MEMORU de Matei Caragiale (Rumanio)

Cxi tio estas timiga incidento. -Memorajxoj de la Bal-Mabille

Ekzistas songxoj al ni en la imago iel, ie travivitaj, same kiel faktaj spertoj pri kiuj ni demandas al ni cxu ili fakte ne estis songxoj. Mi pensis pri cxi tio antaux nelonge dum vespero trafoliumante miajn paperojn sercxante bruligeblajxojn - papero tiom gxenas! - kaj tiel trafis leteron vekan cxe mi la memoron de eksterordinara okazajxo, tiel stranga ke se ne jam pasintus intertempe sep jaroj, duboj afliktus min, kaj mi kredus min vere nur songxinta pri l'afero, aux antaux longa tempo leginta aux auxdinta pri gxi.

Okazis en la jaro 1907. Elteninte severan malsanon en Bukaresxto, mi reiris al Berlino denove. Mia resanigxo malrapide progresis kaj postulis zorgan flegadon. Antaux mia foriro la kuracisto admonis min eviti la plej etan emocian sxokon. La kompatindulo! Ridetante, mi levis la sxultrojn kaj diris al li ke li ne plu gxenu sin tiurilate.

Post dujara forigo mi revidis Berlinon. Mi trovas Berlinon tiel nerezistebla ke ecx la plaj tristaj cirkonstancoj ne povus sxangxi por mi la plezuron de mia reveno. Mi trovis la urbon gxuste sama kiel antauxe: al ajndirekta rigardo trovigxis florkaskadoj. Sed neniam antauxe gxi aperis same bela kiel dum tiuj unuaj tagoj de Junio.

Tamen, ne plu eblis sencele promeni, travagi la urbon kiel antauxe. Mi rapide lacigxis, kaj elcxerpigxo povus facile revenigi mian malsanon. Mi do cedis al la neceso resti hejme dum iom da tempo - ofero parte kompencita per la bela baroka muziko sonanta tra la domo de mateno gxis nokto. Drivante en cxi dolcxa narkozo, sur la kusenoj de miraklaj harmonioj, mi lasis mian revon libere sori kaj poste fordegeli, dum per duone fermitaj okuloj mi spektis la cxielarkojn flugeti tra la fajnguta nebuleto de la fontano en la largxa, gxardensimila placo. La milda elspiro de la sunsobiro sxancelis la purpurigitaj floraroj de grimprozoj volvitaj cxirkaux la domes antauxa teraso, sxvebigante ilian aromon al mi. Dum la vespero vivigis la ombrojn, tremeto mistere transglitis la spegulon. Jen la horo atendita por ravigxi pro la plej bela angulo de la gxardeno, eta arbaro restinta netusxita en la mezo de la urbo - kelkaj antikvaj, malhelaj arboj kun densa foliaro indaj servi kiel modeloj por la plej lauxdataj majstroj de la pentrarto.

Kaj fakte mi renkontis ilin denove en la Muzeo Kaiser-Friederich, en pentrajxo de Ruysdael: la samaj foliricxaj kronoj enombrigis ruinitan kastelon apud akvofalo. Mi neniam povis preterpasi gxin sen pauxzi iomete. Dum mi fikse rigardis la pentrajxon, miajn pensojn nerezisteble altiris malgranda sekcio de la blu-griza cxielo. Mi naskigxis enhavanta la fecxon de antikva supersticxo, pagane pian amon por antikvaj arboj. Al ili mu sxuldas noblajn kaj sincerajn impulsojn, cxar mi apenaux kredas ke en la tuta mondo ekzistas homa vocxo aux arta melodio kapabla movi min pli profunde ol la mistera susurado vekata de la vento en ilia foliaro. Kaj tamen la pentrita arbo ensorcxis min ecx pli ol la veraj, cxar cxi melankolia pejzagxo sxajnis respegulajxo de mia animo.

Mi ofte iradis al la muzeo. Senkonsidere de kiom profunde mi kontemplis la pentrajxojn, l'aliaj vizitantoj, ofte tiel interesaj, neniel evitis rimarkon, kaj inter ili juna viro altiris mian propran atenton; li neniam ne aperis aux kaptis la okulojn de homoj, cxar facilas pensi ke per la help de magiisto li eligxintis el unu el la antikvaj kadroj. Cxu eblus la ekzisto de io pli rava al pia partoprenanto en la mistero de l'inteco ol renkonto kun imagajxo de la pasinttempo en efektiva karno kaj sango? Du jarojn antauxe, en la Franca galerio de la muzeo, mi vidis itan sinjorinon kopianta la Mignardan portreton de Maria Mancini, kaj sxi tiel evidente similis la modelon ke eblus al oni pensi ke sxi pentras la propran vizagxon rigardante spegulon, nur aldonante la tauxgan hararangxon.

Precize tiel la juna viro similis kelke da tiuj junaj sinjoroj kies ekrigardojn, manojn kaj ridetojn senmortigis Van Dyck kaj, post li, Van der Faes - "kelke da" tiuj sinjoroj, mi diras, cxar ili preskaux cxiuj samas. Pasinttempe cxiu epoko markis per la sama mieno se ne precize la sama aspekto tiujn tiel intime kaj pluraspekte interrilatitajn, logxantajn flankalflanke en homplenaj kasteloj, kun samstilaj vestajxoj kaj la samaj kutimoj. Sed ankaux okazas ke, lauxvice, kie malplej atendatas, aperas estuloj kies veraj similajxoj elsercxeblas nur aliloke, en aliaj landoj, inter aliaj popoloj, dum aliaj jarcentoj, sen konjekti la plej etan parencecon inter ili kaj tiuj tiel fore apartigitaj per la abismoj de tempo kaj familia deveno.

