paĝaro de la Skolta Esperanto-Ligo

Skolta Esperanto-Ligo

fondita en 1918
   ca       de       en       eo       es       fr       it       pl       pt   
 

Pli Vastaj Horizontoj en Internacia Skoltado.

Verkita de J.K.Hammer.
Eldonita de la Skolta Esperanto-Ligo

Walls of Jerusalem National Park, Tasmanio, Australio

Enhavo

Antaŭparolo
Kiom granda estas nia mondo?
Ni planos
Kiel komenci?
La alia grupo
La urbo kaj la regiono
Ludoj kaj kantoj
La naturo
La lando kaj ĝia popolo
Artoj kaj teknikoj
La domoj
La manĝaĵoj
La ĉiutaga vivo
La problemoj
Labori por komuna celo
Skolta Universala Fondaĵo
Kontaktiĝi per radio kaj interreto
Filmoj, videoj kaj lumbildoj
Personaj kontaktoj
Vojaĝi al eksterlando
Bona ideo: ŝpari monon
Financa problemo
Internaciaj skoltaj revuoj
Internaciaj skoltaj kluboj
Lertecinsignoj
La lingva problemo
Skolta Esperanto-Ligo
Finaj vortoj


Antaŭparolo

Eŭropa skoltestro diris antaŭ ne tre longe: ”La lernejoj kaj aliaj grupoj, nune instruas la samajn instruitaĵojn por la junularo, kiujn antaŭ ĝi nure povus ricevi de la skolta movado. La nuna problemo, estas nur nia, kaj ĝi estas la trejnigo kaj utilibleco de frata, monda kaj aktiva komprenemo“. Plejparte li pravis, ĉar same kiel la mondo kaj la socio evoluiĝis, ankaŭ tiel devas okazi kun skoltismo.

Kiam Lordo Baden-Powell fondis skoltismon, li estis la unua kiu instruis ”ekster la lernejo“. La granda graveco de tio ĉi oni nur komprenis poste. La bazaj principoj de skoltismo estas senŝanĝaj kaj universalaj. Ni ĉiam estos fidelaj al ili.

Tamen, por sukcesi akiri nian celon, Skoltismo devas esti moderna kaj taŭga. Ĝi devas respondi al la necesoj kaj esperoj de la nuna socio kaj junularo. En la tuta mondo, skoltismo preparas kaj perfektigas siajn programojn el la plej malsamaj formoj, laŭ la socioj. Tio ĉi okazas pro la neceso de adaptiĝo de la universalaj principoj al la realo en kiu la junularo vivas.

En ĉi tiu dueco, firmeco kaj solideco je idealoj, kaj fleksebleco en ilia praktika aplikado, havas skoltismo sian forton, dinamikon kaj grandegan valoron.

Tiu ĉi ”komputila erao“ kreis pli internacian junularon. Ili scias pli pri la mondo. Ili havas interesojn ĝeneralajn. Ili havas fortan deziron renkontiĝi, kaj koni siajn egaluloj. Skoltismo havas bonegan etoson, per kiu geskoltoj el la tuta mondo povas kunveni. Skoltismo permesas interŝanĝi spertojn kaj ideojn, konstrui amikecon kaj komprenemon.

Tamen, nova fluo de ideoj estas necesa por enkonduki la mondan gefrataron en la ĉiutagan vivon de la membraro. En la jaro 1957 naskiĝis ”Jamboree on the air“ (JOTA) [Aer-Ĵamboreo] por unuigi geskoltojn de la mondo, per radioamator-aparatoj.

Same, kiam dum 1975 oni komprenis, ke preskaŭ 99% el niaj membroj ne povas partopreni en ”Mondaj Ĵamboreoj“, oni kreis la ”Ĝemelajn Ĵamboreojn“ kaj la ”Join in Jamboree“. Tiel pli ol 2 milionoj de geskoltoj povis partopreni en la frateca spirito de la "Ĵamboreo" per samtempaj aŭ kunaj aktivecoj al tiu evento.

Por la plejmulto kiu ankoraŭ ne havas la ŝancon interŝanĝi salutojn kun siaj eksterlandaj geamikoj, korespondado kaj poŝtaj interŝanĝoj estas tre praktikaj kaj sukcesplenaj. Multaj aĵoj estas interŝanĝeblaj, kiuj povas vigligi la geskoltan frataron malgraŭ la distancoj.

Same, ĉi tiuj kontaktoj povas revalorigi kontribuon en la vivo de geskoltoj. En la Kunfratiĝa Programo, kunlabore de komunaj projektoj, donos al la geskoltoj senson de vera frateco. La grupoj povas kunlabori inter si, la regionoj kun regionoj, nacioj kun nacioj, ktp.

Multaj el niaj amikoj estas alvokitaj por konstrui sian landon. Helpitaj far siaj geamikoj ili konstruas pontojn, lernejojn, ŝoseojn; modernigas centrojn de agrokulturo, kreas kooperativojn de profesionuloj kaj haltigas la dezerton proksiman. Ĉi tiuj ekzemploj, nur estas kelkaj el la kazoj pri kiuj inter membroj de la movado povas fari per kunlaboro.

Tiel, kiel ilo por krei ĉi tiun kunlaboradon, ni donas la bonvenon al la iniciatemo de Skolta Esperanto-Ligo pro la eldono de ”Pli vastaj horizontoj en interncia skoltismo“, preparita de skoltestroj de nia movado kun multaj internaciaj spertoj. La broŝuro enhavas multajn teknikajn informojn, kiuj donos al vi internaciajn konsilojn kaj spertojn.

Ni dezirus ke ĉiu estro, skoltino kaj skolto, akceptus la taskon zorgi ĉiun skolton kaj skoltinon, almenaŭ unu foje jare minimume, havus la ŝancon senti sin kiel membro de familio tutmonda. Ni asekuras al vi ke vi trovos tre bonajn ideojn kaj konsilojn en ĉi broŝuro. Skoltismo igas kreski la amon je la servo de la socio kaj de la socia disvolvo. Kiom pli da membroj interkomunikiĝos, despli ili scios pri la aktivecoj kaj problemoj de ili mem, kaj multe pli bone ili povos krei socion, de kiu ni atendas ke iutage igos feliĉa al la tuta homaro.

