NASK

La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto ĉe UCSD The North American Summer Esperanto Institute at UCSD
Please note: not all parts of the handbook are available in English. If you need help understanding something, please ask an instructor!

Manlibro por novaj NASKanoj

Laste ĝisdatigita: Last updated: 20-jun-2010

Bonvenon al NASK! Jen kolekto de diversaj konsiletoj por helpi vin rapide alkutimiĝi al UCSD kaj ĝui vian tempon ĉi tie.

Ne timu—ne necesas parkere scii ĉion ĉi! Je la unua tago de NASK oni prezentos al vi ĉion, kion vi bezonas scii. La instruistoj montros al vi la vojojn al klasĉambroj, manĝejo, ktp, kaj feliĉe respondos al ĉiuj viaj demandoj—ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en la angla, hispana, franca (kaj eble aliaj lingvoj, se necese…)

Se vi havas iujn ajn demandojn antaŭ via alveno (aŭ se vi volas proponi aldonon al ĉi tiu manlibro), bonvolu kontakti vian helpinstruiston ĉe nask.esperanto ĉe gmail punkto c o m.

Welcome to NASK! Here's a set of various tips to help you quickly get settled at UCSD and enjoy your time here.

Don't worry–you don't need to memorize all of this! On the first day of courses you'll be introduced to everything you need to know. The instructors will show you the way to the classrooms, cafeteria, etc., and they'll happily answer all of your questions—not only in Esperanto, but also in English, Spanish, French (and possibly other languages, if necessary…)

If you have any questions before you arrive (or if you'd like to suggest an addition to this handbook), please contact the assistant instructor at nask.esperanto ĉe gmail punkto c o m.

Antaŭ via alveno Before you arrive

Kion paki en la valizon? What should I pack?

Librojn
Kunportu notlibron kaj skribilojn (aŭ aĉetu ĉe la librovendejo kiam vi alvenos). Se vi havas Esperantan vortaron, estus bone kunporti ankaŭ ĝin. Ni havas kelkajn vortarojn ĉe UCSD (Wells, Butler, Benson, kaj PIV, ekzemple), sed ne sufiĉe por ĉiuj. Eble vi volus havi kun vi lernolibron aŭ gramatikon kiun vi jam uzis, por serĉi lingvo-informojn dum la kurso. La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) de Bertilo Wennergren estas tre utila; ni havas ekzempleron de tiu (peza!) librego ĉe UCSD, kaj la teksto estas libere havebla en la reto (kaj elŝutebla por via propra komputilo).
Vestaĵojn
Somere en Sandiego estas ne tro varme kaj ne tro malvarme. La temperaturo kutime restas inter 16-30ºC (60-85ºF). Preskaŭ tute ne pluvas. Foje, vespere, estas malvarmete pro nebulo el la maro, tial vi eble dezirus kunporti malpezan jakon. La modo ĉe la universitato estas tute neformala: multaj vestas sin per t-ĉemizo, mallonga pantalono kaj sandaloj.
Diversaĵojn
Ne estas vest-arkoj en la apartamentoj, do eble vi volus kunporti kelkajn por via propra vestoŝranko. Foje en pasintaj jaroj oni opiniis la dormoĉambrajn lampojn iomete tro malhelaj, do se vi kutime legas en-lite, eble indus kunporti etan libro-lampon. Finfine, sendrata reto (“vifio”) estas uzebla tra la kampuso de UCSD, do se vi havas tekkomputilon kun vifio, kunportu ankaŭ tion.
Books
Bring a notebook and pens (you can also purchase these at the UCSD bookstore). If you have an Esperanto dictionary, it would be good to bring it along too. We have several dictionaries at UCSD (Wells, Butler, Benson and PIV, for example), but not enough for everyone. Perhaps you would like to have with you a familiar textbook or grammar in order to look up information during your stay. The Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) by Bertilo Wennergren is very useful; we have a copy of this book on hand (it's heavy!), and the text is freely available online. (You can also download it to your personal computer, if you like.)
Clothing
Summers in San Diego are very mild: not too warm, not too cold. The temperature rarely goes above 30ºC (86ºF) or below 16ºC (60ºF), and it almost never rains. Sometimes the evenings can be a bit cool due to fog from the ocean (UCSD is on the shore), so you may want to bring a light jacket. The style of dress is very casual: most people wear t-shirts, shorts and sandals.
Miscellaneous
There are no coat hangers in the apartments, so you may want to bring a few for your bedroom closet. Occasionally students have found the bedroom lamps to be a bit dim, so if you like reading in bed it might help to bring along a small book light. Finally, wireless networking (“Wi-Fi”) is available throughout the campus. So if you have a portable computer with Wi-Fi, bring that along, too.