Cxiu supozo pri la deveno de la juna viro tial vanis; tamen, mi cxiel konjektis pri lia persono, laux mieno vere eksterordinara, kurioza, tiel ke gxi invitis specifan atenton. Min intrigis lia frideta, orgojla sinteno; bela kiel dio, li movigxis sola tra la vivo, nekonsternebla, kun fiera kapteno. Ekde la komenco mi konsideris lin unu el tiuj esceptaj kreituloj, unu el tiuj kuriozajxoj de la naturo, cxiam allogintaj min. Kaj mi vidis lin preskaux cxiutage, cxar ne nur cxe la muzeo mi renkontis lin. Dum miaj promenoj tra la urbo, jam rekomencitaj, mi kutimis ripozi iom cxe iu taverno, por ne tro lacigxi; kaj tie frandeblis la plej fajnaj varoj de malnova Nederlanda distilejo. Post Ruysdael, kaj, iom da Van Brouwer kaj Van der Hooch. Nenie alie mi revigligxis pli bone ol en tiu mallargxa, konsiderinde malhela cxambro, dignoportiva en ajna burgxa domo, ricxe vestita per fumumita kverko gxis mezmura alteco, kie la elstaraj paneloj formis senrompan breton sur kiu staris potoj kaj krucxoj de Delfto. Kiajn mirindajn momentojn mi pasigis tie!

Cxe mia flanko, sur la sola benko en cxi invita sed dumtage suficxe soleca taverno, la junulo kun la vizagxo sxajne eltirita de malnova portreto trankvile trinketis la plej dolcxajn kaj plej aromajn trinkajxojn; ili similis likvigitajn juvelojn, kaj per siaj akraj spicoj de Javo aux la Antiloj ili sorcxe estigis ekzotajn songximagojn, vekis vojagxemon. Tie, laux mia fantazio, ni ne plu fremdis; kaj notindas ke post nia interkonatigxo ni konfesis unu al l'alia ke al ni ambaux sxajnis kvazaux ni kune sidintus en simila cxambro antaux longa tempo.

Al mi ne sxajnintus kredeble ke specife ni du interamikigxus, cxar mi sentis min ne malprava konsiderante lin ano de mondo tute malsimila al la mia. La diferenco okulfrapis: inter simpla sovagxfloro kaj ekzota forcejajxo. Cxu bezonatis jarcentoj por nobla raso, antaux sia fina malkresko, produkti tian radian floradon, dum ia fiera, aristokrata revivigo de idealajxo, aux cxu nur pro felicxa fortuno - ajnakaze atingeblus nenio pli. Koncedite ke ankaux bezonatas specifaj cxiutagaj ekzercoj por ke cxi ornamajxo de la homaro povu prezenti sin plej bele, cxar antauxe mi ne gxuis la privilegion de vidi tiom da sxminkajxo ecx cxe ino. Cxu mi do konsiderintu lin unu el tiuj bufonoj kun nenaturaj preferoj, kies nombro lastatempe sxajne pligrandigxis per malsxatinda proporcio? Ne, tion mi ne povis kredi, cxar ecx dum konsterna rideto transflugis la lipojn de cxi farbita pupo, la okuloj sub la severaj, krajonmarkitaj brovoj posedis tian senkulpan klarecon glimivan nur sub la palpebroj de infanoj kaj herooj.

Li ankaux tre junis - ne pli ol dudek jarojn. Kio ne malatentatas cxe tiagxuloj - aparte inter la ricxularo? La manko de provizendo por la naskigxanta tago sxangxas la homan menson, cxar la sento de respondeco kripligxas; ricxajxoj moligas kaj alportas dauxran staton de placxa deliro postulanta eksterordinarajn plezurojn kaj novajn, ekscitajn spertojn. En cxi speco de senpasia kaj indiferenta mortularo, libera de bagatelaj antauxjugxoj, membris mia nova konato, al kiu sendube disponeblis tre suficxaj vivrimedoj. Tamen li sxajnis vivi aparte de la mondumo - fakte ja tute ekster la socio. Ekzistis pli da tiaj individuoj en Berlino, sed ili malofte vidatis - nur okaze, eble, dum galopado tra la matena nebuleto, aux vespere kiam ili rapidis al siaj brilaj distrajxoj. Mi povis imagi lin nur logxanto de unu el la dignaj avenuoj de la okcidento, apud la regxa Tiergarten, kun vicoj da luksegaj villoj, kie la mono sukcesas gxis notinda grado rekrei paradizon sur la tero. Tiel mi imagis lin, trafoliumanta per maldikaj fingroj lukse binditajn librojn, en la volupta soleco de cxambroj kun pezaj speguloj kaj velkanta abundo da ekzotaj floroj. Cxu la nura vizio de tia dekoro ne memorigis pri lia stimula aromajxo cxirkauxe difuzata, tiel ebriiga ke ecx veke oni englitas en songxon?

