paĝaro de la Skolta Esperanto-Ligo Skolta Esperanto-Ligo
fondita en 1918
   de       eo       it       pl   
 

Ĉu mankas via lingvo? Taduku!

Centra Komitato

Se vi volas kontakti la Centra Komitato de SEL, uzu tiun adreson :

Skolta Esperanto-Ligo
av Des Muguets 39
1950 Kraainem
Belgio
sel(at)scoutnet.org

A.S.Venkatesh Reddy Mi nomiĝas Venkatesh Reddy (venki). Mia naskiĝdato estas 25-04-1960. Mi ekestis skolto kiam mi 14-jaraĝas. Mi komencis lerni Esperanton, kiam mi estis en lernejo kune kun mia skolta movado. Mi tuj volis disvastigi ĝin inter skolta movado, ĉar neniu sciis pri Esperanto. Mi daŭras disvastigi Esperanton inter skolta movado, kiel skoltestro en la programoj kaj en lernejoj, kie ili havas skoltgrupoj. Mi ĉeestis multaj naciaj Ĵamboreoj kaj internacia Ĵamboreoj, kaj mia ĉefa laboro estas disvastigi Esperanton. Mi disvastigis Esperanton en Bangladeŝo, Nepalo, Sri-Lanko kaj Barejno ĝis nun.

Mi ĉefe volas agadi en Azia landoj. Mi organizas Esperantokursojn por geskoltoj en mia lando en multaj ŝtatoj, eĉ multajn eksterlandajn Esperantistojn, instruistojn mi venigis por instrui geskoltojn ĉe mi. Mi aranĝas kurson per interreto por geskoltoj. SEL-ano, kaj ĉefe en la UK mi parolas pri SEL. Multaj artikoloj aperis en revuoj pri la disvastigado de Esperanto en skolta movado. Mia celo estas plifortigi SEL.

Guido Ricci Mi estas Guido Ricci el Italo. Mi naskiĝis en 1965 kaj eniris la skoltan movadon en 1978, kaj mi estis trupano, rovero, trupestro, klanestro kaj grupestro. Mi renkontis Esperanton en la skoltado, dank' al korespondpeto de Kinga kiun Nacia Reprezentanto de SEL publikigis en mialanda skolta revuo. Ekde 1992 mi loĝis ekster Italio. Pleje en Belgio, kie mi laboras ĉe la Eŭropa Parlamento. Mi estis aktiva en la landa skolta movado de Luksemburgio kaj de Belgio. Ekde du jaroj mia ĉefa skolta agado estas en SEL. Vojaĝante tra la mondo mi persone renkontis SEL-anojn en 7 landoj de 3 kontinentoj.

Kiel kandidata ano de la Centra Komitato, mi celas : enpostenigi kiel eble plej multajn efikajn Naciajn Reprezentantojn de SEL, disponigi al ili komunikrimedojn kaj okazon por kunlabori ĉefe enrete, okazigi personajn renkontiĝojn kaj daure kunlabori kun MOSM.

Fabien Tschudy Mi estas Fabien Tschudy el Francio. Mi ekskoltumis 8 jaraĝa kaj daŭrigis aktive skoltumi en loka grupo ĝis 2006. Mi estis 5 jarojn skoltestro. Mi organizis dum jarlanĉa regiona skoltestra semajnfino kvaronhorajn prezentadojn de Esperanto al grupoj de 15-20 homoj, trafinte entute ĉirkaŭ 100 homojn. Pasintjare okazis nacia Ĵamboreo dum kiu mi provis plurfoje sed sensukcese ekhavi Esperanto-budon por plurfoje ripetita 1 hora aktivaĵo kun geskoltoj inter 12 kaj 15 jaraĝaj. Pli sukcese, kun mia frato ni atingis havi budon dum la semajnfino “Geskoltoj de la mondo” kaj ĉeeston de Esperanto en la libro de la partoprenantoj kiel vortareton franca / Esperanto akompanita de klariga teksto pri Esperanto. Mi plurfoje enkondukis Esperanton dum tendumado per kantoj, en spurludoj, en imagfadeno de la tendumado. La geskoltoj bone reagis kaj ŝatis. Mi ellaboris la enhavon kaj aspekton de la flugfolio disdonita dum la jubilea tutmonda Ĵamboreo. Respondeculo pri trejnado de geskoltestroj al internacieco en la franca movado Guides et scouts de France proponis al mi enkonduki esperanton kiel studobjekton cele utiligi ĝin al geskoltoj por malkovrigi al ili aliajn lingvojn, kulturojn kaj veran skoltan internaciecon per korespondado ekzemple.