Sr. Lazlo Nagy
Sinjoro Lazlo Nagy,
kiam Ĝenerala Sekretario de la Monda Organizo de la Skolta Movado (MOSM)


Kiom granda estas nia mondo

En pli ol 180 landoj estas skoltoj kaj skoltinoj, kaj jaro post jaro la nombro kreskas.

Kio povas esti pli interesa esti membro de ĉi tiu vastega monda organizaĵo?

Tendumadoj, marŝi en la naturo, la vivo ĉe la kamparo, estas gravaj spertoj de skoltismo. Geskoltoj ĉiam estas en la vojo serĉante novajn horizontojn, kaj novajn aventurojn.

Se nia skoltismo ni nure praktikas en nia propra grupo, en nia propra regiono, kie la personoj, la kamparo, la naturo kaj la moroj estas por ni tre konataj, tiam io mankas al nia vivo kiel skoltoj.

Nia teritorio estas la mondo. Malfermu vi la fenestrojn! Nur kiam ni kunlaboru kun skoltoj kaj skoltinoj de aliaj landoj kaj regionoj, ni estas vere membroj de tiu ĉi monda skolta familio!

Tio donas al ni ĝojon kaj riĉiĝas nia vivo.

Tio ĝis povas kontribui al pliboniĝo de la komprenado inter la personoj.

Tial, ni esploros kune la terenon de la internacia amikeco.


Ni planos

Nenion bonan oni povas fari, kiam mankas bonaj planoj.

Ankaŭ validas tion, kion oni indikis, kiam ni deziras pligrandigi niajn horizontojn.

Kion ni faros? En kiuj landoj ni serĉos niajn geamikojn? Kiel ni trovos ilin?

Kiam ni pli bone pensos kion ni diris, multe pli da sukceso ni havos por igi verajn niajn dezirojn.

La celo de tiu ĉi paĝoj, estas doni al vi gravajn kaj utilajn konsilojn kaj sugestojn, do helpi vin.

Klopodu ĉiam ke ĉiu membro de la grupo, sekcio, branĉo aŭ patrolo povos partopreni en la programo.

Ĉar se vi preparas programon tre vasta kaj multekosta, nur la plej riĉaj povos partopreni en ĝi.

Pro la lingvaj problemoj, vi povas limigi la kontaktojn kun la eksterlandaj geskoltoj, ĉar nur tiuj kiuj ricevis taŭgan edukadon povos fari ĝin. Se tio ĉi okazos, vi fiaskos eĉ la amikan etoson de via propra grupo aŭ patrolo, kaj la kontaktoj nur malfaciligos vian taskon.

Feliĉe, tamen, la problemoj estas evitindaj kaj eblas ilin solvi!


Kiel komenci?

� J.K. Hammer - SEL Kiam ni havos ideon pri kio ni deziras, ni elektos landon en kiu ni serĉos la kontakton.

Fora lando, kies kutimoj estas tro malsamaj al nia lando, estos pli interesa kaj pro tio ni profitos multon pli el la nova amikeco. Proksima lando, kun kutimoj, eble, havas kutimojn tre similaj al la niaj. Sed ankaŭ eblas viziti sin reciproke en tiu ĉi kazo, kaj tio ja valoras la penon.

Kiam ni jam faris nian elekton, ni skribos al la Nacia Komisiito pri Eksteraj Rilatoj de nia nacia skolta aŭ skoltina asocio; aŭ se eblas, ni anoncos nian peton en internacia skolt(in)a revuo, kiun ni konas.

Kaj post tio, pacienco nur estos utila!

Konsilon, kiu povas helpi vin: Viajn dezirojn oni nur plenumos se ekzistas alia grupo aŭ patrolo, kiu akceptos vian korespondpeton. Tial, kiom pli da postuloj vi metas en la korespondpeto, tiom pli malfacila estos via ebleco sukcesi. Ekzemple: ”Ni deziras kontaktiĝi kun mar-skoltoj en Norvegio“ tio ne estas tiom facila se ni diras ekzemple ”Ni deziras kontaktiĝi kun mar-skoltoj en Skandinavio“. En kelkaj landoj oni uzas komputiloj por ebligi la kontaktojn.

Se vi skribas al via nacia asocio, faru ĝin ĉiam tre klaraj literoj kaj pli bone tajpe.



La alia grupo

� J.K. Hammer - SEL Por havi kontakton kun alia grupo, ekzistas multaj eblecoj. Ĉiu membro povas skribi mallongan leteron pri si mem kaj aldoni al ĝi malgrandan foton.

La ricevitaj leteroj povas ornami la murojn de nia skoltejo.

Kiam la leteroj estu el malsamaj formatoj, bindi ilin kaj prepari libron, kiu estos nia konstanta montrado de nia amikeco.

Tre interesa estos serio da lumbildoj kune kun sonbendo, sur kiu ĉiu el vi prezentos sin.

Tamen post aŭskulti ĝin unu aŭ du fojoj, ĝi iĝos enuiga kaj facile forgesebla. Tiel, do libro estos ĉiam pli interesa por vi!

La serio enhavos kompreneble fotografaĵojn kaj bildkartojn pri via grupo, urbo kaj regiono.

Se la korespondado estas farita de ĉiu skolt(in)o, tio ĉi pligrandigos la personajn kontaktojn. Tamen, ĉe la komenco estas prefereble ke la korespondado estu kolektiva, por eviti ke unu skolt(in)o ricevu pli da leteroj ol la aliaj.

Krom, kolektiva korespondado estas pli malmultekosta; tamen, la disdono de la leteroj ricevitaj povas facile igi eron de la venonta kunveno, kaj do ĝi estos multe pli interesa.

Kompreneble ĉiu povas legi laŭte tiun interesan parton el sia propra letero!

Kiam amikeco estos sukcesa kaj daŭra, ni povos uzi komunan insignon en nia uniformo kiel simbolo de nia amikeco.