Aubrey de Vere. Kiam mi pensas pri li . . .Unu tagon ni konversaciis kvazaux longtempaj konatoj. Lia Normana nomo - gxis hodiaux mi ne scias cxu tiu estas la vera - ne sxajnis stranga al mi, cxar gxi estis la familia titolo de la dibocxaj Grafoj de Oksfordo, post ilia formorto alprenita de la Stuartoj de samflanka deveno, la Dukoj de Saint-Albans, ligitaj al tiu de Beauclerk. Cxu li devenus de tiaj antauxuloj, ili ne plu povus honorigi lin ol li povus al ili. Kvankam gxismedola Anglo, konversacie li uzis la francan, kaj la franca estis de tia perfekteco al mi malofte auxdita. Lia klara, subtila vocxo kun sia ricxa tembro permesis al la franca lingvo farigxi pli ol komunikilo; gxi estis akcesorajxo de delogo. Kiam mi eksciis pri lia deveno, mi tuj komprenis lin cxiurilate. La sinteno ricevinta sian nomon de Beau Brummel pluvivis en Aubrey de Vere en plena pompo. Nun klarigeblis ecx la fakto ke li trovas tiom da plezuro en sxminkante la vizagxon. Cxu la plej fruaj logxantoj de Albiono, laux historiaj kronikoj, ne bluigis sin de kapo al piedo? Cxi koloro aparte karis cxe mia nova amiko, kiu portis gxin sur la korpo mem, en la okuloj kaj sub la travidebla hauxto de liaj manoj, sur kiuj glimis sep ringoj, samaj kiel fratoj - sep Cejlonaj safiroj. Kune kun ornama braceleto kaj tiu neforgesebla parfumo kun la aromo de rugxaj stauxdoj, nur cxi akcesorajxoj restis cxiam kun li; alie, almenaux rilate liajn vestojn, mi apenaux scias cxu mi vidis lin du fojojn en la sama kompleto. Sed cxi zorge kunmetita kostumo konsistigis cxe li nur parton de tutajxo de pleja perfekteco kaj plej nobla harmonio. Aubrey de Vere posedis mirinde organizitan menson kaj scintilan spiriton; lia cxeesto dignigus la plej ekskluzivan klubon kaj li ne sentus sin nekomforta en la societo de kleruloj, cxar kiam li konfesis ke lia linajxaro purigatas en Londono, li aldonis ke dum la dekoka jarcento la juna nobelaro de Parizo sendis la sian al Flandro por purigado, kaj tiuj de Bordozo al Kuracao. Li babilis cxi tiel pri cxio, kun analogoj de la pasinteco, aludoj kaj sorcxaj detaloj, kaj ofte okazis ke li priparolis siajn vojagxojn en la antikvaj pejzagxoj de la Oriento, aux al la perditaj insuloj de la Pacifiko, kie eterne regnas la printempo. Cxi tiom mi sciigxis pri lia vivo: ke travojagxinte kontinentojn kaj oceanojn li multe vidis, ke li legis ecx pli - se ne eble tro por sia agxo, cxar tute eblis ke li kunmiksis tion spertitan kun tio legita, aux ke li rigardis tion vere viditan tra la tordaj lentoj de siaj libroj; cxi tio, kune kun lia ricxa stato, havis efikon liamense, kvankam laux naturo lia jugxivo sxajnis klara kaj stabila. Tial, ekzemple, mi supozis lin okupata per auxdacaj okultaj esploroj, por kiuj, tute senkonsidere de unika denaska emo, li ankaux kompetentis pro la ricevo de miriga instruado. Li sxajnis havi pli da ligoj kun la spiritoj ol kun la vivantoj, cxar en lia konversacio homaj estuloj neniam menciatis.

La kauxzoj kaj cirkonstancoj de tia mirvojagxado je tia juna agxo neniam klarigxis, ne pli ol lia kiuo aux kioo, lia deveno, liaj gepatroj, parencoj aux amikoj, lia logxloko - nenio, absolute nenio klarigxis. Kia memrego cxe juna viro, reteni cxion cxi maniere sen ajniam mispasxi. Cxar li malkasxis nenion, mi pridemandis des malpli, kaj mi supozis ke tie kusxas la kialo de nia amikigxo. Kaj ecx se ni dauxre renkontigxus eterne, pli oftus rimarko lia ol demando mia. Esence al mi ne gravis sciigxi pri io ajn. Kiel tiaj aferoj koncernus min? Hazarde mi vidis lin unu fojon - sen lia konstato - elektanta florojn je prezo de kvar aux kvin cent markoj, stauxdojn kaj rarajn orkidojn; sxajnis al mi terura miselspezo. Cxar mi konis la komizinon, necesus nur eniri post lia foriro kaj acxeti boutonniere por informigxi pri la liveradreso de la floroj, kaj tiel, sekvante la spurojn, fari pli da informpetoj. Sed kiacele? Bone eblas ke lia obstina insisto kasxi sian mallongan pasintecon servis specifan celon. Videblis (kaj mi ripetas tion) tiom da fiero cxe liaj okuloj; indiferentaj rilate cxion okazantan cxi-tere, perditaj en la profundejoj de songxmondo, ili disdegelus la plej travideblajn ombretojn de malfido aux akuzo. Tamen, ne evitis mian rimarkon ke de tempo al tempo li estis aldononta ion, sed subite rekonsideris kaj englutis siajn vortojn. Cxu li tiam fakte rugxigxis sub sia sxminkajxo, cxu liajn okulojn enkadrigis malgxojo, kiel tiam al mi sxajnis, ke li momentete pretas malkasxi iun kasxitan mizeron? Pri tio mi ne povas jxuri; tamen, mi scias ke dum li parolis lia profundigxanta rigardo fiksas sin longe kaj melankolie sur la cxiam cxeajn ringojn, kvazaux iliaj juveloj enhavas la sekreton de lia vivo kaj spegulas en sia klara blua glacio cxiujn liajn pensojn kaj cxiujn liajn memorojn.

Post iom da tempo, sen plia intimigxo en nia amika rilato, ni pli ofte vidis unu l'alian - foje matene, plej ofte posttagmeze, neniam nokte - neniam. Cxar varmegis, ni forlasis la Nederlandan tavernon, kaj renkontigxis en la Gruenwald sur la teraso de kafejo proksime de eta pinaro; la teraso estis idilia, superkreskita de rozoj de cxiuj specoj kaj koloroj, kies petaloj kirligxis en niajn glasojn pro la plej eta vento. Li cxiam alvenis sen rapido kaj akurate. Unu fojon, tamen, mi atendis lin sen sukceso gxis la kvina. Kiam mi revenis hejmen, mi trovis leteron en kiu li mallonge pardonpetis pro sia foresto, kaj subskribis Sir Aubrey de Vere. Mi zorge ekzamenis la fortan manskribon kun gxiaj auxdacaj literoj, kun kun la blua sigelo: gxi montris sidantan sfinkson centre de balteo simila al tiu ornamanta la Britan blazonon. Sur la balteo mi legis la vorton Memoru.

