NASK 2013: detaloj • NASK 2013: details
Datoj: 26 Junio – 5 Julio • Dates: June 26 – July 5
Ĉi-jare NASK okazos ĵus antaŭ la Landa Kongreso de Esperanto-USA, kiu komenciĝos la 5-an. Ambaŭ eventoj okazos samloke kaj en la sama loĝejo. Do, se vi aliĝos al ankaŭ la LK, vi povos partopreni ambaŭ eventojn sinsekve.
This year NASK takes place just before the Landa Kongreso (National Convention) of Esperanto-USA (which begins on the 5th) in the same location and in the same building. So if you sign up for the convention, you can take part in both events back-to-back.
Kotizoj • Fees
La tuta kosto por NASK 2013 (kursoj, loĝado, manĝoj) estas USD $725.00 se oni kotizas ĝis la 22-a de Marto; USD $775.00 poste.
Partoprenantoj loĝos en du-personaj ĉambroj. Por loĝi sole, aldonu US $180. Lokanoj kiuj ne bezonas loĝejon rajtas pagi nur la kurskotizon kun tagmanĝo (US $320) aŭ sen tagmanĝo (US $250).
Stipendia helpo haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj, kaj ankaŭ loĝantoj en latinamerikaj landoj. Sendu demandojn al la administranto.
The all-inclusive cost for NASK 2013 (courses, lodging, meals) is USD $725.00 if you sign up by March 22nd; after that, the cost will be USD $775.00.
Housing is in two-person dorm rooms. For a single room, add US $180. Locals not needing housing have the option of US $320 course fee only with lunch, or US $250 course fee only with no meals.
Scholarships are available for full-time students, instructors, as well as applicants from Latin America. Send questions to the NASK administrator.
Instruistoj • Instructors
Ĉiun jaron oni petas al famaj instruistoj kaj movadanoj el Esperantujo instrui ĉe NASK, kaj plaĉas al ni havi elstaran teamon denove ĉi-jare en 2013:
Each year we ask famous instructors and Esperantists from around the world to come teach at NASK, and we are pleased to have an outstanding team again this year for 2013:
José Antonio Vergara
Instruisto, supera kurso
Instructor, advanced course
José Antonio estas kuracisto specialiĝinta pri publika sano. Li instruas historion de medicino kaj scienco, epidemiologion kaj antropologion de sano en loka universitato en Puerto Montt, Ĉilio. Li interesiĝas i.a. pri Evolua Biologio, Lingva Ekologio kaj Esperantologio.
Eksestrarano (2007-2010), B-komitatano kaj membro de la Strategia Komisiono de UEA. Nuna prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE). Ofta kontribuanto al movadaj debatoj, li prelegis kvarfoje en IKU kaj ree faros ĉi-jare en la rejkjavika UK. Li estis unu el la kontribuintoj al Simpozio pri nur-angla scienco en multlingva mondo, organizita de ESF kadre de la jarkonferenco de American Association for the Advancement of Science (Boston, 2008), kaj prelegis dum la ILEI-simpozio en la Universitato de Kopenhago (2012).
José Antonio is a physician specializing in public health. He teaches the history of medicine and science, epidemiology and anthropology of health at a university in Puerto Montt, Chile. His interests are evolutionary biology, language ecology and Esperanto studies.
Former board member (2007-2010), member of Committee B and the Strategic Commission of UEA. Current president of the Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE). A frequent contributor to debates in the Esperanto movement, he has lectured four times at the Internacia Kongresa Universitato (IKU) and will do so again this year at the Universala Kongreso (UK) in Rejkjavik. He was a contributor to the symposium on English-only Science in a Multilingual World organized by ESF as part of the annual conference of the American Association for the Advancement of Science (Boston, 2008), and lectured at the symposium of the Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI) at the University of Copenhagen (2012).
Derek Roff
Instruisto, progresanta kurso
Instructor, intermediate course
Dum pli ol dudek jaroj Derek gvidis la teknikan flankon de la Lingvo-Lerna Centro de la Universitato de Nova Meksiko, kie li kreis lernmaterialojn, kaj donis teknologian subtenon al ĉiuj lingvoj instruataj ĉe la universitato. Li estas aktiva membro kaj estis estrarano de CALICO (Computer-Aided Language Instruction Consortium). Li estas estrarano de la fonduso Esperantic Studies Foundation (ESF), kaj momente redaktas kaj enretigas la 20-lecionan video-kurson Alfronti Militon, kiun profesoro Ron Glossop prezentis en la Universitato de Esperanto dum 2012.
