Ekstrakto el NE PLU LUDO de N. Barthelmess

En sia membiografio, Mia Vivo, Norbert Barthelmess (1897-1987) diras, "kiel 16-jarulo mi produktis tutan aron da ampoemoj ... al knabo adorata, kiu estis en la klaso de mia frato." Li pludiris, "Vivkunulinon mi neniam sercxis: la plej amata ina estajxo en mia vivo restis mia patrino."

La novelon "Ne plu ludo..." Barthelmess verkis en julio 1940, en la Parizo jxus okupita de la germana armeo, kvankam gxi ne aperis publike gxis 1973:

La pensado pri sia instruista aktiveco estis bonfara kompenso al s-ro Bakfend post laciga taga laboro sur kampo aux en farmdoma korto. En la mildaj vesperoj, kiam la manoj ripozis kaj lace pendis lauxlonge de la korpo, kiam la suno adiauxis rugxigxante cxe la horizonto, la retrospektiva rigardo sur la pasintan vivon estis amare-dolcxa gxuo por li. Kiom ofte ajn li meditis pri instrumetodoj kaj instruaj temoj, neniam li povis konstati principajn erarojn en la gxenerala linio de sia agado, neniam mordis lin skrupuloj pri tio, kion li estis instruinta al la knaboj.

En lia spirito multfoje aperis la bildoj pri infanoj, kiuj direktis scivolajn, demandajn rigardojn al li, atendante tiun aux alian klarigon pri scienca aux simple natura problemo. La scivolemo, jes, gxi estis la instiganta forto, kiu pusxis antauxen la junajn kreajxojn al tiu sxtupo, sur kiu eklumos la ekkono. Tamen, kiom da kuragxaj revoj disfluos kun la pliagxigxo, kiom da iluzioj estis malaperontaj, forpusxataj de kruda realo senkompata kaj malricxa je fantazio!

Cxu al li mem ne tiel okazis, cxiama revulo, alcelanta pli bonan, pli felicxan staton de la tuta homaro? Cxu li ne malakceptis cxiun kompromison, se temis pri universalismo kaj mondpaco? Kaj nun, en sia izolita stato, siavice militviktimo, tamen konservanta sian vivon por la postmilita epoko - ja tute juna li sentis sin, fortika kaj vivavida - lia intima, plej karesata penso estis, ke li dedicxos sian energion estonte tutplene al la knabaro, al la nova generacio, al tiuj, kiuj transvivos lin mem... lia ofero ne povus konsisti en la mortacxo sur batalkampo, gxi estus tiu de senlaca laboro super la junaj plantoj, kiuj havus kiel mision konstrui la tiom revatan kaj alsopiratan socion de perfekta harmonio.

Duondorme li auxdas apenaux la vocxojn lin cxirkauxantajn. La posttagmeza varmo pezas sur la kapon. Fine li ekdormas, kaj en liaj songxoj postvibras lernejaj bildoj, kiaj jxus okupis lian maldorman cerbon. Jen ecx dancas subite antaux liaj okuloj la bonkonataj figuroj de Celesto kaj Ralfo, kiuj tiel afable transdonis al li, en lia anima soleco, la salutojn de cxiuj kunlernantoj el la hejmurbo.

Tiam stranga aperajxo malfermigxas antaux lia rigardo; tamen, post ekkutimigxo, gxi jam sxajnas al li tute malfremda. Prezentigxas al li vasta aspekto de kolonaro cxielen etendigxanta kaj de largxa sunoplena promenejo: Atena scenbildo evidente; la tutan lokon okupas svarmoj da nudaj junuloj apenaux kovritaj cxirkaux la koksoj. Multaj beltaliaj dekok-jaruloj; kaj inter ili movigxas kun elasta pasxo dektri - kaj dekkvar - jaraj knaboj. Sed ecx etulojn 7 - aux 8 - jarajn li renkontas sur la sxtuparoj kaj apud la sxprucfontanoj, kaj tiuj knabetoj lauxsxajne multe fieras esti allasitaj inter la pli agxaj.

En unu loko la junuloj kuradas kaj gimnastikas, en alia ili jxetas diskojn, ekzercante siajn muskolojn; ie ili sidas tute trankvile en kunigita aro sur verda herbotapisxo kaj babilas; en ombro de pinarboj kelkaj amuzigxas per flutludo; en la mezo ankoraux pli junagxaj ludas per sablo, kiun ili petolante fluetigas tra siaj kruroj. Kelkaj ankaux promenas kun pli agxaj viroj, diskutante kaj gestante.