Kiel heraldisto mi ne kontentis; mi atendis gxustforman blazonon, ne simplan emblemon. Post cxi letero Sir Aubrey ne donis plian vivsignon. Tio ne mirigas: vapora, humida aero premis la urbon, farante gxin vasta naskejo de sendigno kaj vulgareco. Nur vespere eblis eliri, kiam Sir Aubrey ne kutimis montri sin. Tamen la noktoj tiom belis ke nur malfacile mi povis decidi reiri hejmen. Mi kutimis travagi la urbon gxis tre malfrua vespero, kaj unu fojon, cxirkaux noktomezo, mi spertis rimarkindan renkonton en soleca allee de la Tiergarten.

Preter mi movigxis digna ino en svelta nigra zekineta robo, kun kaskado da rugxaj haroj elfluanta de sub sxia plumcxapelo - maldika, osteca ino kun mallargxaj koksoj kaj plata brusto. Sxi preterpasxis rigida kiel kadavro regata de ia stranga povo fremda al gxia propra volo kaj pelata aux tirata al mistera nokta rendevuo. Mi apenaux scia kial, sed ekde la komenco mi ne kredis cxi inon sama kiel cxiu alia, ecx antaux ol mi sxajnis rekoni ion konatan en sxiaj grandaj, gapaj okuloj, kiuj rigardadis tiel intense internen, kaj en la trajtoj de sxia dike sxminkita vizagxo. Sed ankoraux restis duboj. Cxu nur pro imago mi vidis sep Cejlonajn safirojn rikanaj sur la longfingra mano? Stuporigite, mi restis tie, superregate de obtuza sento konsista de egalrolaj miro, malgusto kaj timo; poste, trinkante la konatan parfumon, l'aromon de rugxaj stauxdoj, mi decidis sekvi. Sed tro malfrue; mi perdis sxin. Cxe la fino de la allee atendis kabrioletoj; evidente la figuro eniris unu el tiuj kaj foriris.

Kiel longtempa Berlinano estus infane miaparte permesi al mi superi min. Ja, mi jam vidis cxion! Sed kontrauxa impulso de vulgara scivolo instigis min kasxatendi plurajn vesperojn. Sen sukceso. Intertempe la varmego farigxis cxiam pli neeltenebla. La tagon antaux la vespero pri kiu mi nun parolos, homoj falis sur la strato kiel musxoj.

Estis velura kaj plumba nokto dum la malvigla elspiro de varmega vento sensukcese provis disigi la vapornubojn de la densa aero. Sur la horizonto briletis somera fulmo, la arbaro kaj la sengxojaj gxardenoj restis silentaj kvazaux malbona magio kauxzintus ilin sxtonigxi; odoracxis pro sekretoj, pekoj, kaj malespero. Mi pluiris nur malfacile en la mallumon farcxintan la allees per kotonvato, cxar ripete kaj denove, subigxinte pro svenemo, mi devis halti. Cxe la krucvojo kie situas la Berlina Fontano de Rolando, en la helacxa lumo blindiganta min dum mi eliris el la mallumo, mi subite staris antaux Sir Aubrey - kio, dum mi pli zorge observis lin, ne tute donis al mi plezuron.

Ne specife cxar cxi-foje li preterpasxis cxiujn limojn. Oni pensu lauxplacxe: viro ne lasu la domon tiel ornamite. La pudro per kiu li plakis la vizagxon bluis, la lipoj kaj naztruoj estis farbitaj violkoloraj, sur la hararo supersxutigxis orpolvo, kaj largxaj, blu-nigraj rondoj cxirkauxis liajn okulojn, donante al li la aspekton de chanteuse aux dancejistino. Aliaspekte li estis perfekte vestita, partante bluan frakon sub malpeza somera mantelo kun orkido en la butontruo; mankis nek la braceleto nek la ringoj sur la fingroj. Sed li sxajnis sxangxita, samgrade agitata kaj senripoza kiel mi estis malvigla kaj laca. Kontrauxkutime, li parolis impete kaj nesekure, petegante min resti kun li - li, unu el tiuj homoj kiuj, malgraux gxentileco, komprenigas ke estas granda ofero kunesti kun iu alia. Krome, li ja ekprenis mian brakon kaj postulis ke mi retroiru. Mi sentis lian tutan korpon tremi kvazaux pro frido kaj vidis ke liaj okuloj, vitrecaj kiel tiuj de la rugxharulino, aux gapis vake en la spacon aux larmigxis pro elcxerpigxo kaj malespero. Same nekredebla kiel la inesto de la preterpasanta aperajxo estis la viresto de cxi kreitulo trenanta min en la mallumon. Ni marsxis silente laux la arbarrando, mi deprimita kaj kiom eble konservanta negxenitan aspekton, li kun rideto cxe la lipoj, rigardanta en la malhela lumo siajn bluajn juvelojn eble ligitajn kun sekretaj memoroj, sxajne ricevantajn la dedicxon de liaj finaj sentoj, pasiaj kaj sopiraj. Ni movigxis silente gxis ni atingis la ponton super la kanalo kie komencigxas la Kurfuerstendamn. Tie li haltis kaj detiris sin de mia brako.