Derek eklernis pri Esperanto dum la 70-aj jaroj, kaj serioze studas ĝin ekde 1980. Li havis la bonŝancon viziti la tiaman NASK pli ol dek fojojn, kaj studis kun William Auld, Duncan Charters, David Jordan, Claude Piron, John Wells, kaj aliaj elstaraj profesoroj. Je la peto de fondinto Cathy Schulze, li instruis dum tri apartaj sesioj de NASK.
For more than twenty years, Derek has led the technical side of the Language Learning Center at the University of New Mexico, where he creates instructional materials and provides technical support for all the languages taught at the university. He is an active member and was a board member of the Computer-Aided Language Instruction Consortium (CALICO). He is on the board of the Esperantic Studies Foundation (ESF) and at the moment is editing and digitizing the 20-lesson video course Alfronti Militon, which professor Ron Glossop presented at the Universitato de Esperanto in 2012.
Derek discovered Esperanto in the 70s and has devoted serious study to the language since 1980. He has had the good fortune of participating in NASK more than ten times, studying with such outstanding professors as William Auld, Duncan Charters, David Jordan, Claude Piron, and John Wells. At the request of founder Cathy Schulze, he has also taught for three sessions of NASK.
Lee Miller
Instruisto, komencinta kurso
Instructor, post-beginner course
Lee Miller magistriĝis en la fako de Profesia Flegado ĉe la Universitato de Missouri-Columbia. Li nun laboras profesie kiel interpretisto de la Usona Signo-Lingvo, aparte en diplomaj kaj postdiplomaj universitataj kursoj. Li partoprenis en NASK ekde 2000, unue kiel redaktisto de la tagĵurnalo kaj poste kiel instruisto.
Li estas dumviva membro de Esperanto-USA kaj UEA kaj aktivas en lokaj kaj naciaj organizoj kiel AAIE kaj KELI. Li estis redaktisto de la Bulteno de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso.
Instruante, Lee instigas aktivajn dialogon kaj komunikadon inter la lernantoj kaj instruistoj. Li stimulas la uzadon de la lingvo, laborante kun individuaj lernantoj por evoluigi lingvajn kapablojn kaj kun malgrandaj grupoj kiuj bezonas pli da instruado ekster la klasĉambro.
Lee has a Master's degree from the department of Nursing at the University of Missouri-Columbia. He currently works as an interpreter of American Sign Language specializing in graduate and post-graduate university courses. He has been a part of NASK since the year 2000, at first as editor of the course newspaper and later as an instructor.
He is a life member of Esperanto-USA and UEA and is active in both local and national organizations like AAIE kaj KELI. He has served as editor for the newsletter of the Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso.
Lee's teaching method supports active dialogues and communication between students and instructors. He encourages use of the language by working with individual students to develop their language abilities and with small groups that need instruction outside the classroom.
Hoss Firooznia
Helpinstruisto
Assistant instructor
Hoss diplomiĝis de la Universitato de Roĉestro en la fako de Kogna Scienco, kaj nun laboras tie plentempe kiel komputilisto, ankaŭ studante en la magistriĝa programo de Belarta Tradukado. Kiel studento en la fruaj 90-aj jaroj, hazarda ekscio pri Esperanto inspiris en li deziron studi la lingvon serioze, kion li faris unue ĉe la Universitato de Hartford kaj poŝte ĉe NASK en San Diego. En 2011 li ricevis KER-diplomon je la plej alta nivelo (C1).
De sep jaroj li instruas Esperanton ĉe sia universitato, kaj en 2008 li fariĝis redaktoro de Usona Esperantisto, la gazeto de Esperanto-USA. Ĉe NASK li redaktas la ĵurnalon La NASKa Fasko kaj gvidas eksterkursajn programojn.
