paĝaro de la Skolta Esperanto-Ligo

Skolta Esperanto-Ligo

fondita en 1918

Novaĵoj

2010-01-24 : 17an kaj 24an de januaro okazis reta kunsido de la Centra Komitato de SEL. La nuna Centra Komitato estas elektita komence de 2008. Ĝia deĵorperiodo finos fine de 2012. Ni parolis pri agadplanon almenaŭ por unu jaro, 2010. La plano devas enhavi klarajn atingeblajn kaj mezureblajn celojn.

La jam disvolviĝanta renovigo de nia retejo povas esti unue le la celoj. Alia celo devas esti apliki esperanton kadre de unu internacia skolta tendaro kiu estas organizata far alia instanco; aŭ trejni aktivulijn de la venonta generacio de SEL.

Krome, ni povas aranĝi en venonta printempo novan SEL-umadon, t.e. neformala renkontiĝo kiun ni faris en novembro en Bruselo, sed kun pli da homoj. Ĉiuj interisitoj estus bonvenaj. SEL-umado estas mallonga aranĝo en relative facile aingebla urbo, kiel Bruselo, Londono aŭ Strasburgo.

2010-01-13 : La eksa ĝenerala sekretario de MOSM Eduardo Missoni, amiko de esperanto, lanĉis organizon nomata “Indaba Network” kiu starigis mondan junularan renkontiĝon okazonta en Bari (Italio) 18a-21a de januaro 2010. La titolo de la renkontiĝo estas “Ni Mondlokaj Civitanoj...” jes, en Esperanto!! Bonvolu legi informojn pri la aranĝo en angla kaj franca.

p>2009-12-10 : Dank' al Hector, multaj paĝoj de nia TTT-ejo aperis ankaŭ en hispana.

2009-11-24 : Kotiztabulo por la jaro 2010 nun troveblas en nia TTT-ejo.

2009-11-13 : Grava provoko estas konatigi Esperanton inter geskoltoj. Tre simpla ebleco venas el Ĉilio : La Unua Junulara Renkontiĝo okazos en Februaro 2010 en skoltejo.

2009-11-08 : En Pollando geskoltoj interesas sin pri Esperanto pli kaj pli. Legu reporton de Sebastian, Nacia Reprezentanto de Pollando.

2009-10-30 ĝis 2009-11-02 okazis la unua SEL-umado apud Bruselo, Belgio. Ni vizitis urbocentron kaj kvartalon de la Eŭropa-parlamento. Ni gustumis tipajn belgajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kaj aŭskultis rakontojn de Ko Hammer pri la estinteco de la Skolta Esperanto-Ligo.

dum la 1a SEL-umado
Dum la 1a SEL-umado.

Sed ĉefe ni parolis pri la estonteco de la Ligo, kaj kiamaniere ni plej sukcese atingas nian celon. Nune la plej taŭga varbilo por nia ideo estas la interreto, ĉar ni povas atingi multajn homojn per ĝi. Tial ni decidis plibonigi nian interretan paĝaron. Ĝi ricevos novan aspekton kaj ni volas pliriĉigi la enhavon. Ideojn ni ordigis kaj pretigis novan strukturon. Ĉu vi volas kunlabori? Anoncu vin!
Volker Schlüter por la CK de la Skolta Esperanto-Ligo.

2009-08-31 La hungara sekcio de SEL publikis filmon ĉe YouTube.

2009-06-16 : Nacia Reprezentanto de Hungario invitas vin al somera tendaro. Ĝi okazos julio 22 kaj 26. Pli da informoj haveblas ĉe zahonyi.lajos(at)upcmail.hu

2009-06-07 : SEL havas ankaŭ en Burundo Nacian Reprezentanton.

2009-05-09 okazis printempa promenado tra la belgaj arbaroj organizita de SEL-Belgio, nome de la Nacia Reprezentanto Stein, kaj de lia helpanto Wim. Paulo Branco, de la Brusela esperanto grupo faris fotojn.

2008-06-28 Dum la ĉi-jara IJK SEL prezentas sin per prelego kaj forumo. Legu alvokon.

2008-05-20 : La unua paĝon de nia TTT-ejo Jan tradukis en la ĉeĥan.

2008-04-05 : Ni publikas nian “Skoltan kaj Tenduman Terminarion” kiel Vikilibro. Helpu blibonigi ĝin.

... Al pli fruaj novaĵoj

tanzaniaj skoltoj

Enhavo

SEL koncize

Resumo kiel SEL ekis kaj evoluis.

Estinteco

B.P. kaj Esperanto

La fondiĝo de SEL

Eldonaĵoj enretaj

Gazeto

La Skolta Mondo” estas la oficiala bulteno de SEL. Ĝi ankaŭ aperas enrete. En la arkivo troveblas malnovaj eldonoj, kaj la registro helpas trovi difinitan artikolon.

Lernolibro

Ĵamborea Lingvo

Fakvortaro

Skolta kaj Tenduma Terminaro

Broŝuro pri internacia skoltado

Pli vastaj Horizontoj

Euro.Scout.Info

SEL hodiaŭ

La estraro

Adresaro por kontakti la estraranoj.

Naciaj reprezentantoj

Ili interligas SEL kun la landaj skoltasocioj.

Dissendolistoj

Uzu Esperanton por komuniki kun geskoltoj.

Statuto kaj reguloj

kaj kiel membriĝi.

free counters

Referencoj

PDF-dosieroj

   en    Esperanto and The Scout Movement

SEL nacilingve:

   ca    SEL parlar català
   cs    SEL mluví česky
   de    SEL spricht Deutsch
   en    SEL speaks English
   es    SEL habla español
   fr    SEL parle français
   it    SEL parla italiano
   pl    SEL mówi po polsku
   pt    SEL fala o portugeês

Paris 2007
“Skoltoj de la Mondo”

skoltismo

• skoltismo en Vikipedio
Monda Organizo de la Skolta Movado
Monda Skoltina Asocio

Esperanto

pri Esperanto ĉe Vikipedio
portalo Esperanto.net

lernu Esperanton ĉe
lernu!
Kurso de Esperanto

Esperanto-rekontiĝoj
• la plej granda por junuloj:
IJK de TEJO
• la plej grava:
UK de UEA
• kaj multaj aliaj.

vojaĝu
per Esperanto kaj Pasporta Servo