Nun tute alia homo staris antaux mi, plene malsama ol antauxe. Cxu eblas ke liaj juveloj posedis sekretajn povojn? Malrapide li rememigxis denove, rektigis la sxultrojn, alte tenis la kapon, kaj tie staris rigida, frida kaj fiera - tre, tre fiera. La trajtoj de lia longa vizagxo nun sxajnis pintaj, la delikata bluo de liaj okuloj transformigxis per malmolaj, flagrobriloj de sxtalo, kaj la rideto cxe liaj mallargxaj lipoj fantomigxis. Kun la kalka palo kaj ora hararo Sir Aubrey tiumomente ne plu aspektis terano, pli similis serafon aux arhxangxelon ol homan estulon. Li restis tie iomete kvazaux sxtonigxinta kaj liaj okuloj boris scivole en la mallumon, kion li subite trancxis per siaj blankaj gantoj kvazaux por forpeli spiriton.

"Ja strangas la nokto," li diris sincere. "Tiaj noktoj pli timendas ol ebrio; la varma vento permesas la disigxon de dangxeraj febroj. Stendhal skribas ke kiam specifa vento blovas en Trastevere, murdoj okazas en Romo.

"Ankaux vi sendube sentas vin elcxerpita pro cxi humido," li dauxrigis. "Espereble vi donos al mi la plezuron kunmangxi kun mi, truton aux du kaj botelon da Rejna vino, por ke ni reakiru iom da nia forto. Tamen, permesu ke mi mallonge lasu vin sola . . ." Kaj li eltiris sian horlogxon, platenan floron supersxutitan de etaj bluaj juveloj. "Vi atendos min, cxu ne? Eble necesos iom da tempo, eble pli ol kvarona horo, certe malpli ol duono. Intertempe, promenu iom. Ni renkontigxos cxi tie cxe la ponto, kaj la antauxvenonto atendu l'alian." Li etendis al mi la manon, glacifridan, levetis la cxapelon kaj forturnigxis. Mi faris lauxordone kaj denove movigxis arbaren; proksime staras la plej belaj arboj imageblaj, gigantoj de la druida epoko, tiel altaj kun tia densa foliaro ke je la ekvido kredeblas ke oni trovigxas en alia mondo. Post la paso de kvarona horo kaj antaux la paso de duona horo mi reiris al la ponto sed ne trovis mian kunulon tie. Cxar prokrasto, kiel cxiaj gxenoj, komence sxajnis neeltenebla, mi denove vagis cxe la kanalrando, sen troe distancigxi de nia rendevuejo.

Sur la digo homoj mankis kaj la domoj blindis. Cxie la fenestroj nigris, sed kelkaj restis malfermitaj tiel ke interne videblis sombra ekbrilo de hidrargo tra la mallumo de spegulaj vizagxacxoj. Sola alta fenestro enhavis lumon kvazaux masxon de nebrilaj radioj, la fenestro de belege pompa cxambro kie lampo glimis sur la angulon de luksa vestosxranko - lampo kiel lumsxirmilo de verda emajlo permesis nur la malhelan kaj venenan lumon trapenetri, tia lumo kia, laux la antikvaj rakontoj de sorcxistoj, favoras la malbonajn spiritojn hantantajn je noktomezo.

Mi restis tie staranta, kaj mia rigardo restis fiksita dum longa tempo sur cxi fenestro. Ho, la magio de iluminitaj fenestroj dum la nokto! Kiu auxdacus provi esprimi cxi misteron post legi la romanetojn de Barbey d'Aurevilly! En lia senmorta rakonto Le rideau cramoisi estas karmin-rugxa kurteno, en aliaj, postaj, kaj tiel rapide forgeseblaj verkoj estas fenestroj de mi ne plu scias kiaj koloroj; cxe mia fenestro trovigxis nek kutenoj nek vitreroj, kaj tamen tra la verdeta nebulo videblis nenio krom fajnaj ornamajxoj kaj speguloj sxajne garlanditaj per nigra krepo.

Cxu ia ligo ekzistis inter tiu fenestro, kiu - mi devas nur fermi la okulojn - al mi nun sxajnas precize sama kiel tiam, kaj pri kio okazis tiun vesperon, mi povas nur konjekti, ne scii. Mi reiris al la ponto kun la sama sukcesmanko kiel antauxe: de mia amiko trovigxis ne ecx spureto. Prepare al pli longa atendotempo ol antauxe, mi klinigxis kontraux la feran barilon proksime de la kanalrando, demetis la cxapelon de mia dolora kapo, kaj tute cedis al la miriga belo de la nokto.

Mi neniam forgesos gxin. Kaj direndas ke mi neniam spertis unu pli belan - mi, kiu sxatas la nokton kiel neniu alia, aminte gxin kiel ne eblas ami la tagon, kun ardo kaj nesatigebla deziro. Mia timema spirito, viktimo de nedefinita malakordo, tipe sxajnas endormigxi, treme, kaj ne vekigxas al plena vivo antaux ol la lastaj flamoj de la malaperanta tago estingigxas; dum la noktovualoj pli kaj pli densigxas, mi sentas min renaskita, sentas pli profunde mian propran memon, apartenas pli al mi mem. Se miaj vivrimedoj permesus al mi arangxi aferojn alie, mi eble ne vidintus la sunlumon de jaroj. Ho, se ne estus nokto, mi ne atendintus Sir Aubrey - ne! Esence, al mi tute ne gravis revidi lin. Mi restis cxar mi ajnakaze ne irintus hejmen, cxar mi restintus tie, cxirkauxvagante en la ombroj su la altaj, susurantaj arboj, kie imageblas ke la soleco senlimas. Tamen mi ne povis pardoni al Sir Aubrey pro tio ke li atendigas min, por ke mi atendu dum li partoprenas kiu scias kiajn plezurojn en cxi varma, stimula nokto - eble, ecx, cxe tiu nebuleta verda lumo, en la brakoj de iu ino kies belo al li sxajnas egala al la propra. Ankaux venis al mi alia suspekto: eble li foriris por prepari pli malfruan kunvenon de ia okulta rondo, kaj tial forgesis la mondon de la vivantoj. Ajnakaze, gxeni min ne helpas. Kun kubutoj sur la barilo, kapo en la manoj, mi fordonis min al meditado. Sube de mi glitis la latgxaj, oleaj ebenajxoj de la malvigla akvo, super kiu intermiksigxis vaporoj kiel travidebla gazo. La kanalo sombris. Kia diferenco! Dum la tago cxi kvartalo prezentas tre cxarman aspekton: la arbobrancxoj kunklinigas siajn kronojn en fratina amo trans la kanalo, kiu respegulas la delikatan, fresxan verdon de la malpeza kaj senripoza foliaro. Laux cxi kurso kusxas la kadavroj de la dronintoj. Mi memoras ke iun brilan matenon de Aprilo en la jaro 1905, la akvo portis novedzinon en festa robo. Krome, en Berlino kantatas felicxa kanto kies komencvortoj estas, "Kadavro nagxas en la kanalo Landwehr."