Vojaĝo al UCSD Getting to UCSD

Students arrive on June 27 and can stay until July 17. If you want to arrive earlier or leave later, extra nights in the dorms are available for a fee; for details contact the administrator.

Lernantoj alvenos la 27-an de Junio kaj restos ĝis la 17-a de Julio. Se vi volas alveni pli frue aŭ foriri pli malfrue, vi devos mendi kromajn noktojn en la loĝejo; petu detalojn de la administranto.

UCSD is located in La Jolla, a small San Diego community just north of downtown. The campus is divided into six colleges. Your destination is Eleanor Roosevelt College (ERC), at the corner of Scholars Drive North and Pangea Drive.

UCSD situas en La Jolla, norda parto de la granda urbo Sandiego. La kampuso konsistas el ses kvartaloj. Via celo estas la kvartalo Eleanor Roosevelt College (ERC), ĉe la kruciĝo de Scholars Drive North kaj Pangea Drive.

From the airport

The Cloud 9 SuperShuttle (tel: 1-800-9-SHUTTLE) is the most convenient way to reach UCSD. Reserve a spot before you fly. The cost is about $20. After you arrive at the airport and collect your luggage, cross the street to the ground transportation area and look for the blue sign that reads “Shuttles for Hire”. Ask for the “Cloud 9 SuperShuttle” to UCSD.

You can also reach UCSD by taxi (about $30) or public bus ($5). Route #922 takes you from the airport to downtown San Diego, where you can transfer on West Broadway to route #30 to UCSD. Purchase a “one-day pass”; this will let you switch buses without paying twice. (You'll need exact change.) Schedules are available online and at 1-800-COMMUTE.

From an Amtrak station

There are two stops near UCSD:

  • Solana Beach station is closer, but smaller, with fewer services. During the day you can catch a taxi (about $30) or use North County Transit bus #101, which stops about a half block away at the intersection of Lomas Sante Fe and Highway 101.
  • Santa Fe station in the city center may be a better choice for nighttime arrivals. You can rent a cab or catch bus #30 to UCSD on West Broadway.
From the Greyhound station

From the downtown bus station you can reach UCSD by taxi ($30) or public bus ($2.50).

Traveling by car
Parking permits are available for the spaces on campus marked in yellow. When you arrive, leave your car in the Pangea Parking Structure. Ask for a permit when you check in at the Conference Services desk (see below) and leave it in your car.
De la flughaveno

Estas plej facile iri al UCSD per la buseto-servo Cloud 9 SuperShuttle (tel: 1-800-9-SHUTTLE) kiu kostas proks. $20. Mendu antaŭ via alveno. Alveninte ĉe la flughaveno kaj preninte viajn valizojn, iru trans la straton al la loko por surteraj veturiloj (“Ground Transportation”) kaj serĉu la bluan ŝildon “Shuttles for Hire”. Petu buseton “Cloud Nine Supershuttle” al UCSD.

UCSD estas atingebla ankaŭ per taksio (proks. $30) aŭ publika buso ($5). Linio #922 kondukos vin de la flughaveno al la urbocentro. De tie trafu buson #30 al UCSD je la strato West Broadway. Aĉetu tut-tagan bileton “One-Day Pass”; ĝi permesos vin ŝanĝi busojn sen denova pago. (Vi bezonos ekzakte kvin dolarojn; busŝoforoj ne povas ŝanĝi biletojn.) Hortabeloj por la publikaj busoj haveblas rete kaj telefone je 1-800-COMMUTE.

De la stacidomoj de Amtrak

Du stacidomoj estas proksimaj al UCSD:

  • Stacidomo Solana Beach estas pli proksima sed malpli granda, kun malpli da servoj. Dumtage mendu taksion al UCSD (proks. $30) aŭ piediru proks. 100 metrojn por trafi publikan buson North County Transit #101, kiu haltas ĉe la kruciĝo de Lomas Sante Fe kaj ŝoseo #101.
  • Stacidomo Santa Fe en la urbocentro estas pli bona elekto se vi alvenos dumnokte. Oni povas mendi taksion aŭ trafi buson #30 al UCSD je la strato West Broadway.
De la busstacio de Greyhound

De la urbocentra busstacio mendu taksion ($30) aŭ trafu publikan buson ($2.50) al UCSD.

