 landan sekcion en chiu lando.

9. Fakaj sekcioj

(1) TEJO instigas al junaj uzantoj de Esperanto, kiuj interesighas pri aparta fako, formi sin en organizon por alighi al TEJO kiel faka sekcio.

(2) La minimumaj kriterioj por faka sekcio estas jenaj:

(i) ghi kunigas tra la mondo junajn uzantojn de Esperanto, kiuj interesighas pri la koncerna fako;

(ii) ghi estas simpatia al la celoj de TEJO;

(iii) ghi estas au aparta asocio au integra parto de faka asocio alighinta al UEA;

(iv) ghi estas lauorde organizita;

(v) ghi estas vaste malfermita al junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, raso, sekso, religio, politiko au lingvo;

(vi) membreco en ghi estas libervola; kaj

(vii) ghi estas demokrate gvidata.

(3) Krom en esceptaj kazoj, TEJO ne havas pli ol 1 fakan sekcion por chiu fako.

10. Membroj

(1) La individuaj membroj estas:

(i) la individuaj membroj de UEA, kiuj aghas ne pli ol 29 jarojn je la komenco de la jaro.

(2) La aligitaj membroj estas:

(i) la aligitaj membroj de UEA, kiuj aghas ne pli ol 29 jarojn je la komenco de la jaro.

(3) La asociaj membroj estas la membroj de la unuopaj landaj sekcioj:

(i) kiuj aghas ghis inkluzive 29 jarojn;

(ii) kiuj ne estas individuaj au aligitaj membroj; kaj

(iii) por kiuj la koncerna landa sekcio pagis kotizon egalan al la kotizo por aligita membreco de UEA.

11. Patronoj kaj honoritoj

(1) La patronoj estas tiuj, kiuj kontribuis al la financoj de TEJO lau kriterioj de TEJO difinitaj.

(2) La honoritoj estas la honoraj prezidantoj kaj honoraj membroj elektitaj de TEJO.

12. Chefaj organoj

(1) La chefaj organoj estas la komitato kaj la estraro.

(2) La komitato konsistas el:

(i) la komitatanoj A, nomitaj de la unuopaj sekcioj;

(ii) la komitatanoj B, elektitaj de la individuaj membroj;

(iii) la komitatanoj C, elektitaj de la komitatanoj A kaj B; kaj

(iv) la estraranoj.

(3) La estraro konsistas el la prezidanto, la ghenerala sekretario, la kasisto kaj minimume 2 kaj maksimume 6 pliaj estraranoj.

(4) La estraranoj estas elektitaj de la komitatanoj A, B kaj C.

(5) La anoj de la chefaj organoj aghas ne pli ol 30 jarojn je la komenco de la jaro, en kiu ili estas nomitaj au elektitaj.

 

enhavtabelo | ch. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 | antaua chapitro | posta chapitro

apple

Tiu chi pagho preparighis je 2000-01-16 fare de Sjoerd Bosga.