Fresxa venteto malvarmigis mian frunton kaj vekis min de mia stuporo. Kiom da tempo pasis de kiam mi staras tie mi ne povis jugxi - ja, tute sengxene, endormigxis - kaj ne povis memori cxu la Memoriga Pregxejo Kaiser Wilhelm sonigis la horon, kvankam certe pli ol unu fojon tio okazis. Dum mi levis la kapon de miaj manoj, ebria pro dormo, kaj frotis la okulojn, la domvico alprenis formon kontraux la cxielo, farigxinta cindrogriza. La vento malvarmis, kaj la arboj komencis suspiri. Mi surmetis mian cxapelon, kiun mi trovis kusxanta sur la pavimo kien gxi falintis de sur mia kapo, kaj denove iom pasxis laux la bordo, por denove vidi la misteran lumon. Sed gxi jam estingigxis. Finfine mi decidis reiri hejmen, cxar komencis fali grandaj pluvgutoj, kaj venontis la auxroro. Kiel vera noktulo mi malamas la auxroron. Sen konsideri cxu frdigxo damagxos min, mi rapidis tra la vakaj stratoj sen sercxi sxirmejon, sekvate de la difuza lumo, kunteksita kun la pluvo, gutetanta de la morna cxielo, dum de tempo al tempo atakis min severa norda vento. Kiam mi atingis mian hejmon, gxishauxte malseka, mi estis terure kolera, sed tio ne malhelpis mian sensongxan dormon gxis tagmezo.

Ekstere, la pluva vetero nun pli intesigxis kaj dauxris tutan semajnon, nur de tempo al tempo mallonge pauxzante por denove refortigxi. Iel mi pasigis la tempon, kaj miaj pensoj ofte reiris al la okazajxoj de tiu kurioza nokto. Kiam ajn alvenis la posxtisto, mi rapidis eksteren por kontroli cxu li havas ion por mi. Evidente, mi atendis kelkajn liniojn de Sir Aubrey - kaj tio nur konvenus liaparte, kaj mi trovis neniun klarigon de la fakto ke nek lia forta manskribo nek la sigelo kun la sfinkso aperas sur la malseketaj kovertoj.

Antauxvespere de feriotago la malbona vetero decidis repacigxi. Ne tute fidante gxin, mi komencis mian promenon iom pli poste. La difuza lumo sur la horizonto signalis pli da pluvo. Tiu dolcxa, milda vespero indundigxis de bluo - tia profunda, likva bluo ke supozeblus ke la urbo kusxas sub la misteraj profundejoj de la maro. En la stratoj svarmis homoj. La vivavido, la rava konscio pri la kapablo gxui la fruktojn de ekzistado, respeguligxis cxe cxiu vizagxo, elradiis de la viglaj, ekscitataj okuloj, kaj donis al la belo de la inoj apartan glaceon. La fantazio portis min al la plej fora pasinteco, kaj mi provis bildigi al mi kiel aspektis tiaj vesperoj en la grandaj urboj de la antikveco, eb Babilono, Palmiro, Aleksandrio, Bizanco. Tiel, kunmiksante songxon kaj realon, mi portigxis per la homfluo al la ponto super la kanalo kie mi atendintis al Sir Aubrey dum tiom da horoj.

La cxarmo de la loko sxajnis pliigita kaj perfektigita de la negxe blanka plumaro de cignoj, kiuj, kvazaux cele, velis sur la akvo en cxi blua horo. Mi ne transiris la ponton, sed eniris proksiman biergxardenon. Dum mi atendis mian mangxon, mia rigardo trafis jxurnalon, kaj tiel mi eksciis pri la klacxotemo de la tuta urbo jam de du plenaj tagoj.

En Charlottenburg, kie la akvoj kunkirligxas dum la Rivero Spree reposedas la kanalon, elfisxigxis kadavro strikte enbutonumita en mantelo; estis la kadavro de blonda, svelta, elegante vestita juna viro en formala kompleto kun cxiuj kutimaj akcesorajxoj, inkluzive gantojn sur la manoj, sed sen sxuoj.

La juna viro murdigxis antaux nur mallonga tempo. Li havis profundan vundon cxe la maldekstra brustoflanko. La bato tiel forte strafis ke la armilo - maldika, fleksebla klingo - forrompigxis kaj restis peco en la vundo.

Granda kvanto da banknotoj kaj oro trovigxis cxe la viktimo, aparte de la valoro de lia juvelaro, kiun li portis ekstravagance, cxiu peco ricxe dotita de Cejlonaj safiroj - nur Cejlonaj safiroj. Alie, nenio presita aux skribita pri la murdviktimo - nenio, absolute nenio. La etikedo de la tajloro estis eltirita el la kompleto kaj la kovrilo de la posxhorlogxo kun la marko de la orajxisto foris. La vizagxo de la kadavro ne plu rekoneblis, cxar gxin kovrintis acido, kiu formangxis la karnon gxisoste.