Se vi vojaĝos aŭte
Park-permesiloj estas haveblaj; vi rajtos uzi flavajn parklokojn. Alvenante al la kampuso, lasu vian aŭton en la aŭtejo Pangea Parking Structure. Petu permesilon ĉe la konferenca centro kiam vi enskribiĝas (vidu sube), kaj metu ĝin en vian aŭton.

Check-in Enskribiĝo

When you arrive at Eleanor Roosevelt College, look for the Pangea Parking Structure at the intersection of Scholars Drive North and Pangea Drive. Descend the staircase or elevator from Scholars Drive North to the Conference Services desk. The office is open 24 hours, every day. Check in at the desk to get your room key and meal card. Congratulations: you made it!

Alveninte al ERC, serĉu la aŭtejon Pangea Parking Structure ĉe la kruciĝo de Scholars Drive North kaj Pangea Drive. Malsupreniru per ŝtuparo aŭ lifto de Scholars Drive North al la konferenca centro (Conference Services). La oficejo tie restas malfermita 24 horojn tage, ĉiutage. Enskribiĝu ĉe la oficejo kaj vi ricevos ŝlosilon por via ĉambro kaj manĝokarton. Gratulon: vi alvenis!

[mapeto]

Orientiĝi en UCSD

Studenta karto

Lundon, la unuan tagon de la kursaro, vi ricevos studentan karton. Ĝi permesos al vi uzi servojn tra la universitata kampuso: bibliotekon, busojn, sportejon ktp. (Tial preskaŭ ĉiu ĉe UCSD portas sian karton per ĉirkaŭkola ligŝnuro.) Ne perdu ĝin!

Konferenca centro

La konferenca centro troviĝas en eta konstruaĵo apud la aŭtejo Pangea Parking Structure, proksime al niaj loĝejoj. Serĉu ŝildon “Conference Services” kaj malsupreniru per ŝtuparo aŭ lifto. La oficejo estas ĉiam malfermita.

Tie vi povas ricevi poŝtaĵojn, aĉeti manĝetojn, lavi vestaĵojn kaj uzi komputilon.

Loĝejoj Cuzco kaj Asante

Niaj kvar-personaj apartamentoj troviĝas en International House, grupo de loĝejoj ĉe Eleanor Roosevelt College. Kutime ni loĝas en loĝejoj Asante kaj/aŭ Cuzco. En ĉiu apartamento estas 4 dormoĉambroj, salono, kuirejo, necesejo, kaj duŝejo.

La loĝejoj havas bantukojn, litotukojn, litkovrilojn kaj kapkusenojn, do vi ne bezonas kunporti tiujn. Purigistoj venas ĉiutage, kaj ili ŝanĝas litotukojn kaj bantukojn ĉiusemajne.

Mankas vestarkoj (angle: clothes hangers), tablolampoj, (tamen la apartamentoj ja havas plafono-lampojn), kaj telefonoj. Se iu devas telefoni al vi, kaj vi ne havas poŝtelefonon, tiu povas telefoni al la oficejo “Conference Services” (858-334-4220) kaj lasi mesaĝon por vi tie. La vokanto devus diri, ke vi estas parto de la “Esperanto Institute” kaj vian apartamentan numeron, kiun vi ricevos dum la semajno antaŭ la alveno.

La salonoj estas sufiĉe grandaj por multaj homoj, sed ni havas ankaŭ komunan ĉambron je la teretaĝo. Tie vi trovos librojn, sofojn por ripozi, foje keksojn, ktp. La komuna ĉambro restas malfermita ĉiutage inter la 1-a kaj la 10-a p.t.m.

Vestolaviloj troviĝas apude, laŭ la vojo al la manĝejo (vidu mapon supre) kaj en la konferenca centro. Vi povas aĉeti lesivon (lav-likvon por vestaĵoj) en la librovendejo—aŭ simple pruntu ĝin de via helpinstruisto…

Manĝejo Café Ventanas

Nia manĝejo estas Cafe Ventanas, proksimume tri minutojn for de la loĝejoj piede. (Sekvu la vojon en la mapeto supre.) La manĝejo ofertas diversajn manĝaĵojn ĉiutage; taŭgaj pladoj haveblas ankaŭ por vegetaranoj kaj veganoj. La horaro estas:

Matenmanĝo 7:00 atm – 10:30 atm
Tagmanĝo 11:00 atm – 2:00 ptm
Vespermanĝo 4:00 ptm – 7:00 ptm

Vi ne bezonas pagi se vi kunportas vian manĝokarton, kiun vi ricevis kun via ŝlosilo ĉe la konferenca centro. Simple montru la karton al la homo ĉe la enirejo; se oni demandas, klarigu, ke vi partoprenas en “North American Summer Esperanto Institute.”