Mi pensas ke la SEL-homfortoj nuntempe ne estas sufiĉaj por konstanta kaj forta surterena agado. Apud disvolvado de oficialaj rilatoj kun skoltaj organizaĵoj, mi pensas ke ni agu multe rete kaj ke la unuaj celuloj estu retanaj skoltoj ĉar eblas atingi ilin facile sen tro da rimedoj, eĉ se necesas teknikuloj pri interreto kaj tradukrimedoj. Krome, per la reto eblas facile al ili tuj ekrilati kun aliaj geskoltoj de aliaj landoj, se ni bone organizas la aferon. Eble, se estas sufiĉe da perretaj lernantoj, ni povos organizi tendumadojn kun geskoltoj lernintaj esperanton ĉe interreto.

Kinga Nemere-Czachowska Mi estas Kinga Nemere-Czachowska el Pollando. Mi naskiĝis en 1967. Mi estis aktiva skoltino dum jaroj 1978-90, poste mi ne tro aktivis en la skolta movado. En 1991 mi komencis labori kiel ĵurnalistino en la plej granda pola gazeto “Gazeta Wyborcza” kaj ekde la jaro 2000 mi laboras en la Universitato Nikolao Koperniko en Toruń (Pollando), kie mi okupiĝas pri publikaj rilatoj kaj ankaŭ pri la universitata monata revuo. Kvankam mi jam ne aktivas en la skolta movado, fine de la jaro 2005 mi eniris la Centran Komitaton de SEL kiel la redaktorino de La Skolta Mondo.

Mi opinias, ke ne indas aperigi la revuon de skoltoj-esperantistoj el tuta mondo sen tekstoj kaj informoj senditaj de ili mem. Pro tio mi strebas trovi aŭtorojn el diversaj landoj kaj tio ne estas tasko facila. Ankaŭ nun mi atendas materialojn por la sekvonta numero.

Retisto

Respondecas pri la enhavo kaj la formado de tiu-ĉi TTT-ejo.

Volker Schlüter, 	Retisto	Mi estas Volker Schlüter kaj naskiĝis en la jaro 1971 en Germanio. Mi eklernis Esperanton en 1994, kaj vizitis kelkajn junularajn Esperantorekontiĝojn dum la venintaj jaroj. En 1996 mi skoltiĝis kaj poste malkovris la germana skoltmovado kun pli ol cent diversaj skoltaroj. En 2006 mi haltigis mian aktivan skoltadon. Nun mi estas iama-skolto kaj membro de ISGF, la monda geskoltaro por plenkreskuloj.

Ekde la fino de 2005 mi estas la retisto de SEL. Iom post iom mi plibonigas la paĝojn. Mi opinias, ke mi plej bone povas helpi SEL kiel retisto. Laŭ mi nia TTT-ejo estas la plej bona eblecon por kaj varbi kaj konatigi SEL. Tial necesas, ke ni daŭre plibonigos ĝin. Mi revas, ke ni estontece ne nur laboras por SEL aparta en niaj landoj, sed ankaŭ kune renkontiĝos, varbos, festos kaj tiemaniere montros, ke Esperanto funkcias inter geskoltoj.

La Centra Komitato estas subtenata de Naciaj Reprezentantoj el kelkaj landoj.

SEL kunlaboras kun



antaŭa paĝo venonta paĝo

valida HTML 4.01 Transitional
valida CSS!