Tia la lauxsorta fino de Sir Aubrey. Preferindus pli bona aux almenaux pli malfrua fino, okazonta post mia foriro, cxar mi vere ne certas pri kiu el ni du pli kompatindis tiumomente. Pri miaj suferoj ekde la momento kiam mi divenis la identecon de la kadavro - pri tio mi apenaux devas paroli. Tamen tio estis nenio kompare kun tio okazunta al mi. Memori? - jes, mi kredas ke jes. Lauxdire la timo bluas; mi spertis gxin en cxiuj koloroj, trapasis la inferon; sobiris al gxiaj senfundaj abismoj, sorgrimpis gxiajn zigzagajn altajxojn, la pintojn de teruro perditajn en la nuboj de frenezo, kaj estas miraklo ke mi ne tute cedis al tiu alienigxo. Nur min Sir Aubrey permesis vidi lin en taglumo; en la Nederlanda taverno, sur la Gruenewalda teraso, ni sendube sxajnis neapartigeblaj amikoj; certe, neniu kredus ke mi - kompatinda mi - sxajne tiel ligita kun la juna viro, scias malpli ol cxiuj aliaj - ja, malpli ol nenio. Cxu cxi tio ne vekus suspekton ke iel mi implikigxas en la perforta morto de la nekonata viro? Mi rimarkis kiel la dense teksita reto de la rigora polico sekrete fermas cxirkaux min, vidis min arestita, senkulpe akuzita, senespere perdita kiel la kompatinda Joseph Lesurques, suferonta la punon pro la krimo de iu alia. Finfine mi konsideris min kulpa - kaj cxu tio ne veris, cxar mi amikigxis kun tia homo kia Sir Aubrey? Tiumomente tute klarigxis al mi kiom malfacilas la vivo en fremda lando, inter nekonatoj. Do, mia unua penso estis tuj lasi Berlinon kaj rapidi al mia denaska lando. Nokte mi ne povis fermi la okulojn, la mallumo nun deprimis min, kaj mi salutis la auxroron kiel savon. Kiam lumigxis, trankvilo kaj memfide revenis. Mi formetis pensojn pri forfugxo, malpakis miajn aferojn, repakis ilin denove en la vespero, kaj jxuris al mi mem ke malgraux cxio mi foriros la postan matenon - kaj cxi tiel pasigis multajn tagojn, nigrajn tagojn, kaj kiam mi pensas pri ili, ecx nun, la fora memoro de la terura timo de tiu tempo ekbrulas treme, kaj tiam pro la plej eta instigo mia koro komencas rapide bati kiel tiu de vundita birdo. Sed kiel cxiuj homaj sentoj - escepte de malamo - timo paligxas kaj forvaporigxas kun la tempo. Cxi-punkte mi menciu ke mia profunda konsternigxo ne observeblis de ekstere; mia cxiutaga vivo neniel sxangxigxis, kaj mi sentis neniun deziron informi iun ajn pri cxi voraj suferegoj, same kiel mi konsideris nekonvene raporti al la instancoj tion al mi sciatan pri Sir Aubrey, aux, pli bone, tion nesciatan. Poste mi vizitis la Nederlandan tavernon, kaj neniu petis informon pri mia antauxa kunulo, ne pli ol cxe la teraso de la Gruenewald. Cxie la sama silentemo. Mi legis cxiun kaj cxian jxurnalon kaj preskaux cxagrenigxis - ne trovigxis ecx sola linio kun mencio de la makabra eltrovajxo. Evidente nenio pli eksciigxis. La sekreton konservis kasxita la sfinkso.

Alie, laux mia vidpunkto la terura fino de Sir Aubrey havis nenian plian signifon ol cxiutaga afero. Kiel valorus pliigi mian respektan bedauxron gxis funebrado por la nekonata amiko kiel tiu de Marcellus? Cxar li junis kaj belis? Eble li ne tiom junis kiel aperis. Ekzistas homoj kies aspekto misinformas koncerne agxon, kaj rilat belo, aparta klarigo ne sxajnas kroma. Mi ne trovis la aspekton de Sir Aubrey same bela en si kiel lia simileco al figuroj de longe enterigitaj en la polvo de jarcentoj; mi trovis lin bela cxar imagajxo de forpasintaj tempoj denove retrovis la vivon en li, cxar la kara pasinteco renaskigxis por mi - la por cxiam malaperinta pasinteco. Tial mi ankaux ne cedis al la tento viziti la kadavrejon por vidi sub vitro tion, kio antauxe estis Aubrey de Vere; cxar la aspekto donita de la morto ofte forigas tiun de la vivo, estus domagxe permesi la detruon de la imagajxo en mia memoro - tiu imagajxo, kiam movigita, sxajne eltirita de malnova bildokadro. Gravis al mi ke li restu sama kiel mi konis lin, tiom similanta tiujn belajn lordojn cxe la Palaco Whitehall, kiuj plene donis sin al la plej sovagxaj plezuroj kun Killigrew kaj Rochester, kun Barbara Villiers kaj Nell Gwynn, kaj kiuj, enkovertite per veluro kaj silko, ornamite per punto kaj rubandoj, tenante rozojn aux karesante nobelajn hundojn, ridetante kaj fiere pozante, kaptigxis en drelikajxo de Sir Lely. Tamen, ecx pli ol lia ekstera aspekto, valoregis al mi specifaj internaj impulsoj kaj ideoj ekbrilintaj en lia konversacio, kies egalajxojn mi neniam trovis cxe aliaj aux en verkoj. Dus siaj unikaj vojagxoj cxi unika kreitulo akiris la kapablon antauxvidi la venon de marsxtormo per la tremoj de la folioj de daktilarbo; li povis antauxeniri en neeksploritajn forejojn, respegulitajn en liaj klaraj, safirkoloraj okuloj; li povis disvolvi misterojn rivelitajn nur al elektitaro . . . . Kaj cxio tio - juneco, belo kaj inteligento - finigxonta en la malklara akvo de kanalo.

