|
Membroj povas esti:
Esperantistoj kiuj profesie okupiĝas pri sportoj; Esperantistoj kiuj havas sportajn hobiojn; Esperantistoj kiuj ne okupiĝas pri sportoj sed havas interesojn pri tiu sfero; Esperantistoj kiuj ne havas rilaton al sporta kampo sed simpatias la celojn de la Ligo; Homoj de la sporta kampo kiuj eklernas Esperanton aŭ aliĝas al iu Esperanto-organizaĵo
Novembro-2012 - Membro de MELS estis la gvidanto de la E-kurso dum la Interkultura Semajno de UnB-Idiomoj, kie E-o rolas samrange kun aliaj 13 lingvoj en Universitato de Braziljo (Brazila ĉefurbo). Sur la foto, Julia Lee (instruistino pri Tekkjono) kune kun ĉe-metoda instruisto Roberto Resende. |
![]() ![]() ![]() |
|
|
| |
Aŭgusto 2012 - Roberto Resende faris prelegon pri "La Lingvo de Paco", okaze de la 125-jaroj de E-o al la grupo de Tajĉiĉjŭan de Placo de Universala Harmonio en la brazila ĉefurbo. Grand-majstro Woo deklaris, ke Esperanto estas parto de la idealoj de la grupo, kiu ĉe la fino de la praktikadoj laŭte prononcas (ne nur en la portugala lingvo, sed ankaŭ en E-o): Fratecon, Sanon kaj Pacon ! |
![]() |
| |
Aprilo 2008 - La prezidantino gvidis seminarion en Burudo, kie ŝi renkontiĝis eĉ kun ministro kaj urbestro - raporto
46 fotoj faritaj de la prezidantino en Burundo aŭ http://www.4coolpics.com/author_pics.php La plej ŝatata foto de spektantoj de Burunda gazeto |
![]() ![]() |
92-a Universala Kongreso 2007 en Jokohamo, Japanio: MELS-prezidanto kun korea kolego prezentis Tekkjonon dum la Internacia Arta Vespero. En la haveno ŝi vizitis la ŝipon en kiu (1938) forpasis prof. Jigoro Kano - la kreinto de Ĵudo. Ĝi estas la nura japana ŝipo kiu restis post la 2-a Monda Milito, ĉar tiam ĝi estis hospitalo. |
![]() ![]() |
Prezidanta alvoko al 92-a UK en Jokohamo
Futbala Pilko de MELS por la Esperantistoj en Burundo
Prezidanta Parolado (U.K. en Litovio - 2005)
Fondiĝo kaj membroj
Burunda futbalteamo Esperanto FK
Spektu la himnon !