Klasĉambroj

[mapo]
Presebla mapo de la ĉirkaŭaĵo ĉe UCSD (PDF-dosiero)
Printable map of the environs at UCSD (PDF file)

La klasĉambroj kutime situas en la konstruaĵo McGill apud AP&M en la kvartalo Muir College, proksimume 10 minutojn for de nia loĝejo. Oni povas komforte piediri al la klasĉambroj aŭ preni buseton apud la loĝejo, antaŭ la aŭtejo Pangea. (Vidu la vojon sur la mapo supre.)

La unuan tagon de la kursaro, vi ricevos detalan informon pri la numero de la ĉambro de via kurso.

Lingvolaboratorio

Je la kvara etaĝo de la konstruaĵo AP&M (proksime al niaj klasĉambroj) situas la lingvolaboratorio, tre utila loko.

Ni foje renkontiĝos tie por eksterkursaj programoj, ekzemple video-konferencoj, filmoj, ktp. En la laboratorio vi trovos multajn komputilojn kaj trankvilan, komfortan etoson por legi aŭ fari hejmtaskojn. Tie troviĝas ankaŭ biblioteketo de libroj en Esperanto, kiujn vi rajtas pruntepreni (serĉu kodojn PM 8201-8298 en la katalogo).

La laboratorio estos malfermita lunde ĝis vendrede, de la 9-a atm ĝis la 8-a ptm.

Bibliotekoj

[Biblioteko Geisel]
Ĉu kosmoŝipo? Ne, estas biblioteko Geisel. Foto: Hoss Firooznia.

La ĉefa biblioteko de UCSD, nomita Geisel omaĝe al verkisto Theodor Seuss Geisel (pseŭdonime “Dr. Seuss”), situas kelkajn minutojn for de nia dormejo piede. Ĝi estas vere impona konstruaĵo per si mem, sed ĝi ankaŭ havas relative grandan kvanton da Esperanto-libroj. Vi rajtos pruntepreni uzante vian studentan karton. En la unua etaĝo vi trovos ankaŭ komputilojn kaj presilojn.

Malantaŭ kaj apud niaj loĝejoj kaŝiĝas eta biblioteko International Relations and Pacific Studies Library. Ĝi havas kelkajn komputilojn, kiujn vi rajtas uzi.

Student Center

Sude de niaj klasĉambroj apud AP&M estas grupo de konstruaĵoj kiujn oni nomas la “malnovan” Student Center, ĉar nuntempe la Price Center estas la nova studenta komunejo. Sed ĉi tie vi trovos kelkajn butiketojn, inkluzive manĝaĵvendejon (The General Store), librovendejon pri temoj anarĥiismaj (Groundwork Collective) kaj eĉ biciklo-vendejon. Vidu mapon…

Price Center

Proksime al la granda biblioteko Geisel situas la konstruaĵo Price Center, kie troviĝas la ĉefa librovendejo, poŝtoficejo (por sendi, ne por ricevi). kelkaj kafejoj kaj malgrandaj restoracioj, kaj eta manĝaĵvendejo (The Sunshine Market). Vidu mapon…

Kie mi povas…?

Ricevi kaj sendi poŝtaĵojn

Ĉe la konferenca centro vi povas ricevi leterojn kaj pakojn. Donu la suban adreson al viaj amikoj—aŭ se vi ne volas porti ion en aviadilo, sendu ĝin al vi mem per la jena adreso:

Via nomo
North American Summer Esperanto
ERC Conference Service Center
9450 Gilman Drive
La Jolla, CA 92092-0100
USA

Por sendi poŝtaĵojn de UCSD al alia loko, uzu la kampusan poŝtoficejon apud Price Center.

Trovi komputilojn

En pluraj lokoj tra la kampuso estas publikaj komputiloj, konektitaj al Interreto, kiujn oni rajtas uzi senpage por fari hejmtaskojn, respondi retmesaĝojn, legi TTT-paĝojn, ktp.