La urbo kaj la regiono

� J.K. Hammer - SEL

Interŝanĝi fotografaĵoj kaj desegnojn de via regiono; aldoni mapojn en kiuj vi signos kie troviĝas via grupo, via lernejo kaj eĉ la domoj el la membroj de via grupo aŭ patrolo.

Eble anoncoj, afiŝoj, turismaj broŝuroj, ktp... povos helpi vin. Tamen mapon desegnita de vi mem, ĉiam havos pli da valoro kiel la plej bela presita pejzaĝo. Skribu pri via urbo, la naturo, la industrioj, la domoj kaj konstruaĵoj, la monumentoj, ktp.

Rakontu pri la historio de via regiono.

Ĉi tiuj aferoj okupigos vin dum longa tempo. Iom-post-iom vi kolektos ĉiujn detalojn kaj faktojn, per kiuj vi povos fari ekspozicion aŭ krei muzeon. Unu el vi povas igi la estron de tiu ĉi muzeon, kiu devos zorgi pri ĝi kaj konservi ĝin.

Kun la ricevita materialo, eblas fari ekmontron interesan, kaj eĉ vi povas krei konkurson: Kiu konas pli bone la alian landon, venkos!


Ludoj kaj kantoj

� J.K. Hammer - SELLa kantoj estas taŭgaj por interŝanĝo.

Kompreneble oni povas tutsimple sendi la muzikon kaj la tekston en papero, ankaŭ eblas uzi sonbendojn, kiuj estas tre utilaj. Precipe junaj skolt(in)oj sentas sin tre fieraj kiam ili povas kanti en fremda lingvo. Sed la persono ne estas papagago, kiu nur ripetas sonojn ne komprenante ilin, tiel do, aldonu tradukon por ke ili scias kion oni kantas.

Pri la ludoj, oni sendas la regulojn, la desegnojn, kaj oni klasifikas la materialojn kiujn oni uzas.

Kiam mankos al ni vortojn, desegnaĵojn, fotojn, filmojn aŭ vidbendojn povos klarigi multajn detalojn.

Ankaŭ popolaj dancoj, se tiaj ekzistas en via regiono, povos doni al vi multajn eblecojn por interŝanĝo aŭ studado.

Dum arta festivalo, tiuj povas esti interesa parto de via programo. Sendube, vidbendoj, filmoj kaj sonbendoj estas tre utilaj. Se vi uzas vidbendojn aŭ filmojn, unue oni devos decidi pri la sistemo uzota cele al la sama sistemo;tio ĉi devigas al tio, ke ne ĉiuj landoj havas la samajn sistemojn kaj filmoj havas multajn diferencojn.


La naturo

� J.K. Hammer - SEL Ni ankaŭ povas sendi fotografaĵojn kaj desegnaĵojn pri la plantoj kaj arboj de nia regiono. Al la amikoj de la naturo plaĉas kolekti sekaj folioj kaj floroj, sed kompreneble kiam tio ne malplibonigas la naturon.

Kiam la klimato ne estas tro malsama , oni povas interŝanĝi semojn, planti ilin kaj testi ilian kreskado. Tio ĉi estas tre malfacila se en via regiono ekzistas malsamaj klimatoj, pro tio ke en malvarmaj landoj nur eblas kreskigi plantojn el varmaj regionoj ene de via hejmo. Ankaŭ en montaraj regionoj de varmaj landoj eblas planti plantojn el malvarmaj regionoj.

Tamen, povas okazi ke la doganoj aŭ landaj aŭtoritatoj malpermesas al vi la eniron de fremdaj semoj al via lando pro tio ke la semoj povas kunporti malsanojn.

Pri bestoj, eblas interŝanĝi desegnaĵojn, fotografaĵojn, lumbildojn, filmojn aŭ vidbendojn.

Rilate al birdoj, tio ĉi estas tre interesa, kaj eblas interŝanĝi sonbendojn kun la birdkantoj.

Se vi bone pretigas ĉion, vi povos sekvi interŝanĝante aĵojn dum longa tempo.

Neniam oni devas sendi insektojn vivajn, iliajn ovojn kaj larvojn.

Se vi vivas proksime de la maro, kompreneble interŝanĝi konkojn; kaj se vi loĝas en montaro, ŝtonojn. Sed en kelkaj landoj oni malpermesas tiajn sendaĵojn. Kaj krom tio ĉi estos tro multekosta.

Kiuj ŝatas naturon, povas plenigi la programon per kunvizito al la zoologia aŭ botanika ĝardeno.


La lando kaj ĝia popolo

Ĉu vi loĝas en reĝlando aŭ en respubliko? Kiu estas la ŝtatestro? Kiel funkcias la parlamenton? Kiel estas via flago kaj kion signifas ĝiaj koloroj? Kiuj naciaj festotagoj ekzistas? Kiel estas la nacia himno? Vi povas paroli pri multegon da aferoj perkoresponde.

Desegnu mapon de via lando kaj tiu de via amiko, je la sama skalo, kaj komparu la grandecon. Vi ja surprizigos vin.

Skribu kiom da enloĝantoj loĝas en ĉiu kvadrata kilometro, komparu la grandon de la urboj. Kiuj estas la ĉefaj industrioj kaj kiaj diferencoj troveblas inter la vivniveloj de ambaŭ landoj? Studu la historion de la alia lando, se tio ĉi plaĉas al vi. Ĉu ekzistas diplomatiaj rilatoj inter viaj landoj? Kaj kiam ekestas problemoj inter ili, klopodu kompreni ke ĝenerale en iu konflikto ambaŭ flankoj pravas iomete.

Via naskiĝonta amikeco, bazita sur reciprokaj kontaktoj, certe estos pli valora ol malnovaj disputoj de via praavoj.

Tial ne rigardu troe la pasintecon, sed ĝi certe helpas por konstrui pli bonan estontecon surbaze de via amikeco. Tio ĉi estas eble iomete malfacila, sed atingebla; kaj ĝi estos la plej valora frukto de via korespondado.


Artoj kaj teknikaj

En multaj regionoj ekzistas specialaj artaĵoj kaj teknikoj. Klopodu priskribi ilin, faru etajn montraĵojn. Klarigu kiel oni faras ilin, en kio oni devas esti pli atenta kaj avertu kial oni povas fiaski ĝi. Se ne eblas klarigi tion, uzu fotografaĵojn.