Hoss has a degree in Cognitive Science from the University of Rochester, where he now works as a Systems Administrator and is studying for a Master's degree in Literary Translation. A chance discovery of Esperanto as an undergraduate in the early 90s inspired him to study the language formally, first at the University of Hartford and later at NASK in San Diego. In 2011 he received CEFR certification in Esperanto at the highest level (C1).
For seven years Hoss has taught Esperanto at the University of Rochester, and in 2008 he became editor of Usona Esperantisto, the magazine of Esperanto-USA. At NASK he edits the course newspaper La NASKa Fasko and leads the extracurricular programs.
Loĝejo kaj manĝoj • Room and board
Partoprenantoj dividos kvar-homajn ĉambrarojn (ĉiu ĉambraro havas du dormoĉambrojn kaj necesejon) en klimatizita loĝejo. Al ĉiu gasto oni provizos litotukojn, litkovrilon, kapkusenon, bantukojn, kaj sapon. Ni rekomendas ke oni kunportu etan lampon por legi, vekhorloĝon, pli pezan litkovrilon, se vi preferas, kaj vestarkojn. En la loĝejo estas tri komfortaj salonoj, ĉiu kun televidilo kaj foteloj. Ankaŭ troviĝas du kuirejoj, ĉiu kun fridujo kaj mikroonda forno, kaj senpagaj lavmaŝinoj/sekigiloj por vestaĵoj.
Senpaga vifio (sendrata aliro al Interreto) haveblas tra la kampuso. La manĝejo estas piede nur unu-du minutojn for, kaj la kuiristo provizas diversajn bongustajn pladojn el kiuj oni povas elekti. Tra la kampuso troviĝas ankaŭ vendmaŝinoj kiuj akceptas kontantan monon, de kiuj oni povas aĉeti diversspecajn manĝetaĵojn kaj trinkaĵojn.
Students will share four-person suites with a shared restroom and two bedrooms in an air-conditioned residence. A linen package will be provided to all guests which includes bed linens, blanket, pillow, towels, washcloths and soap. It is recommended that guests bring comfort items such as a small reading lamp, alarm clock, heavier blanket or quilt, if desired, and clothes hangers. The residence hall contains a comfortable lounge on each floor with television and upholstered seating, and two kitchens with refrigerator and microwave are available. The residence hall is also equipped with complimentary laundry facilities.
Complimentary access to the Internet is available via the University’s wireless guest network throughout campus. The dining hall is a pleasant one-minute walk from the residence hall and classroom building, and the caterer serves a variety of options from which to choose. Coin-operated vending machines located around campus offer a variety of snacks and beverages.
Pri la Universitato William Peace • About William Peace University
Kiam ĝi estis fondita en la jaro 1857, oni nomis la lernejon Peace Institute honore al William Peace, komercisto kaj presbitero el Raleigh, kiu donacis monon kaj terenon por helpi fondi la lernejon.
La Enlanda Milito interrompis konstruadon de la Ĉefa Konstruaĵo kiam la Konfederacio uzis ĝin kiel malsanulejon por vunditaj soldatoj. Post la milito, la federacia registaro uzis la konstruaĵon kiel ŝtatan ĉefsidejon de la Freedmen’s Bureau (“buroo de liberigitoj”), kiu helpis al ekssklavoj starigi novajn vivojn.
Peace Institute malfermiĝis en 1872 kun programoj por kaj geknaboj kaj junulinoj. En la 1980-aj jaroj, Peace College jam fariĝis subkolegio por virinoj, kaj en 1996 ĝi fariĝis kvar-jara bakalaŭra kolegio. En 2011 ĝi fariĝis institucio por ambaŭ seksoj, kaj oni renomis ĝin William Peace University.
Founded in 1857, the school was named Peace Institute in honor of William Peace, a Raleigh businessman and church elder who pledged money and land to help establish it.
The Civil War interrupted construction of the university Main Building when it was used by the Confederacy as a military hospital. During Reconstruction the Federal government used the building as the North Carolina headquarters for the Freedmen’s Bureau, which helped former slaves establish new lives.
Peace Institute opened in 1872 with programs for both children and young women. By the 1980s Peace College had become a junior college for women, and in 1996 it became a four-year college granting baccalaureate degrees. In 2011, the institution became coeducational and was renamed William Peace University.