Permeson Esperantigi l'originalon kaj aperigi la Esperantan tekston de la
jena rakonto ricevis la tradukinto, Earl Galvin, de l'auxtoro, Beth Brant.
La rakonto aperis en VIVANTE LA SPIRITON: GEJA INDIANA ANTOLOGIO.
Permeson Esperantigi kaj aperigi Esperantajn tekstojn de l'anglalingva
originalo, LIVING THE SPIRIT: A GAY AMERICAN INDIAN ANTHOLOGY entuziasme
donis al la tradukinto Earl Galvin, la poseda instanco de la kopirajto,
Gay American Indians of S.F. La libron eldonis en 1988:
Kojoto elpensis novan sxercon. La ideo tiom ridigis sxin ke sxi preskaux
deziris ke gxi restu sekreta. Sed kian valoron havas sxerco, se gxi ne
trompas kreitulojn, por ke ili kredu ke io veras, dum sxi mem scias ke la
vero nur tias, kia sxi gxin faras?
Sxi ridis kaj snufegis kaj elprenis sian kudromasxinon kaj faris por si
mirindan vestaron. Bruna drapa pantalono kun antauxa zipo kaj tre
striktaj refaldoj. Blanka cxemizo kun pinta kolumo kaj franceskaj
manumoj. Kravato el cxifonajxo de bruna kaj nigra striita silko trovita
dum unu el sxiaj dumnoktaj sercxfosadoj. Sxi havis brunajn vakerbotojn en
la sxranko kaj kracxis sur ilin, tiel polurante per la vosto. Kaj sxi
trovis kelkajn belajn sxtonojn el kiuj sxi faris manumbutonojn por la
formala cxemizo.
Sxi platigis siajn mamojn per malnova vindotuko restanta post la lasta
idaro, kaj sur cxi tion sxi metis senmanikan subcxemizon, de iu
forjxetitan en rubujon. Gxi havis kelkajn truojn kaj forte odoris, sed
jen parto de la ruzajxo. Sxi butonis la blankan cxemizon super la truoj
kaj odoro, kaj volvis la kravaton cxirkaux sia kolo, kie sxi verve
bantigis gxin.
Sxi sxovis pliajn vindotukojn en sian kalsonon tiel ke sxajnas ke sxi
havas sxvelajxon interne. Granda sxvelajxo.
Sxi preskaux pretis, sed sxi bezonis ion por kasxi sian brunan hararon.
Tiumomente sxi memoris largxrandan cxapelon forgesitan de longtempa amiko,
kaj surmetis gxin oblikve super unu brunan okulon..
Sxi rigardis en la spegulon kaj preskaux mortis pro ridegado. Jen sxi
aspektis kiel tre pimpa dando.
El sia artifikilujo sxi eltiris longan argxentan cxeneton per kiu sxi
faris masxon inter la zono kaj posxo, kie gxi grandiozete balancigxis..
Elirante la kusxejon, sxi diris al sia kojotidaro ke sxi revenos post fari
cxi plej novan magiajxon. Ili mansvinge adiauxis sxin, dirante, "Ho,
Panjo, kion cxi-foje?"
Regante sian ridadon, sxi iris malrapide, dezirante ke cxiu kreitulo vidu
sxiajn movojn kaj rimarku la mirigan Kojoton paradantan.
Akcipitro ekvidis sxin, haltis meze de sxvebrondo, kaj flugis malsupren
por bone rigardi. "Dio mia, mi neniam antauxe vidis ion tian!" Kaj
Akcipitro sxrikis kaj petolis, batante sian kruron per la flugilo je cxiu
ridego. Poste sxi reflugis en la cxielon, avide sekvante sukoplenan raton
pli frue viditan. Kojoto ne senkuragxigxis. Sxi sciis ke sxi aspektas
bone, kaj krome, estas sciate ke cxe akcipitroj ne malofte mankas humuro.
Dancante antauxen, Kojoto vidis Testudon, kiel kutime perdigxintan inter
la vojo kaj la marcxo. Pli rapidigxante, Kojoto proksimigxis al Testudo
kaj demandis sarkasme cxu Testudo bezonas direktinformon. Testudo fikse
rigardis sxin mirokule kaj rapide movigxis al la trudherbejo, grumblante
pri kreituloj tro strangaj por meriti atenton.
La plano ne tre bone disvolvigxadis.
Tiumomente sxi pensis pri Vulpo, tiu vanta ino kiu sencxese strigladas
sian felon kaj ade rakontas pri propraj lerteco kaj ruzivo. "Jen la
trompoto!" diris Kojoto.
Do, sxi pave pasxis al la domo de Vulpo, siblante kaj perfektigante sian
novan basan vocxon kaj la paradan irmanieron. Frapinte la pordon de
Vulpo, sxi forbrosis fadenerojn kaj harojn de sur sia cxemizo kaj premis
la cxapelon pli sekure sur la kapon. Vulpo malfermis la pordon, kaj sxiaj
okuloj tre grandigxis pro surprizo kaj miro.
"Cxu mi povas helpi vin?" sxi diris, kun flirto de la okulharoj. Kojoto
diris, "Sxajnas ke mi perdis la vojon. Cxu vi povus diri, al viro kia mi,
kie trovi vespermangxon por refresxigi min post mia longa promeno?"