Rilate al la materialo, faru klarajn priskribojn kaj elmontraĵojn. Se necese, klopodu serĉi materialon uzebla same kiel la originalan. Se vi ekuzas vian kreivon, vi venkos ĉiajn malfacilaĵojn kaj finfine venkos.

Kiam vi organizu kampanjon por akiri monon, kiun vi bezonas por viziti vian eksterlandan amikon, vi povas uzi objektojn, kiujn vi ricevis el eksterlado.

Dum internaciaj tendumadoj, en certaj okazintaĵoj, oni eblas vidi elmontrojn pri lertecoj kun flagoj, kiuj estas ĵetitaj aŭ dancoj kun lazoj.

En kelkaj landoj, oni estas tre lertaj por ĵetado de bumerangoj kaj la hakilo.

Ĉio ĉi estas ĉiam tre bela kaj tiuj kiuj scipovas ĝin estas ofte malmultaj!


La domoj

Kia diferenco pli granda estas inter la domoj el malsamaj landoj! Komparu la skandinavajn domojn kun malgrandaj fenestroj kontraŭ malvarmo, kun la domoj de tropikaj landoj.

Ĉi lastaj havas galeriojn por protekti sin de sunbruligado.

Interŝanĝado de fotografaĵoj, kaj se estas eble de revuoj kaj bultenoj.

Skolto kaj skoltino tre praktikaj povas elpensi malmunteblan modelon, kiu povas poste esti muntota kaj malmuntota por sendi poŝte eksterlanden.


La manĝaĵoj

Por multaj personoj, gustumi manĝaĵojn el aliaj landoj, estas vera plezuro. Tre agrablajn horojn oni povas havi pretigante manĝaĵojn.

Detaligi ĝian pretigadon estas tre simpla, sed priatenti tiujn aĵojn kiuj por vi estas tute normalaj, eble estos tute nekonataj en aliaj landoj.

Tiel do, indiku klare kiel oni uzas ĝin kaj kiel fari ĝin.

Eble eĉ vi devos raporti kiel manĝi ĝin! Por eksperimenti kaj kun iom da fantazio, ni povos serĉi almiksaĵojn, kiuj povas anstataŭigi tiujn kiuj ne eblas trovi ĉe ni.

Kiam ni estos multe pli eksperimentitaj, ni povos organizi noktomanĝon kun alilanda etoso. Kaj niaj fremdaj amikoj faros same, kaj kial ne, sendi sonbendon kun saluto. Kompreneble ĝi ne devas esti tro longa.

Se tiu ĉi noktomanĝo estus organizota samtempe en multaj landoj, ĝi permesos krei amikecan senton, eĉ kiam ni ne povos viziti nin reciproke.

Ne forgesu foti ĝin por viaj amikoj!


La ĉiutaga vivo

� J.K. Hammer - SEL Kion ni povos interŝanĝi? Pri kio ni povas skribi? Kelkfoje oni klopodas trovi eksterordinaran temon.

Sed simplaj aferoj povas esti tre interesaj. Por skolto aŭ skoltino, kiu loĝas en kontinento, simplan konkon el marbordo estas trezoro.

La decembraj festoj oni festas en duono de la mondo dum vintro, kaj la alia duono dum somero.

Tiel ne forgesu pri simplaj kaj ordinaraj aferoj: revuoj, la skolta revuo de via lando aŭ grupo, junulara rakonto; la libroj, kiujn vi legas en via lernejo, skatoloj de alumetoj, de cigaredoj, malgrandaj moneroj aŭ biletoj; fotografaĵoj kaj klarigoj pri via domo, via lernejo, via strato, ĉio pri la ĉiutaga vivo.

Kiaj grandaj diferencoj estas en la viv-formo de la personoj!

Dum unu vivas en urbo kun miloj da enloĝantoj en ĉiu kvadrata kilometro , alia vivas en la kamparo ĉirkaŭata de malmultaj homoj.

La lecionoj pri geografio en la lernejo ankaŭ povas multe helpi al ni.

Sendube, la korespondado pri via ĉiutaga vivo, estos la plej bona leciono pri geografio.

Ĉar kiam ni ekkonas tiun ĉi flankon de lando, niaj kontaktoj ne plu estus kiel de simpla turisto. Turisto estas tiu, kiu konas nur la monumentojn, sed estas fremda al la personoj.


La problemoj

� J.K. Hammer - SEL Ne estas personoj nek landoj sen problemoj.

Kiuj estas la problemoj de viaj geamikoj kaj viaj? Kiel povus vi helpi ilin aú ili helpi vin? Ĉu ekzistas komunaj problemoj? Interŝanĝu viajn ideojn kaj spertojn pri la eblaj solvoj.

Komprenu ke multaj problemoj estas internaciaj. Ekz-e: la mediprotektado, la inteligenta uzo de naturaj rimedoj, estas problemoj, kiuj ekzistas ĉiulande.

Tre interesa estas kunlaboradoj inter geskoltoj de riĉaj landoj kaj tiuj el malriĉaj landoj.

Oni povas esti riĉa pri aĵoj, sed malriĉa en kulturo kaj inverse. En riĉaj landoj oni havas monon, sed ĝenerale oni perdas la kapablon serĉi simplaj solvojn. En la malriĉaj landoj, kie mono kaj rimedoj mankas, ĝenerale oni havas sufiĉe bonajn ideojn.

Multaj personoj opinias ke riĉeco signifas feliĉon, kaj ili tre malfrue komprenas ke pro deziri riĉecon ili perdis feliĉon.

Tial unuj kaj aliaj povas gajni multegon per de tiu kontakto.

La Monda Organizaĵo de Skoltinoj kaj Skoltaj Knabinoj (WAGGGS) havas programojn pri "reciproka helpo". Oni elektas anonimajn projektojn el listo, kiun havas la Monda Oficejo. Post tiu elekto, la Monda Oficejo konatigas la du partojn, kaj tio ĉi permesas tre pozitivan internacian kontakton.

Petu informojn pri tiu ĉi programo, kaj aliaj kiuj povas ekzisti!


