Aliĝilo

Please send the full sum.(bonvolu sendi la tutan suman)
To reserve a place at the Congress Dinner and/or the Russian lunch please book before 9th of May 2003.(por mendi lokon por la bankedo kaj/aŭ la rusa lunĉo bonvolu mendi antaŭ la 9a de majo 2003)
Cheques should be made payable to (pagu ĉekojn al) „Esperanto-Asocio de Britio“

Vegetarian meal required (mi estas vegeterano)

My special dietary requirement is (mia specifa dieta bezono estas) ..............................................

Name (nomo)
Telephone (telefono)
Address (adreso)

 

 

 

 

 

Congress fee (aliĝkosto)                                               £

Congress dinner (bankedo)                               £

Russian lunch (rusa lunĉo)                                £

Donation for SEA (donaco por SEA)                £

Donation for EAB(donaco por EAB)                 £

I enclose a cheque for the total sum (mi sendas ĉekon por la tuta monsumo)                             £


La kongresa kotizo estas £15. Por studentoj kaj gejunuloj ĝis la aĝo 18 la rabata kotizo estas £5. Infanoj ĝis la aĝo 12 aliĝas senpage. La kosto por la bankedo estas £20. La kosto de la rusa lunĉo inkluzive „Ŝarmanka“-on estas £14.

Notu ke enirpagoj por ekskursoj ne enkalkuliĝas en la kongresa kotizo, nek enkalkuliĝas kostoj de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. (Nur por la Scienca Centro kaj la Alta Ŝipo estas enirkosto).

Ni emfazas la neceson mendi loĝlokon frue. Glasgovo estas populara kongresurbo, kaj ni scias ke almenaŭ unu alia kongreso okazos dum la sama semajnfino. Partoprenontoj de tiu jam komencis mendadon.

Sendu la aliĝilon al

ESPERANTO HOUSE
WEDGWOOD MEMORIAL COLLEGE
BARLASTON
STOKE-ON-TRENT
ST12 9DG

Tel. 01782 372 141
Fax. 01782 372 393
eab@esperanto-gb.org


Joint

Scottish-british
esperanto Congress   

glasgow 23rd to 26th may 2003

st stephen’s church centre, 260 bath street

An image from John Logie Baird’s ‘Televisor’

         


Kongresa temo:  Komunikado

If you do not understand the text which follows please call 01782 372 141 for information in English.

La Urbo, Glasgovo:
Glasgovo estas elstara urbo de arkitekturo Viktori- kaj Edvard-epoka, kun iuj el la plej bonaj art-galerioj kaj muze
oj britaj. La Scienca Centro, borde de rivero Clyde estas plej nova allogaĵo. Glasgovo estas la urbo de Charles Rennie Mackintosh, kies karakteriza Arta Lernejo situas kvin minutojn for de la kongresejo. Glasgovo estas centro ideala por unutagaj ekskursoj al: la Burns regiono; Stirlingo kaj la Trossachs; la monde unika Rado de Falkirk; kaj, kompreneble, historiplena Edinburgo, la ĉefurbo de Skotlando. La unutagaj ekskursoj povas okazi postkongrese mardon, kiam oni konsilos interesatoj pri la plej taŭgaj vojaĝ-rimedoj.

Eksterlandaj Gastoj:
Honora gasto Alexander Korjenkov el Rusio estas eldonisto, redaktisto, tradukisto, klerulo, kaj esperanta entreprenisto. Li prezentos tri prelegojn.
Flavie Audibert el Francio, mima aktorino kaj instruisto, dancos, prelegos kaj instruos!

Niaj propraj:
Paul Gubbins gvidos majstrolecionon kaj prezentas teatraĵon. Aliaj prelegantoj estos: David Kelso, Ed Robertson, Jack Casey, Duncan Thomson, Sian Lietch, Hju Rid  kaj verŝajne aliaj!

Kultura Programo:
Varian programon de muziko, kanto, teatro kaj dancado, kiu enhavos gravan keltan dimension, oni prezentos vespere vendredon kaj sabaton. Dimanĉe okazos la kongresa bankedo.

Ni aranĝos programerojn por infanoj se iuj aliĝas.

Ekskursoj Dimanĉmatene:
Elektu unu el: Piediro en centra Glasgovo; Vizito al la botanikaj Ĝardenoj; Vizito al la Alta Ŝipo; Vizito al la Scienca Centro.
Por la malsubaj aliĝu dum la kongreso.

Loĝado:
Bona gamo de mez-rangaj hoteloj situas piedireble de la kongresejaro, Sed :-

Oni rekomendas fruan mendon de loĝloko. Oni sendos liston de plej apudaj hoteloj je ricevo de via aliĝilo.

  vi povas peti informon de Greater Glasgow and Clyde Valley Tourist Board, 11 George Square, Glasgow,
G2 1DY. 
Tel.: 0141 204 4480
Ret.: http://seeglasgow.com/ ĉ
i tie vi povas mendi loĝlokon rekte interrete.

En okazo de vera bezono

televoku 01782 372 141


La kongresa bankedo, „Frandeto de Skotlando“ okazos en la John Logie Baird ĉambro de la Central Hotel, Glasgovo. De tiu hotelo Baird elsendis unu el la pioniraj televidaj bildoj je la sama dato de nia bankedo. La koncerna dormoĉambro estas fiere indikita per ŝildo far la hotela estraro. Programero de la kongreso pritemos J. L. Baird. Dum la bankedo okazos distraĵoj kaj amuzos nin postmanĝa preleganto.

Ĉi-jare la Glasgova Esperanto Societo centjariĝas, kaj ni celebros tiun datrevenon dum la kongreso, kune kun tio de la edinburga societo.

La kongreso finiĝos lundon tagmeze, kaj ni poste lunĉos en rusa restoracio kaj vizitos moviĝantajn skulptaĵojn „Ŝarmanka“ super la restoracio. La restoracio estas aŭtentike rusa kaj la ekspozicio de skulptaĵoj estas vere elstara.

Ni rekomendas, se vi havas tempon, ke vi daŭrigu vian restadon en nia urbo, kaj profitu de la ebleco fari unu el la unutagaj ekskursoj jam menciitaj. Multaj estas jam bonkonataj, sed plej nova, kaj monde unika, estas la Rado de Falkirk, finkonstruita en 2002, kiu levas kanalboatojn de unu kanalo al alia, tiel religanta la du kanalojn ‘Forth and Clyde’ kaj ’Union’.