(1) TEJO ne povas fari
kontrakton alimaniere ol en la nomo de UEA kaj rajtas tion
fari nur, se la kontrakto plenumas la jenajn
kriteriojn:
(i) ghi rilatas al la
agado de TEJO;
(ii) ghi ne kontrauas la statuton
au iun regularon de UEA; kaj
(iii) en okazo de kontrakto, kies
financaj implicoj superas limon difinitan de la estraro de
UEA por la aplikado de chi tiu paragrafo, ghi estas farita
konforme al kondichoj fiksitaj de la estraro de UEA post
konsultigho kun TEJO.
(2) Chiu persono, kiu faras au
provas fari kontrakton, kiu ne plenumas la kriteriojn
menciitajn en paragrafo (1) au ne estas bazita sur rajtigo
trovighanta en statuta au regulara preskribo de UEA au en
akto de TEJO, shuldas al UEA monkompenson pro chiuj
negativaj sekvoj de sia ago.
Chiu persono, kiu lige
kun agado de TEJO kauzas, ke UEA respondecas pri ties
delikta faro au nefaro, shuldas al UEA monkompenson egalan
al chiuj sumoj, kiujn UEA devas pagi pro la koncerna
delikto.