Labori pro komuna celo

� J.K. Hammer - SEL

Kiam ni laboras kune por venki problemon, ni sentos multe pli forte nian amikecon.

Sendube en la mondo estas problemoj, kiujn ni povas serĉi solvojn per kunlaboro. Bona ekzemplo de internacia amikeco estas kiam skoltoj kaj skoltinoj el du landoj, kunlaboras por helpi tiujn el iu tria lando.

Elektu por via laboro problemon ne tro grandan kaj konkretan, kiun eblas solvi en ne tro longa tempo; ĉar kiam la projekto estas tro ambicia kaj longa je tempo, ĝi ne havos longdaŭran intereson en ĉiu vi.

Memoru bone, ke adekvata helpo ne ĉiam iĝas necesa per si mem. Malsatulo valoros pli la instruon kiel uzi la fiŝkaptilon ol donacon de fiŝo; ĉar kiam li jam formanĝis ĝin, denove li havos malsaton.

Tre interesa internacia kampanjo esta la ”Fondaĵo de Pensiga Tago“, kiun faras la skoltinoj tutmonde. La mono de tiu fondaĵo estas uzata en edukaj laboroj kunlabore kun UNESCO.

La Pensiga Tago estas la 22an de februaro ĉiujare; ĝi estas la naskiĝtago de Lordo Baden-Powell, fondinto de Skoltismo, kaj ankaŭ de lia edzino Olave Baden-Powell, iama Monda Ĉefskoltino.


Skolta Universala Fondaĵo (Scout-U-Fund)

� J.K. Hammer - SELLa Scout-U-Fund estas la videbla signo de la skolta frataro. En pli ol 30 landoj skoltismo povas nur subteni sin danke al eksterlanda helpo, kiun tiu ĉi fondaĵo donas. Ekzemploj de tiu ĉi helpo estas eldono de libroj, organizado de tendumadoj, trejnigo de novaj skoltestroj, helpo al skoltasocioj dum katastrofoj, ktp.

Miloj da gejunuloj, kiuj havas malpli ŝancojn por praktiki skoltismon, nun povas tion fari danke al via helpo, ekzemple: georfoj, blinduloj kaj handikapituloj, ktp.

Detaligita listo eblas akiri rekte de la Monda Skoltoficejo en Ĝenevo, Svislando.

Kelkaj havas eĉ specialan tagon por partopreni aktivecoj kiam en tiaj landoj ekzistas ia nacia helpo-fondaĵo. internacie tiu dato estas la 22a de februaro.

Scout-U-Fund estas tre simila al Pensiga Fondaĵo, kiun havas la skoltina organizaĵo. La kontribuaĵojn oni sendas al via nacia skoltasocio, kaj tiu sendos al la Monda Skolta Organizo.

La "Poŝtmarka Banko", kolektas uzitajn poŝtmarkojn samcele. Tiu laboro estas farata de kelkaj skoltoj. Por eltiri la poŝtmarkojn el kovertoj, metu ilin en sufiĉe da varmeta akvo kun salo, kaj lasu ilin tie ĝis kiam ili estos tute liberaj de la koverta papero. Neniam tiru ilin! Poste metu ilin sur ĵurnalan paperon por sekigi ilin , kaj kunpremu ilin per alia folio kiam ili estu kvazaŭ sekaj. Poste sendu ilin al via Nacia Skoltoficejo aŭ rekte al la Monda Skoltoficejo per la plej malalta poŝta tarifo (Via nacia skoltaoficejo jam scias la adreson).

Ankaŭ la Skoltinaj Asocioj dankos vian kontribuon.


Kontaktoj per radio kaj interreto

� SELTre granda ideo naskiĝis okaze de la Monda Ĵamboreo de 1957, en Britio. Pensante ke multaj skoltoj ne povos partopreni ĝin, radioamatoro pensis pri Ĵamboreo per radio, kiu nomigis "Jamboree-on-the-air" (JOTA), t.e. Ĵamboreo-sur-la-aero, por unuigi ilin, dank' al helpo de radioamatoroj.

Nune dum la semajnfino kiun ĝi okazas, partoprenas ĉ. 250.000 geskoltoj.

JOTA kaj JOTI okazas ĉiujare dum la tria semajnfino de oktobro, laŭ la Universala Kunordigita Tempo (UTC). En ĝi partoprenas radioamatoraj stacioj de la Monda Skoltoficejo en Ĝenevo (HB 9 S) kaj tiuj de la Regionaj Oficejoj, ekz-e tiu el la Interamerika Oficejo en Kostariko (TI 2 CIE), aŭ ĝia alterna oficejo en Santiago de Ĉilio (CE 3 BSC).

Tamen, malfacilaĵo estas la neceso de speciala rajtigilo por funkciigi tiajn staciojn. Krom en multaj landoj oni nur rajtigas la interŝanĝon de teknikaj detaloj kaj frekvencoj, signalraportoj, antenoj, ktp., kio estas multe pli interesa por radioamatoroj ol por ni skoltoj.

Feliĉe vi povas opinii malsame, kaj se vi sukcesas kontakti radioamatoron proksime de via hejmo aŭ skoltejo, ne dubu partopreni. Radioamatoroj estas ĝenerale personoj tre afablaj kaj fieraj pri siaj ekipaĵoj, kaj tre gasteme akceptos vin hejme kaj helpos vin en viaj radiaj kontaktoj. Kelkaj estas tre fanatikaj, ke akceptos vin dum la tuta semajnfino kaj eĉ permesos al vi dormi ĉe li, ĉar interesaj kaj longdistancaj kontaktoj okazas ofte dum la noktoj.

Se vi scipovas la morsan kodon aŭ uzi komputilon, eblas ankaŭ kontakti tiel dum JOTA kaj JOTI (Ĵamboreo en Interreto).

Tiel vi povos komenci novajn amikecojn nacie aŭ internacie; komenci eble hobion, kiu - kial ne - povos esti via profesio en la elektronika kampo.


Filmoj, vidbendoj kaj lumbildoj

� J.K. Hammer - SEL

La modernaj teknikoj helpos nin kiam tio estos ebla, kaj ni jam menciis la sonbendigilojn; kaj filmojn, vidbendajn kameraojn ankaŭ helpos al ni kiam la ekonomiaj rimedoj ekzistas.