Ili sxajnas cxiuj gajaj kaj liberaj je sxargxo de zorgoj kaj cxagreno.

- Kia mirinda atmosfero! pensas la malfelicxa milirkaptito. - Mi volus partopreni en ilia kunvivado.

Kaj ekzamenante sin de supre gxis la piedoj li rimarkas, ke ankaux li, Johano Bakfend, portas nur la malpezan, blankan hxitonon de la grekaj viroj. Kaj kiam li en felicxa konfuzosento levetas la rigardon, liaj okuloj trafas du junajn, viglajn knabojn, kiuj alpasxas lin kun decidaj pasxoj; elaste kaj gracie ili sin movas, kun mienoj hellumaj, serenaj, akceptemaj kaj donemaj.

Ili havas la fizionomion de Celesto kaj Ralfo, kaj ili aspektas cxarmaj en siaj malpezaj kiteloj, kiujn ili nun disfaldas por montri sin brile nudaj. La de la sune brune tanita hauxto, la fortikaj brakmuskoloj plifortigis la agrablan impreson, kiun ricevis la instruisto, vidante siajn discxipolojn.

- Venu kun ni! ili flustris al li kaj duontiretis lin al la belega sportejo, kiun liv vidis tra pinoj kaj olivarboj.

Li apenaux sentis la palptusxon de la knabaj manoj, kaj tamen li glitis tiel facile kaj senbrue sur marmora sxtuparego malsupren al la longa rektangulo, kadrita de altaj, blanke brilaj kolonoj.

- Mi sopiras tiun lokon kaj tiujn homojn! eligis s-ro Bakfend kun basa vocxo iom rauxka pro emocio, - kaj via societo estas la plej bela kaj plej harmonia, kiu povus ekzisti.

Alveninte tie la knaboj fleksis siajn genuojn laux deca konduto antaux altkreska, jam preskaux grizhara viro, kaj prezentis al li la instruiston:

- Jen nia majstro, nia helpanto!

La altkreskulo klinetis la kapon kun digno kaj ridetis strangan rideton, kiu sxajnis iel sfinksa al s-ro Bakfend.

- Ni invitis vin cxi tien, komencis la viro, por instrui vin, kia estas la homara historio kaj gxia irado... Al multaj gxi sxajnas enigma, sed sagxuloj ekkonas tra cxiuj zigzagzoj kaj labirintaj vojiroj gxian sencon kaj signifon...

Dum la viro pluparolis, al s-ro Bakfend malfermigxis la vastaj horizontoj de la ekkono, kaj senpene li rememoris la tutan kuradon de la historio sur nia senripoze bolanta stelo: Li vidis civilizojn naskigxi kaj remalaperi, li vidis flavajn kaj nigrajn rasojn interbatali kaj la ekiron de la blankuloj al mondregado. Jes, li ankaux vidis post si lasitajn la militirojn de la fieraj romanoj, kiuj kun siaj nescanceblaj legioj penetris el siaj provincoj Trakio kaj Dacio laux suda direkto kaj invadis la sanktan grekan landon, kovejo de mirinda kulturo. La tieajn logxantoj ja montris sin malviglaj por defendi sian gepatran teron. Ilia forto estis morala; la bazoj de ilia ricxo estis artoj kaj literaturo. Sed ili malzorgis la arton de militpreparo. Ili malvenkis kontraux la feraj legioj, kaj la romanoj komencis miri kaj admiri la spiritajn produktojn de la grekoj. La nobelaj familioj romaj venigis al siaj hejmoj la grekajn pensulojn, al kiuj oni konfidis la edukadon de la propraj infanoj.

Kaj ili alvenis Romon ne nur kiel edukistoj, sed ankaux kiel retoroj kaj predikistoj, kiuj instruis la romanan amason, tiel ke la greka kulturo kaj la grekaj moroj estis direkton donantaj en Romo, la tiama politika centro de la mondo. Cxu estas gxuste diri, ke la grekoj mangxis la panon de l' sklavoj falintan de la tablo de l' mastroj? Aux cxu ne fakte ili estis la veraj regantoj de la epoko, cxar ili premis sian stampon sur la aspekton cxiuflankan de la tiama socio kaj influis per siaj metodoj, sia sagxeco kaj sia kapablo la tutan okcidenton?