Finfine alvenis la tago de mia foriro. La auxtuno jam komencigxis, sed ne la rugxeta auxtuno de la sudo, kiel Bakhxo vestis per leopardhauxto, kun vinberoj kaj fruktoj en la kupra hararo, sed la pala auxtuno de la landoj de sekalo kaj biero, kun malbrila cxielo kaj malalta suno malforte trenanta sin al la horizonto. Lastatempe mi enfermis min en la domo; mi multege legis, mi legis cxar muziko ne plu ludatis kaj restis nenio pli por vidi tra la fenestro, kvankam gxi restis malfermita gxis malfrua vespero. La fontano ne plu jxetis kristalsxprucojn en la aeron, la rozoj sur la antauxdoma teraso jam perdis la petalojn, kaj la beleta aro da oldaj arboj eble pentritaj de Ruysdael jam falis viktime antaux la hakilo.

Cxio tio okazis antaux sep jaroj. Kvaux hieraux, kvazaux neniam. Kvazaux hieraux cxar mi posedas bonan memoron; kvazaux neniam, cxar mi ne kultigas miajn memorojn. Mi ofte repensis pri la terura dramo kies blinda kaj nevidebla atestanto mi eble estis dum tiu nokto de hororo kaj cxagreno. Pri la faktaj okazajxoj . . . mi neniam demandis, cxar ne plu gravis scii - male. Kaj prove: antaux nelonge, kiam mi povintus ekscii pri la vero, mi malkonsentis.

Malbona vetero trafis min cxe kabareto en Buhxaresxto, kaj konato de miaj lernejotagoj venis al mia tablo; mi ankaux videtis lin en Berlino, kie evidente li studis ion. Cxiam babilema, li drole turnis mian kapon per cxiaj bagatelajxoj, rakontoj de la jxurnaloj, anekdotoj pri domservistinoj kaj filinoj de dommastrinoj - cxiuj edifaj temoj. Kia diferenco inter mia maniero sperti Berlinon kaj tiu de cxi viro antaux mi, suficxe fiera pro cxipa vulgareco. Tamen kial vekigxis cxe mi tiun vesperon, pli klara ol iam ajn antauxe, la memoro pri Sir Aubrey, kial la kiaoj de Berlinaj noktoj, kun iliaj strangaj renkontigxoj, tiel persiste prezentis sin al mi? Cxu kulpis la maldolcxaj vaporoj de Schnapps? Ne, estis io alia. Pli ebriiga ol la drinkajxo estis la spica aromo de stauxdoj sxvebanta al mi de la ino cxe apuda tablo. La sama aromo sxvebinta de la juna viro kun la bluaj juveloj, la aromo iam sekvinta la rugxharulino en soleca allee de la Tiergarten. Kaj mi vidis sxin kaj lin en la fenestro de la difuza lumo denove antaux mi, cxio magie klara. Kaj mi cedis al gxis tiam nekonscia emo rakonti pri Sir Aubrey de Vere.

Mia konato atente auxskultis min. . . . Kiam mi finis per la eltrovo de la kadavro, li demandis cxu tio estas la tuta rakonto. Mi kapjesis. "Mi do rakontos al vi la dauxrigon," li diris, "okazis granda ekscitigxo, la tuta afero rapide kasxigxis, sed malhelpi la veron elliki ne eblis. Auxdeblas la plej nekredeblaj aferoj, nur auxskultu..."

Mi interrompis lian paroladon: "Mi volas scii nenion, nenion." Kaj dum li rigardis min mire, apenaux sciante kion pensi, mi donis al la lasta vorto apartan emfazon per plurfoja ripetado. "Eble sxajnas strange al vi," mi klarigis, "sed al mia menso la belo de rakonto kusxas en tio restanta mistera; kiam cxi tio riveligxas, mi trovas gxin tute sen magio. Cirkonstancoj postulis en mia vivo ke mi renkontu romaneron satigan al mia sopiro por senfina mistero. Kial mi permesus al vi detrui tion?"

Tiel esprimante miajn sentojn, mi ne tute mensogis; kaj tamen malantaux cxi metodo rigardi aferojn - iom frivola, suficxe literatura - kasxigxis io pli alta, nobla penso decidiga al mi silentigi mian konaton, kaj mi dubas cxu, se mi donintus la nomon al li, li kapablus kompreni la aferon. Same kiel mi ne deziris detrui por mi mem la belan imagajxon de lia ekstera aspekto per la vido de la juna vires misformita vizagxo, mi ankaux volis ekscii nenion pli pri li, pro timo ke eble ekzistas io iva sxangxi la memoron de lia rara spirita esenco. Ankaux cxi tio restu bela, nemakulita de la ombroj de sekretemo kaj fierego; Sir Aubrey de Vere restu cxiel kiel placxis al mi vidi lin, precize tiel - kial koncernus min lia fakta trajtaro? La sola pruvajxo ke mi konis lin jam detruigxis; mi bruligis la leteron sur kies sigelo la ridetantan sfinkson cxirkauxis la vorto Memoru. Memori? - jes, kompreneble, mi ne forgesos; sed cxar la jaroj obtuzigas kelkajn malnovajn memorojn kaj permesas al ili sxvebi cxe la limo inter la realo kaj la fantazio, se mi atingos grandan agxon, eblas ke poste sxajnos ke cxi tuta afero estis nura songxo, aux rakonto ie legita, aux rakontita al mi antaux longa tempo.

FINO

Biblioteka Indekso