TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO

Regularo pri Tutmonda Esperantista Junulara Organizo


Teksto valida je 5 augusto 1989.
Noto: Cirkulas teksto de januaro 1994, kiu ne validas. Ghi diferencis nur en artikolo 2-10.

 

CHAPITRO 9

INTERVENOJ

 

1. Povoj

(1) La estraro de UEA povas malpermesi difinitan agon au agadon de TEJO, se ghi:

(i) kontrauas au kontrauus la statuton au iun regularon de UEA; au

(ii) damaghas au damaghus al UEA, chu morale chu materie.

(2) La estraro de UEA povas senvalidigi difinitan akton de TEJO, se ghi damaghas al UEA, chu morale chu materie.

(3) La estraro de UEA povas por difinita periodo forpreni de TEJO ghian rajton fari kontraktojn, se la estraro de UEA opinias, ke ekzistas granda probablo, ke alie la monrimedoj de TEJO elcherpighos.

2. Proceduro

(1) La ghenerala direktoro tuj informas la prezidanton de TEJO pri chiu intervenpropono, se eble per telekomuniko (kun sekva letera konfirmo).

(2) Krom en okazo de granda urgho, la estraro de UEA ne decidas dum 6 semajnoj pri la propono.

(3) TEJO povas liveri al la ghenerala direktoro skribajn argumentojn kontrau la propono, kaj tiujn la ghenerala direktoro tuj submetas al la estraro de UEA.

(4) Se la propono estas konsiderota dum kunveno de la estraro de UEA, la ghenerala direktoro donas adekvatan antauavizon al la prezidanto de TEJO pri la loko, dato kaj horo de la kunveno, kiun reprezentanto de TEJO rajtas cheesti kaj alparoli dum la koncerna tagordero.

 

enhavtabelo | ch. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 | antaua chapitro

apple

Tiu chi pagho preparighis je 2000-01-17 fare de Sjoerd Bosga.