La ambasadejoj ofte havas prunteblajn filmojn , sed ili bezonas taŭgan projektilon kaj kapablaj personoj por uzi ĝin. Tiaj projektiloj estas tre multekostaj sed eblas lui aŭ pruntepeti en lernejoj aŭ kulturaj centroj.

Oni devas esti zorgema kun tiaj projektiloj; sed feliĉe eblas ankaŭ peti tiajn filmojn en vidbendoj, kio faciligas la operacion kaj elmontron, kaj eĉ vi mem povas tion fari.

Lumbildoj estas ankaŭ tre interesa maniero por montri kion vi faras, sed se vi havas tro da ili, vi devos elekti tiujn kiuj ŝajnas pli allogaj ne nur por vi, sed por ĉiuj ĉeestantoj. Se vi povas pretigi gvidilon, kie vi raportas kio okazas en ili, kaj se krom vi aldonas muzikon, ni garantias al vi sukceson en tiu ĉi provo.

Ĉi tio ankaŭ eblas sendi al eksterlandaj geamikoj!


La persona kontakto

� J.K. Hammer - SEL Havante perkorespondan kontakton, eble kreskos en vi la deziron de pli persona kontakto. Tiam unu patrolo vizitos la alian okaze de tendaro. Krom la tendaro, ĉiu skolt(in)o havos ŝancon gastigi dum kelkaj tagoj ĉe la familio de iuj membroj el la vizitata patrolo.

Kiam la distancoj inter la patroloj estu tro grandaj, eble vi povos renkontiĝi kun ili duone de la marŝado; en iu internacia renkontiĝo aŭ ĵamboreo, sed tamen, pro la programo de tiu renkontiĝo, restos por vi malmulte da tempo por kunvenigi kun viaj geamikoj, sed ankaŭ estas tio ebla.

Vi povas organizi ekskursojn aŭ vojaĝojn. Ne uzu nur la turistajn broŝurojn, sed ankaŭ vian kreivon.

Iam ni havis la ŝancon viziti iun muzeon kun monda famo, kun eksterlanda skolto. La vojo kiun iras al la muzeo, trapasas regionon plenplena da arbaro; kaj nia gasto loĝis proksime de dezerto, kaj pro tio ni haltis je la mezo de nia vojo al muzeo por admiri la kamparon kaj ni neniam alvenis al la muzeon.

Atentu pri la kostoj de viaj vojaĝoj, kaj kunigu sufiĉe da mono vi mem; povas okazi ke viaj invititoj dezirus rekompenci vin pro viaj zorgoj. Kaj tiel ili dankos al vi pro ĉio de vi ricevita; tiu ĉi ekvilibro estas tre grava por ke kelkaj personoj estu feliĉaj.

Ne metu al viaj invititoj en malfacilaĵojn. Informu vin unue pri iliaj moroj, ĉefe religiaj, kaj klopodu plenumi iliajn dezirojn.

Kiam vi estu la invitito, klopodu sekvi la morojn de via gasto, sed samtempe kaj kuraĝe ne akceptu tion kio estas vere malplaĉa al vi.


Vojaĝi eksterlanden

Pri la konsiloj, kiuj donos al vi la turistaj agentejoj, ni ne parolos ĉi tie, krom la konsiloj valoros nur por vi kaj ne por la patrolo kiu deziras vojaĝi.

Ekzistas pasporto aŭ speciala rajtigilo por geskoltoj, kiu nomiĝas "Rekomenda Letero" kaj vi devas kunporti ĉiam kun vi. Vi povos akiri ĝin de via Internacia Komisiito. Ankaŭ eblas akiri la skoltan pasporton kontraŭ malgranda pago.

Ne atendu ke kelkaj personoj gastigu vin kiam ili ne invitis vin antaŭe.

La Skolta Movado havas kabanon en la Alpoj, en Kandersteg, Svislando;
kaj ankaŭ la Domo Baden-Powell en Londono, Anglio.

Krom, kompreneble, la Skoltina Movado havas kvar internaciajn centrojn:

1. Olave House en Londono, kiu ricevas gastojn dum la tuta jaro;

2. Notre Chalet, en Adelboden, Svislando.

3. Nuestra Cabaña, en Cuernavaca, Meksiko.

4. Sangam, en Poona, Bharato. La tri lastaj estas rezervataj dum la tuta aŭ parto de la jaro por kursoj aŭ por ricevi specialajn grupojn.

Tre interesa ebleco estas la ”Pasporta Servo“ por la geskoltoj, kiuj scipovas la Internacian Lingvon Esperanton. Multaj personoj el malsamaj landoj ofertas gastemon. Ofte la sola rekompeco estas la ebleco de reciproka gastemo aŭ nur paroli la lingvon Esperanton. La ebleco de junularaj gastejoj tra la mondo estas tre konata afero, kaj pro tio ni pensas ke paroli pri ili estos senutila ripetado. Demandu pri ili kaj la kondiĉoj en la junularaj organizaĵoj de via lando.


Bona plano: ŝparu monon!

J.K. Hammer - SEL La fervoj-kompanioj en multaj landoj donas specialan rabaton por gejunuloj, studentoj, geskoltoj aŭ eksterlandanoj, kiuj vizitas la landon. Ĝenerale ili nur postulas ke vi aĉetu la abonbileton antaŭ via forvojaĝo, en via propra lando.

En kelkaj landoj vi povas aĉeti abonbileton per kiu vi povas senkoste vojaĝi eksterlanden.

En Eŭropo ekzemple, ekzistas "Inter-rail-card"; ĝi servas por eŭropaj landoj kaj Maroko, krome ĝi donas senliman uzon en fervojoj kaj rabaton en malsamaj transportiloj.

En ĉiu lando ekzistas junulara rajtigilo por uzo ene de tiu lando. Verdire, la situacio estas iomete kaosa, sed serĉu informojn antaŭ ol forlasi vian landon kaj certe vi ŝparos monon.