En la konferenca centro estas unu. Aliaj estas en la Lingvolaboratorio, la biblioteko Geisel, kaj la biblioteketo International Relations and Pacific Studies.

En Geisel oni povas uzi presilon post aĉeto de malmultekosta debetkarto, kiu funkcias ankaŭ kun fotokopiiloj.

Atingi Interreton per portebla komputilo

En la loĝejoj troviĝas sendrata konekto al interreto; por havi tion vi devas pagi; la kosto estas proksimume $10 por la tuta tempo. Oni pagas ĉe la konferenca centro kie vi unue iros por ricevi vian ŝlosilon.

Se vi volas havi sendratan konekton en aliaj lokoj tra la universitato (en la klasĉambroj, biblioteko, ktp), petu pasvorton de via instruisto.

Butikumi kaj aĉeti manĝaĵojn

Ne estas grandaj vendejoj proksime al la universitato. Troviĝas eta vendejo en la konferenca centro kie vendiĝas sapo, ŝampuo, kaj etaj manĝaĵetoj. Iom pli grandaj butikoj troviĝas en Student Center kaj Price Center. La librovendejo (en Price Center) vendas tre diversajn aferojn krom libroj: lesivon, t-ĉemizojn, ktp.

Je promen-distanco de duonhoro, ekster la kampuso, troviĝas butikaro Westfield University Towne Centre kun apoteko CVS, magazenoj Whole Foods , Trader Joe’s, restoracioj, kaj diversaj aliaj butikoj: Marshalls, Radio Shack, kaj multe pli. Ĝi estas ankaŭ atingebla per publika buso no. 48/49.

Trovi veturilojn

Publikaj busoj
UCSD-buseto regule ĉirkaŭiras la kampuson; studentoj rajtas vojaĝi senpage. Ĝi funkcias ĉiun duonhoron ekde 7 atm ĝis 5:30 ptm.

Ankaŭ urbaj busoj haltas ĉe la kampuso. (Oni devas montri studentan karton por vojaĝi senpage.) Multaj busoj estas trafeblaj ĉe la bushaltejo ĉe la kruciĝo de Gilman Drive kaj Myers Drive, sudoriente de Price Center.

Aŭtoj
En la aŭtejo Pangea kaj kelkloke tra la kampuso de UCSD troviĝas lueblaj aŭtoj de la aŭtodivida firmao Zipcar. Post jara kotizo kaj ricevo de membrokarto, oni rajtas rezervi kaj uzi tiujn aŭtojn iam ajn; la kosto estas proksimume po ok dolaroj hore, inkluzive benzinon.
Bicikloj
En la Student Center estas la biciklo-vendejo UCSD Bike Shop kie oni rajtas ne nur aĉeti, sed ankaŭ lui biciklon, kaskon kaj ŝlosilon kontraŭ proks. $30/semajne.

Kaj tiel plu

Tagĵurnalo: La NASKa Fasko

Lunde ĝis vendrede aperas nia tagĵurnalo La NASKa Fasko. Vi trovos ĝin en la manĝejo dum la tagmanĝo, aŭ en surporda skatolo ĉe la apartamento de via helpinstruisto. La tagĵurnalo enhavas anoncojn pri venontaj eksterkursaj programoj, sed ĉefe ĝi estas loko por aperigi viajn verkojn, ĉu artikoletojn, ŝercojn, desegnaĵojn, demandojn, invitojn al prelego, ktp. Vidu numerojn el pasintaj kursaroj.

Bonvolu verki ion por la Fasko! Donu viajn kontribuaĵojn al via helpinstruisto—aŭ eĉ pli bone, sendu ilin elektronike al nask punkto esperanto ĉe gmail punkt com.

Klasoj

Klasoj kutime okazas matene, de 9:00 ĝis 12:20, kun mallonga paŭzo en la mezo.

Eksterkursaj programoj

Dum la posttagmezoj, vesperoj kaj semajnfinoj studentoj estos liberaj; oni rajtas elekti inter diversaj programoj (aŭ studi, dormi, esplori, ktp.) Anoncoj de venontaj programoj aperas en la tagĵurnalo.

