TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO

Regularo pri Tutmonda Esperantista Junulara Organizo


Teksto valida je 5 augusto 1989.
Noto: Cirkulas teksto de januaro 1994, kiu ne validas. Ghi diferencis nur en artikolo 2-10.

 

CHAPITRO 8

REPREZENTIGHO

 

1. Estraro de UEA

(1) TEJO nomas observanton che la estraro de UEA.

(2) Ordinare, la estraro de UEA permesas al la observanto la jenajn privilegiojn:

(i) cheesti chiun kunvenon de la estraro de UEA; kaj

(ii) ricevi kopion de chiu labordokumento sendita al la tuta estraro de UEA au sendita de unu estrarano de UEA al chiuj aliaj.

(3) La observanto rajtas komuniki informojn pri la laboro de la estraro de UEA nur al estraranoj de TEJO kaj aliaj personoj aprobitaj de la estraro de UEA por la aplikado de chi tiu paragrafo, kaj la estraranoj de TEJO respektas la konfidencan karakteron de tiaj informoj.

2. Estraro de TEJO

(1) La estraro de UEA nomas observanton che la estraro de TEJO.

(2) Ordinare, la estraro de TEJO permesas al la observanto la jenajn privilegiojn:

(i) cheesti chiun kunvenon de la estraro de TEJO; kaj

(ii) ricevi kopion de chiu labordokumento sendita al la tuta estraro de TEJO au sendita de unu estrarano de TEJO al chiuj aliaj.

(3) La observanto rajtas komuniki informojn pri la laboro de la estraro de TEJO nur al estraranoj de UEA kaj aliaj personoj aprobitaj de la estraro de TEJO por la aplikado de chi tiu paragrafo, kaj la estraranoj de UEA respektas la konfidencan karakteron de tiaj informoj.

3. Komisiono pri financo kaj administrado

La estraro de UEA zorgas, ke nomito de TEJO farighas ano de la komisiono pri financo kaj administrado.

4. Komitato de UEA

TEJO estas laueble proporcie al sia membraro reprezentata en la komitato de UEA.

 

enhavtabelo | ch. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 | antaua chapitro | posta chapitro

apple

Tiu chi pagho preparighis je 2000-01-17 fare de Sjoerd Bosga.