Vulpo diris, "Envenu. Mi ja jxus preparis vespermangxeton kaj pretigis
ion fridetan por trinki. Cxu vi ne kunmangxos kun mi? Ne decus ke
fremdulo trapasu mian hejmon sen senti sin bonvena."
Kojoto impresigxis. Cxio progresadis pli bone ol sxi planintas. Sxi
glutis ridon.
"Cxu vi diris ion?" Vulpo sxajnis sciavida.
"Mi nur admiris vian rugxan pelton. Ege beleta."
"Ho, gxi estas nenio. Heredita, vi komprenas. Sed mi vere admiras vian
cxapelon kaj vian argxentan cxeneton. Kie do vi trovis tiajn aferojn?"
"Nu, mi mem estas vojagxanta viro. Mi trovas ajxojn jen kaj jen. Mi
vojagxas plejparte dumnokte. Troveblas multaj aferoj dum la nokto. Ja
bone aromas cxi-interne. Vi sendube estas bona kuiristino."
Vulpo ridis. "Fojfoje mi trovas kuirindajxon. Mangxado estas unu el la
plej sensindaj plezuroj de l'vivo, cxu vi ne konsentas?" sxi diris,
versxante glason da rugxa vino por Kojoto. "Sed mi povas elpensi plurajn
aferojn egale plezurajn, cxu ne ankaux vi?" Kaj sxi palpebrumis per unu
rugxa okulo.
Kojoto preskaux sufokigxis pro misgluto de vino. Sxi konstatis ke sxi
devas reakiri regpovon post cxi sxerco.
"Nu, vi estas beleta ino. Cxu vi havas viron en la domo?"
Vulpo ridis kaj ridis kaj ridis, skuante la rugxan pelton. "Ne, estas
neniuj viroj cxe mi. Nur mi kaj fojfoje amikinoj kiuj pasigas nokton."
Kaj Vulpo ridis kaj ridis kaj ridis, snufegante per la longa nazo.
Kojoto ne povis kompreni kial Vulpo ridas tiom. "Eble sxi estas nervoza
kun tia belaspekta kojoto en la hejmo," sxi pensis. "Nu, mi vetas ke sxi
neniam vidis tian viron kia mi! Sed nun estas tempo pluenigi la trompon."
Nu, la sxercocelo de Kojoto estis stultuligi Vulpon; ardigi sxin per kredo
ke Kojoto estas viro, kaj poste malkasxi sian veran inan Kojotan memon.
Tio estus rakonto, ke Vulpo taksas sin tiom ruza kaj inteligenta, kaj
tamen Kojoto trompas sxin. Ja. Kojoto povos rakonti pri tio dum multaj
venontaj jaroj!"
Unu afero kondukis al alia, kiel ofte okazas. Ili vespermangxis, trinkis
iom pli da rugxa vino. Vulpo flirtigis la okulharojn tiom ke Kojoto
kredas ke ili forfalos. Sed Kojoto ankaux distrigxis. Nun venis la
momento.
"Nu, Vulpo, vi sxajnas amikemulino. Cxu placxus al vi kunruligxo sur la
pajlo?"
"Mi kredis ke vi neniam demandos," diris Vulpo, adade ridante.
Kusxante sur la lito de Vulpo, sentante sian korpon apud la sxia, Kojoto
pensis ke eble estus bone atendi iomete antaux ol fari la sxercon. Krome,
estis distre kunruligxi kun rugxhara ino. Kaj he, ho, ja! - sxi vere bone
kisas! Tiu lango sxia certe konas kelkajn lertajxetojn. Kaj ho, ja, ja, tio
impresas bone, la vulpopiedo sur mia dorso, frotanta kaj karesanta, kaj ho
vere, mi neniam sciis ke vulpoj povas fari tiajn agrablajxojn, movi la
krurojn tiel, tiri min sur sin tiel. Kaj sxi faras tiajn lindajn
bruetojn, gxemante tiel, kaj sxi impresas bone, malfermante mian zipon.
Kaj ho ne!! Sxi eltrovos la sxercon, kaj kion mi do faros?
"Kojoto! Kial ne elpreni tiun ridindan remburajxon el via pantalono? Kaj
demetu tiun subcxemizon, gxi odoracxegas. Kaj lasu min forigi tiun
mamligilon por ke ni povu atenti SERIOZAJN aferojn."
Kojoto ne estis trompinta Vulpon. Sed iel, fari la sxercon ne plu sxajnis
grave.
Do, Kojoto demetis siajn vestojn kaj ekkusxis sur Vulpon, movante la
kruron inter la malfermitaj membroj de Vulpo. Sxi spiregis kaj movigxis
kaj spiregis plu, kaj diris al si ke malgraux cxio, vulpoj ja lertas.
Fakte ili estas vere inteligentaj, sciante cxion tion.
Mmmmm jes, cxi Vulpo suficxe lertas en cxio. Cxi tio estas la plej bona
lertajxo al mi konata. Kial mi ne elpensis gxin?
[FINO]
Reiro al la Biblioteka Indekso
175 Fifth Avenue
New York, NY 10010 KOJOTO LERNAS NOVAN LERTAJXON
de Beth Brant
tradukis Earl Galvin