Alia ŝanco estas ekhavi rabatitajn prezojn estas tiuj por studentoj kaj lernejanoj; ili kunportas la rajtigilojn SIC aŭ internacia studenta identigila karto, per de kiu ili ricevas rabatojn kiam dum vizitoj al teatroj kaj muzeoj, aŭ kiam ili manĝas en studentaj hejmoj kaj restoracioj, kaj eĉ kelkfojoj ili povas vojaĝi aviadile malmultekoste.

Tiel, do, jen konsilo por vi: Antaŭ ol forvojaĝi, informiĝu vin pri la diversaj ŝancoj!


La financa problemo

� J.K. Hammer - SEL Kiam vi preparos vojaĝon, vi trovos financajn problemojn. Nur kiam la membroj de la patrolo apartenas al riĉaj familioj, la afero estos facila. Sed, tiam ni demandos vin, kial skolt(in)o ne tro riĉa aŭ eĉ malriĉa ne apartenas al via patrolo? Aŭ tiaj skolt(in)oj ne ekzistas en via urbo aŭ regiono? Aŭ male, io mankas rilate al la principoj en tiu skoltismo farata de vi? La plej konata metodo por solvi tiajn problemojn estas fari etajn laborojn, aŭ vendi aĵojn de vi faritaj. Sed dank' al viaj kontaktoj internaciaj, ekzistas aliaj ŝancoj: Organizi ekspoziciojn pri interŝanĝaĵoj, projekti filmojn aŭ vidbendojn, montri popolajn dancojn, ludojn, kantojn, ktp.

Por la gepatroj de la geskoltoj, oni povas organizi noktomanĝon kun elementojn kaj stiloj el aliaj landoj.

Unu el vi povas skribi raporton en la loka ĵurnalo? Ne okupiĝu tro pri tiu ĉi afero, sed pripensu ĝin.

Se la amikoj estas utilaj, tiu ĉi estas la okazo.

En kelkaj landoj oni devas pagi impostojn por organizi feston nokte aŭ vespere. Vi ne devas esti escepto al tiu regulo, ĉar ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo; do tiam, pagu viajn impostojn! Sed samtempe petu subvencion per la sama kvanto klarigante la celon de la festo.

Se via grupo estas aktiva ene de via loka komunumo, certe vi havos tian ŝancon!


Internaciaj skoltaj kaj skoltinaj revuoj

� J.K. Hammer - SEL La Monda Skolta Oficejo en Ĝenevo, Svislando, eldonas broŝuron kun interesaj raportoj, informoj pri ĝenerala intereso kaj fotografaĵoj; ĝi estas eldonata angle kaj france.

Post certa tempo, la Monda Oficejo eldonas la libron ”Scouting 'round the World/Scoutisme au travers du Monde“ (Skoltismo tra la Mondo) kiu enhavas informojn pri ĉiu skolta asocio en la mondo, kiuj estas agnoskata de MOSM.

Siavice, la Monda Skoltina Oficejo en Londono, Anglio eltenas similajn eldonaĵojn en la angla, franca kaj hispana lingvoj.

La regiona oficiejoj el ambaŭ movadoj ankaŭ eldonas siajn proprajn bultenojn.

Ĉiuj tiuj eldonaĵoj de la oficejoj eblas akiri per abonoj, sed unue vi devas informi vin pri la kostoj kaj kiu respondecas pri tio en via Nacia Skolt(in)a Asocio.

Kluboj de skolt(in)oj kiuj kolektas poŝtmarkojn, insignojn kaj aliaj skoltaĵoj ankaŭ ekzistas; eks-skolt(in)oj kaj ilia organizo eldonas bultenon ankaŭ.

Sed alia geskolta revuo estas ”La Skolta Mondo“, kiu eldoniĝas en la internacia lingvo Esperanto. Ĝia amplekso kaj aspekto ne estas tre imponajn sed almenaŭ ne estas tre multekosta. Ĝi havas enhavon tre similan al la aliaj eldonaĵoj, sed ĝi prizorgas amikeman rilaton inter skoltismo kaj Esperanto.

Turnu vin al la redaktejoj de tiaj revuoj, kaj petu provekzempleron; poste, elektu tiun, kiun vi plej ŝatis.

Naciaj skoltaj kaj skoltinaj asocioj ofte eldonas bultenojn aŭ revuojn, kaj kelkaj regionoj kaj distriktoj ankaŭ. Eble estus ebla interŝanĝi ilin kun viaj eksterlandaj geamikoj, kaj tiel vi povos malkovri kiel oni skoltas en aliaj landoj.


Internaciaj skoltaj kluboj

� J.K. Hammer - SEL

Kiel vi jam scias, por kelkaj aktivecoj ekzistas specialaj kluboj.

Filatelistoj havas ekzemple sian Scout an Guide Stamps Club" (SGSC) kaj ”Scouts on Stamps Society International“ (SOSSI). Kiel ni jam raportis, ili eldonas katalogojn pri poŝtmarkoj, stampoj, unuatagaj kovertoj, ktp; eĉ ekzistas naciaj kluboj en kelkaj landoj.de Hammer

Tiuj, kiuj kolektas medalojn, insignojn, koltukojn, k.a. ekzistas similaj kluboj kaj bultenoj.

Skoltinoj kaj skoltoj kiuj scipovas, eklernas aŭ simple simpatias kun la Internacia Lingvo Esperanto, povas aliĝi al Skolta Esperanto-Ligo, kaj aboni ĝian revuon, kiu akceptas senkostan anoncon por korespond-petoj.

La italaj skoltoj organizadas ĉiujare internacian konkurson pri desegnaĵoj, pentraĵoj, fotoj kaj filmoj.

(Ĉar la adresoj ofte ŝanĝiĝas, fine ni metas nur la plej gravajn. La ceterajn vi povas peti de via regiona aŭ nacia organizaĵo).


Insignoj por ĉiu aktiveco
(lertecaj insignoj / fakinsignoj)

� J.K. Hammer - SELEn multaj landoj estas specialaj insignoj por ĉiu aktiveco aŭ lerteco. Inter ili estas kelkaj tre valoraj por vi.

Se vi bezonas ĝin, petu informojn en via skolt(in)a asocio pri tiaj insignoj kaj detaloj pri kiel akiri ilin. Sed unue demandu viajn estr(in)ojn.

