Skolta Esperanto-Ligo

fondita en 1918

Novaĵoj

2010-05-10: SEL serĉas kunlaborantoj. Legu anoncon.

2010-05-08: Belga Sekcio de SEL invitas al sia printempa promenado. Ĉi jare estos specialan “promenadon” sur la malnova fervojo de Molignée per speciala fervoja biciklo. La vojo entute estas 8 kilometrojn longa. Kompreneble kun paǔzo. Pli da informoj vi ricevas de Stein, printempopromenado(a)sel-belgio.be.

2010-03-01: SEL prezentas sian revizitan TTT-ejon. Ĝi ne nur aspektas alimaniere, ĝi ankaŭ ricevis novan strukturon. Tio ebligos, ke enhavo povas kreski. Tre valora estas, ke Héctor kaj Guido tradukis ĝin al iliaj gepatraj lingvoj. Nun ni povas legi pri SEL ankaŭ en la itala kaj en la hispana.

2010-01-24: 17an kaj 24an de januaro okazis reta kunsido de la Centra Komitato de SEL. La nuna Centra Komitato estas elektita komence de 2008. Ĝia deĵorperiodo finos fine de 2012. Ni parolis pri agadplanon almenaŭ por unu jaro, 2010. La plano devas enhavi klarajn atingeblajn kaj mezureblajn celojn.

La jam disvolviĝanta renovigo de nia retejo povas esti unue le la celoj. Alia celo devas esti apliki esperanton kadre de unu internacia skolta tendaro kiu estas organizata far alia instanco; aŭ trejni aktivulijn de la venonta generacio de SEL.

Krome, ni povas aranĝi en venonta printempo novan SEL-umadon, t.e. neformala renkontiĝo kiun ni faris en novembro en Bruselo, sed kun pli da homoj. Ĉiuj interisitoj estus bonvenaj. SEL-umado estas mallonga aranĝo en relative facile aingebla urbo, kiel Bruselo, Londono aŭ Strasburgo.

2010-01-13: La eksa ĝenerala sekretario de MOSM Eduardo Missoni, amiko de esperanto, lanĉis organizon nomata “Indaba Network” kiu starigis mondan junularan renkontiĝon okazonta en Bari (Italio) 18a-21a de januaro 2010. La titolo de la renkontiĝo estas “Ni Mondlokaj Civitanoj...” jes, en Esperanto!! Bonvolu legi informojn pri la aranĝo en angla kaj franca.

2009


Skolta Esperanto-Ligo Skolta Esperanto-Ligo
fondita en 1918
sel(at)scoutnet.org
ttt.esperanto.org/skolta/
Skolta Esperanto-Ligo
av Des Muguets 39
1950 Kraainem
Belgio