best free website creator

TK+EK - Tut-Kalifornia (+ amikoj :) Esperanto Konferenco


Sakramento, Kalifornio, 2018 mar 23a ĝis 26a

Ĉi tiu jaro ni estos denove ĉe la bela Sacramento Youth Hostel (Sakramenta Junular-Gastejo).

Se vi volas helpi, sugesti, plendi aŭ koni plu, bonvole sendu mesaĝon al trio@esperanto.org . Sed unue legu la unuan bultenon.

La programo/horaro por TK+EK estos kreata de tiuj kiuj partoprenos, kaj afiŝita ĉe la junular-gastejo, vendredo vespere ĉe la Interkona Vespero. Ĉiuj programeroj estu: interaga; amuza por ĉiuj aĝoj; paroliga. Ni praktiku La Internacian Lingvon kiel eble plej multe (neniaj prelegoj ni petas). Se estus tro da programeroj, ni elektos la plej bonajn ideojn grupe je vendredo.

Lokoj haveblaj por niaj programeroj inkluzivas komunajn lokojn ene de la junular-gastejo (salonego, saloneto, kaj manĝ-salono), plus la korto kaj herbejo ekstere. Promenadoj ankaŭ eblas se oni estrus grupon al unu el la multaj lokaj spertindaĵoj: urba domo; ĉefa biblioteko; placo César Chávez; strato K piedvojo; Kalifornia ŝtata domo; malnova Sakramento; kaj la muzeo de fervojaĵoj.

La sakramenta junular-gastejo provizas kuirejegon por ĉiuj gastoj, kiun ni dividos kun ne-TKEK-aj gastoj. Simpla memsrva matenmanĝo estas proviziita de la gastejo, inkluzivita kun via loĝkosto. Tagmanĝo ne estos proviziita de TKEK ĉar ni manĝos grupe aliloke. Vespermanĝoj estos simplaj, preparitaj de volontuloj de nia grupo. Manĝoj estos planitaj antaŭe, kaj la enhavoj estos proviziitaj de TKEK. Por pli da informo pri la detaloj inkluzivita de la gastejo, por matenmanĝo, vidu http://www.norcalhostels.org/sac/hostel-faqs.

La aliĝkosto estas kalkulata laŭ aĝo, kiel mezurilo por ebleco por pagi: < 18 jaroj = $25; 18-35 = $35; > 35 = $45.

Loĝ-tipo:
- vira aŭ ina dormejo kun stak-lito po $40 nokte - 10 viraj kaj 10 inaj entute - nur 2 kaj 4 restas!
- Jam vendita!- privata ĉambro por maksimume 1 persono kun unu lito 1-person-grandeca po $105 nokte - 1 entute - Jam vendita!
- Jam venditaj! - privata ĉambro por maksimume 2 personoj kun unu 2-persona-lito po $110 nokte - 2 entute - Jam venditaj!
- Jam venditaj! - privata ĉambro por maksimume 4 personoj kun du 2-persona-litoj po $110 nokte - 2 entute - Jam venditaj!

Enirtempo de la gastejo estas 15:00 vendredo kaj elirtempo estas lundo je 11:00 (gastoj estas bonvenigitaj amikumi en la komunaj lokoj poste ĝis 20:00, kaj la gastejo povas teni valizojn dum tiu tempo).

Vendredo vespermanĝo mikspota prefero:
- kontribuos ĉefpladon ($0)
- manĝos sed ne kontribuos ($10)
Manĝaj preferoj por sabata vespermanĝo, kaj/aŭ dimanĉa vespermanĝo:
- manĝos rion kion TKEK provizos (po $10)
- helpos p[repari manĝon kaj do manĝos senkoste ($0) - limigita al 5 volontuloj
- preparos propran manĝon aŭ manĝos aliloke ($0)

Ĉu alloga? :) Bonvole uzu la menuon por trovi aliĝilon.