Tiam venis la Barbaroj, la famaj legioj disfalis, la fieraj agloj rompigxis. Je la loko de l' nobelgentaj latinaj imperiestroj sidigxis sur la regnan tronon provincanoj finfine ecx Barbaroj...

Tamen ecx tiumomente io restis admirinda kaj belega, kvankam gxi sursxutigxis dum longaj periodoj de ventego kaj senfrukteco kaj sxajnis perdita por cxiam: tio estis la alta kulturo, kiun la grekoj postlasis al la nova homaro.

Kelkajn minutojn sinjoro Bakfend kusxis maldorma sur sia pajlosako en la malbonodora barako kaj meditis pri la signifo de sia songxo. Apenaux lin rekondukis al konscio pri lia reala stato la malmodera ronkado de liaj najbaroj. Tiam li turnis sin kaj ree ekdormis. Kaj denove li pasxas senpeze kun la du gxentilaj knaboj tra la halego de la greka antikveco. Murmurado el profundo penetras al lia orelo. Cxu muziko? Cxu blovado de uragano? Estas kvazaux la aroj da junuloj tie kunvenintaj parolas hxore tiujn solenajn dirojn:

- Ni ne volas fali viktimoj de milito! - La instruisto auxdas tion lauxte kaj fervore ripetata cxe sia flanko: Ralfo kaj Celesto kun firma vocxo gxin prononcas samritme kiel la aliaj, kaj sur iliajn fruntoj tio staras skribita, sur tiuj helaj, sagacaj fruntoj, elradiantaj prudenton kaj sinregemon.

- Ni ne translasos nian blankan karnon al la vulturoj sercxantaj sian abomenan rikolton sur la homgentaj batalkampoj. Ni ne donos nian sangon por pseuxda idealo pri libero kaj justo. Ni scias, ke la vera libero kaj la natura sento pri justo kusxas en ni mem, en nia propra interno, kaj ke gxi povas disvolvigxi nur en plena harmonio kun la ekstera mondo, kun la homa socio. Sed ve! se tiu socio ne scias taksi la valoron de la individua libero kaj dispremas gxin sub legxo malprogresiga kaj kontrauxnatura!

S-ro Bakfend auxdis la hxoron, vorton post vorto, kaj estis profunde emociita. Reveme li karesis la molajn, silkecajn buklojn de la du knaboj, kiuj rigardis al li kun tiuj ridantaj, klaraj okuloj, kiujn li konis en ili kaj sxatis. Cxi tiuj saltetis cxe lia flanko laux sia kapreola maniero. La viro akiris la profundan konvinkon, ke tiuj junuloj ne lasos sin bucxi kiel sxafoj, kaj ke tiele ili ne nur savos la staton atingitan de civilizo kaj kulturo, sed ke ili sukcesos forkonduki la homan specon al pli altaj, gxis nun ne konataj suproj.

- Iru kun ni al la nagxejo! - Tio estis la lastaj vortoj el la knabaj busxoj, kiujn li perceptis. Tiam skuis lin timiga bruo, kaj li eksaltis vekigxante.

- Fajro! kriis la vocxoj koncerte cxirkaux li. Kaj samtempe estis auxdebla la fajfilego malbonauxgura de la Aerdefendo, kiu avertis pri cxeesto de malamikaj aeroplanoj. Cxiuj kuris eksteren en la noktan malvarmeton, malpli por sercxi sxirmon ol por vidi, kie brulas, kaj por helpi en la estinglaboroj.

La britaj aviadiloj estis gxisflugintaj la regionon kaj jxetis brulbombojn, el kiuj kelkaj trafis la sude lokitan najbaran barakon. Dum ekflamis la ligna konstruo, falis el cxielo kelkaj pli detruaj elpensajxoj de la homa genio - fosforajxoj. La brulon sekvis la frakaso. En tiu nokto la pacamanta logxantaro de la kampejo perdis unu el siajn plej solide konstruitaj barakoj, kvin militkaptitoj estis mortigitaj kaj ok grave vunditaj. La detruitan logxejon oni povis rekonstrui, sed la homvivojn perditajn povis anstatauxi neniu, cxar ili ne nur estis militkaptitoj, eroj de venkitaj soldataroj, sed ili estis patroj, edzoj, fratoj, filoj, per unu vorto homoj kreskintaj sur la komuna trunko de nia socio por vivi kaj vivigi.

[FINO]

Reiro al la Biblioteka Indekso