Pri NASK • About NASK
Historio • History
NASK estas somera studprogramo kiu emfazas aktivan uzadon de Esperanto en interkulturaj komunikado, kompreno, kaj kunlaboro. Helpe de William Auld, la kursaron fondis Catherine kaj William Schulze en 1970 ĉe Sanfranciska Ŝtata Universitato (SFŜU), por pretigi instruistojn kaj plibonigi la lingvonivelon de usonaj Esperantistoj.
Depost tiam pli ol 2000 studantoj el diversaj landoj jam venis al NASK por profiti gvidadon de vere internacia grupo de eminentaj instruistoj. En 1994 la urbestro de Sanfrancisko faris oficialan proklamon kiu laŭdis la grandan laboron de Cathy Schulze kaj priskribis la kursaron kiel modelon de altkvalita fremdlingva instruado.
En 2001 NASK translokiĝis—unue al la Universitato de Sanfrancisko, kaj poste al la Altlernejo por Internacia Trejnado en Vermonto. De 2007–2012 ĝi okazis ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Sandiego (UCSD).
En 2012 NASK komencis eksperimenton pri malpli longa, malpli kosta, sed pli intensa studado. La kursaro komencis akompani la Landan Kongreson, por ke partoprenantoj havu okazon ĉeesti du grandajn Esperanto-kunvenojn samloke kaj sinsekve. La unua provo en 2012 ĉe la Universitato de Teksaso ĉe Dalaso (UTD) sukcesis, do en 2013 NASK akompanos la Landan Kongreson al la Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino.
NASK is a summer study program emphasizing active use of Esperanto in intercultural communication, comprehension, and collaboration. With the help of William Auld, it was founded in 1970 by Catherine and William Schulze at San Francisco State University (SFSU) to train Esperanto instructors and improve the language skills of American speakers of Esperanto.
Since then over 2,000 students from around the globe have come to NASK to benefit from a truly international group of distinguished instructors. In 1994 the mayor of San Francisco issued an official proclamation praising Cathy Schulze for her enormous work, describing NASK as a model of high-quality foreign language instruction.
In 2001 NASK moved—first to the University of San Francisco, and then to the School for International Training in Vermont. From 2007-2011 NASK was held at the University of California, San Diego (UCSD).
In 2012 NASK began experimenting with a shorter, less expensive, yet more intensive program. The courses now accompany the Landa Kongreso (National Convention of Esperanto-USA), so that students can take part in two large Esperanto events consecutively, in the same location. The initial attempt in 2012 at the University of Texas, Dallas (UTD) was a success, so in 2013 NASK will accompany the Kongreso to William Peace University in Raleigh, North Carolina.
La instrumetodo ĉe NASK estas duflanka:
Language instruction at NASK has two main components:
Kursoj • Courses
Kursoj daŭras po tri horoj tage. Kursofertoj varias ĉiujare, depende de bezonoj de la lernantoj kaj preferoj de la instruistoj. Por ekscii detale pri aktualaj ofertoj, vidu la paĝon de la tuj venonta kursaro.
Classes run for three hours each day. Course offerings vary by year, depending on the needs of the students and preferences of the instructors. For details, see the page for this year's upcoming institute.
Eksterkursaj programoj • Extracurricular programs
Tamen NASK estas ne nur kursoj, sed ankaŭ vesperaj kaj semajnfinaj programoj. Lernantoj havas multajn okazojn distriĝi kaj neformale esplori diversajn aspektojn de la lingvo kaj kulturo.
Oni rajtas elekti inter ludoj, kantoj, prelegoj, lumbildaj prezentaĵoj, poeziaj vesperoj, interkulturaj diskutoj, piknikoj—aŭ proponi proprajn ideojn. Ni faras ankaŭ ekskursojn al muzeoj, parkoj, butikoj, kaj aliaj vidindaĵoj ĉirkaŭ la universitato.
NASK is not just courses, but also evening and weekend programs. Students have many opportunites to relax and informally explore various aspects of the language and culture.
You can choose from games, sing-alongs, talks, slide lectures, poetry evenings, intercultural discussions, picnics—or propose your own program ideas. We also take short trips to museums, parks, shops, and other attractions near the university.
Por pli bone ekscii, kiajn spertojn oni kutime ĝuas ĉe NASK, nepre kontrolu la arĥivojn de nia kursa tagĵurnalo, La NASKa Fasko, kaj kelkajn komentojn de partoprenintoj.
To get a better idea of what sorts of experiences students typically have at NASK, be sure to check out the archives of the institute's daily newspaper, La NASKa Fasko, as well as the testimonials from former students.