paĝaro de la Skolta Esperanto-Ligo Skolta Esperanto-Ligo
fondita en 1918
   de       eo       pl   
 

La Eldonaĵoj de SEL

La Skolta Esperanto-Ligo eldonis kelkajn broŝurojn. Per ili, ni volas konatigi al vi kaj la ideon de skoltismo, kaj la ideon de Esperanto. Krome ni volas vivi la internaciecon de nia skolta movado, kaj helpi aliajn geskoltojn trovi siajn vojojn tra la tutmonda skoltismo.

La Skolta Mondo

La Skolta Mondo

La Skolta Mondo estas nia gazeto. Ĝi kunigas geskoltojn el la tuta mondo. Ĝi rakontas pri la skolta vivo en la diversaj landoj. Krome la gazeto estas la oficiala bulteno de la ligo.

Ekde la jaro 2002 aperas La Skolta Mondo interrete.

Ĵamborea Lingvo

B.P. rakontis, ke vi povas lerni Esperonton per libreto malmultekosta. La lernolibro por geskoltoj nomiĝas Ĵamborea Lingvo. Ĝi estas speciale elpensita por la internacia skolta gefrataro.

Vi povas mendi la Ĵamborean Lingvon ĉe la libroservo de UEA.

Krome ni evoluas iom post iom interretan kopion de la Ĵamborea Lingvo.

Ĵamborea Lingvo
Skolta kaj tenduma terminaro

Skolta kaj tenduma terminaro

Tio-ĉi libreto publikigas la specialajn terminojn, oni emas uzi dum tendejoj kaj skoltaj renkontiĝoj. Ĉar intertempe ankaŭ la dua eldono ne plu haveblas, aperis la fakvortaro 2006 enrete.

Ruim Zicht

Pli vastaj Horizontoj

La ligo ankaŭ eldonis broŝuretojn por inviti la geskoltojn al korespondado kaj uzo de Esperanto kiel komunikilo por tio. La nomo de tiuj broŝuretoj estas Pli Vastaj Horizontoj en Internacia Skoltado.

Intertempe la broŝuroj estas publikigata en la interreto. Tie ĝi ankaŭ haveblas en la lingvoj kataluna, germana, angla, hispana, franca, itala, pola kaj portugala.

Erweiterte Horizonte
Euroscout-Info estas la monata bulteno de la Eŭropa Skolta Regiono de la MOSM. Ĝi aperas rete en la angla kaj franca lingvoj en la TTT-ejo de la Skolta Regiono. Plue, alialingvaj versioj estas forsendataj per retmesaĝoj de Scoutnet. SEL subtenas MOSM-n per la publikigo de la Esperanta versio de Euro.Scout.Info en la reto.

valida HTML 4.01 Transitional
valida CSS!