Ekzistas insignoj pri ”Internacia Amikeco“ aŭ ”Internacia Frataro“.

Alia insigno tre interesa estas tiu de ”Interpretisto“ aŭ ”Tradukanto“, en kiuj vi povas elekti inter multaj lingvoj, ekzemple eĉ Esperanto. En kelkaj landoj eĉ ekzistas speciala insigno por tiu ĉi lingvo.

Memoru ke insigno oni ne devas uzi por ornami vian uniformon, sed ĝi nure estos utila kiam vi praktikas ĝin, kaj se eble helpante la proksimulon!


La lingva problemo

� J.K. Hammer - SEL Kiam vi havos kontaktojn kun geskoltoj el aliaj landoj, certe vi havos lingvajn problemojn.

Por la pli junaj, tio ĝi estos certe pli grava ol por tiuj pliaĝaj, kaj eĉ tio povos kaŭzi kverelojn en la patrolo. Ofte okazas ke unu el vi lernas pli rapide ol aliaj!

Studi lingvojn estas bezonata ambaŭflanke, ĉar kiam nur unu patrolo estas devigata studi la lingvon de la alia, tio estas signalo ke io mankas en internacia kunlaboro. Estas necese ke oni prizorgos ankaŭ de la alia persono, ĉu?

La problemo povas tre facile solvebla per la internacia lingvo Esperanto, ĉar ĝi estas facile lernebla, donas rezultatojn tre rapide, kaj metas ĉiujn en egalaj kondiĉoj pro tio ke neniu scias ĝin antaŭe, kaj ĉiuj devas peni por ĝin lerni.

Alie, ĝia gramatiko estas tro facila, simpla kaj interesa, ke neniu enuigos en la lernado.

La studado de certe helpos vin en la lernado de aliaj lingvoj, aŭ kompreni ilin pli bone kaj kial ne, faciligi la studado de via propra patrina lingvo. Tiel do, studi Esperaton ne estas perdita tempo.

La bazaj principoj venas el nacilingvoj, sed, oni forigis komplikaĵojn kaj malregulecojn, por konservi nur kio estas utila kaj grava, same kiel oni kultivas legomojn kaj fruktojn en arbo.

La gramatiko de Esperanto estas simpla kaj facila, kaj oni povas lerni rapide. Sed estas multaj personoj kun antaŭjuĝoj aŭ kulpas sin pro la ekzistanta lingva kaoso en internaciaj kunvenoj, kaj ne pensas ke Esperanto estas la plej taŭga ilo por solvi ĉi tiun problemon je internacia nivelo.

Baden-Powell diris ke Esperanto povus esti uzata kiel ”sekreta patrola lingvo“, sed se vi eklernas ĝin, vi malkovros ke ĝi estas multe pli ol tio.


Skolta Esperanto-Ligo

� SELSkolta Esperanto-Ligo (SEL) estas geskolta internacia organizaĵo, kies membroj parolas aŭ simpatias kun la internacia lingvo Esperanto.

Unu el la celoj de la Ligo estas servi kaj helpi al MOSM kaj WSA kaj pro tio oni eldonis ĉi tiun broŝuron.

La Ligo eldonis ankaŭ lernolibron por lerni Esperanton, speciale ideita por geskoltoj, kaj ĝi nomiĝas ”Ĵamborea Lingvo“ ekzistas ankaŭ manlibro tre simila al vortaro kun skoltaj vortoj tre utilaj por tendumon, ktp. Tiu ĉi vortareto estas nomata ”Skolta kaj Tenduma Terminaro“. Kaj oni pretigas novajn eldonoj...kaj eĉ oni pensas pri la libroj skribitaj de Baden-Powell.

Krom tio, oni devas memorigi la revuon La Skolta Mondo.

En multaj landoj ekzistas Naciaj Reprezentantoj kaj naciaj sekcioj de la Ligo, pro tio ke niaj amikoj loĝas ĉie tra la mondo.

Multaj el ili loĝas en landoj kie skoltismo estas malpermesata aŭ estis malpermesita, aŭ kie ne eblas pagi eksterlande. Do, ni estas riĉaj en amikoj sed malriĉaj mone.

Tiam kiam vi skribos al SEL, se eblas sendu sufiĉe da novaj poŝtmarkoj aŭ internaciaj respondkuponoj por respondi vian peton;la internaciaj respondkuponoj estas aĉeteblaj en poŝtoficejoj.


Finaj vortoj

Ni esperas ke ĉi tiu broŝuro estos utila por vi kaj via tuta patrolo, kaj ankaŭ por la nacia skolt(in)a asocio, kiun vi membras.

Per ĝi, ni volas kontribui por pli bona kompreniĝo inter la personoj kaj unue inter geskoltoj tra la tuta mondo.

Tial ni volas fari lastan peton; por havi amikon ne ĉiam estas devige trovi lin eksterlande; ili troviĝas proksime de vi, en via urbo; estas multaj rifuĝintoj kaj emigruloj pro politikaj, militaj aŭ ekonomiaj kaŭzoj. Multaj fojoj ni forgesas ilin.

Ni deziras al vi sukceson en viaj aktivecoj.

Dum, ni estas tute je via dispono por helpi vin laŭ niaj eblecoj; kaj ni atendas vian leteron, kie vi raportos viajn spertojn en tiu ĉi pli vastaj horizontoj en internacia skoltado.


La skolta leĝo

Nun vi povas legi la Skoltan Leĝon en Esperanto:

  1. Skolto estas fidinda.
  2. Skolto estas lojala.
  3. Skolto devas esti utila kaj helpema.
  4. Skolto estas amiko al ĉiu kaj frato al ĉiu alia skolto.
  5. Skolto estas ĝentila.
  6. Skolto estas amiko de bestoj.
  7. Skolto obeas ordonojn.
  8. Skolto ridetas kaj fajfas malgraŭ malfacilaĵoj.
  9. Skolto estas ŝparema.
  10. Skolto pure pensas, parolas kaj agas.

Utilaj adresoj:

valida HTML 4.01 Transitional
valida CSS!