Temoj de eksterkursaj programoj estas tre diversaj, ekzemple: interkona vespero, ekskursoj al apudaj vidindaĵoj, prelegoj fare de vizitantoj, ludoj, kunkantadoj, diskutoj, aŭ eĉ prezento fare de… vi! Programoj ne devas esti komplikaj aŭ longaj aferoj; sufiĉas nur 15-minuta parolado pri iu ajn temo, kiu interesas vin.

Dum antaŭaj jaroj oni prezentis ĝuindajn programojn pri eksterlandaj vojaĝoj, hejmurboj kaj hejmlandoj, ludoj, literaturo, trezorserĉado, kaj kulturaj eventoj kiel dancado, muzikado, kaj kantado. Ĉu vi volas prezenti ion? Bonvolu kontakti vian helpinstruiston!

Ekskursoj

Foje la eksterkursaj programoj estas ekskursoj. Vi elektu: kien vi volas iri? Sandiego kaj La Jolla estas paradizoj por turistoj, kie troviĝas belegaj plaĝoj, parkoj, muzeoj, mondfama bestĝardeno, diversaj restoracioj, kaj pli. Ĉu vi deziras promeni? butikumi? sunbaniĝi? Kontaktu vian helpinstruiston por sciigi viajn preferojn—aŭ faru vian propran ekskurson laŭplaĉe. Jen nur kelkaj ideoj:

[Pado]
Pado kaj ŝtuparo al la plaĝo Black's Beach. Foto: Hoss Firooznia.
Glisilejo

Pro maraj ventoj, la klifoj apud UCSD estas idealaj lokoj por glisiloj—senmotoraj aviadiletoj. Sur unu klifo situas glisilejo kie oni povas mendi fluglecionojn, spekti la glisantajn glisilojn, aŭ simple aĉeti trinkaĵon kaj ĝui la etoson. Sube videblas surfistoj, ruliĝantaj ondoj kaj mejloj da plaĝo.

Por atingi la glisilejon, promenu proksumume 200 metrojn norden laŭ North Torrey Pines Road kaj turniĝu maldekstren al strato Torrey Pines Scenic Dr. Je la fino de la strato vi trovos la glisilejon. Ne forgesu kunporti fotilon!

Plaĝo Black's Beach
Apud la glisilejo troviĝas kruta ŝtuparo kiu kondukas serpente suben. Je la malsupro situas Black's Beach, fama plaĝo tre ŝatata de sunamantoj, naturistoj (senvestemuloj) kaj surfistoj. Nepre kunportu kontraŭsunan kremon…
Salk Institute
Mondfama biologia esplorinstituto ĉe la rando de la kampuso—efektive nur kelkajn paŝojn for—kun elstara arĥitekturo. Senpaga. Vizitebla lunde ĝis vendrede.
Parko Balboa
Verdaj vidindaĵoj abundas tie, kune kun la arĥeologia Muzeo de la Homo kaj la mondfama bestoĝardeno de Sandiego.
Urbocentro de Sandiego
Inter la diversaj vidindaj lokoj estas la historiplena kvartalo de la “malnova urbo” (Old Town), la ŝika kvartalo Gaslamp kun multaj butikoj kaj restoracioj, la haveno Embarcadero kun imponaj militŝipoj kiel USS Midway kaj velŝipoj kiel Star of India, la stadiono Qualcomm kie oni povas spekti piedpilkon, basbalon, ktp…
Monto Soledad
La “Soleco”-Monto estas 251 metrojn (822 futojn) alta monteto apud La Jolla. De la pinto oni povas vidi la urbcentron de La Jolla, la marbordon, la universitaton kaj pli. Atingebla buse aŭ aŭte.
Parko Torrey Pines
Norde de la kampuso per buso no. 101. Bela arbara loko por piedvagi.
Arĥitekturo-ekskurso
Malstreĉa promeno kun d-ro Grant Goodall tra Muir College, kie multaj konstruaĵoj montras la stilon “modernismo”.
Plaĝo Mission Beach
Atingebla per buslinio no. 30, Mission Beach havas longegan promenejon kie oni trovas butikojn, amuzajn homojn, kaj belegan plaĝon. Ĝi estas bona loko por gustumi la faman surf-kulturon de sud-Kalifornio.

Prunteblaj libroj

Krom la libroj en la universitataj bibliotekoj kaj la Lingvolaboratorio, vi rajtas prunti de la librokolekto de NASK. Petu plian informon de via instruisto.

© 2009 NASK — Sendu komentojn al •  Send feedback to nask.esperanto ĉe gmail punkt c o m