paĝaro de la Skolta Esperanto-Ligo

Skolta Esperanto-Ligo

fondita en 1918
   de       eo       pl   
 

Ĉu mankas via lingvo? Taduku!

Dissendolistoj

En la interreto ekzistas tri dissendolistoj, kiu temas kaj pri Esperanto kaj pri skoltismo:

skolta-esperanto-ligo@yahoogroups.com estas dissendolisto por aktivuloj kiuj diskutas pri la funkciado kaj agado de SEL. Oni abonas ĝin per retmesaĝo al skolta-esperanto-ligo-subscribe@​yahoogroups.com kaj sekvante la instrukciojn kiujn oni ricevas post tio.

esperanto@scoutnet.org estas la babilejo en Esperanto de Global Scoutnet, reta organizo agnoskita de la Monda Organizo de la Skolta Movado (MOSM). Tie oni povas diskuti en esperanto pri ĉiuj skoltaj temoj kiuj ne rilatas kun la funkciado de la ligo. Oni abonas ĝin per mesaĝo al esperanto-subscribe@​scoutnet.org.

euroscoutinfo-eo@scoutnet.org estas dissendolisto por ricevi la oficialan monata bultenon de la Eŭropa Skolta Regiono de MOSM en Esperanto. Oni abonas ĝin per mesaĝo al euroscoutinfo-eo-subscribe@​scoutnet.org. En tiu listo, la abonintoj ne rajtas skribi sed nur ricevi.

ksel@yahoogroups.com estas Kolombia Skolta Esperanto Listo. Ĝi informas ĝiajn membrojn pri la agado de la kolombiaj skoltoj kaj esperantistoj, kiuj starigis en Bogoto novan skoltan grupon, kiu uzas Esperanton. Oni abonas ĝin per retmesaĝo al ksel-subscribe@​yahoogroups.com kaj sekvante la instrukciojn kiujn oni ricevas post tio.



antaŭa paĝo venonta paĝo

valida HTML 4.01 Transitional
valida CSS!