Notoj de Renato Corsetii, kiuj pli-malpli resumas lian prelegon pri infanlingvajxo de infanoj, faritan en Barlaston je 2000 septembro 18. (Vidu EAB NetNews 12 ) > Ni trovis: > > 1 - grandan uzon de la sufiksoj kaj prefiksoj. Aparte sxatata estas "mal-", sed ankaux la aliaj estas suficxe pli uzataj ol en la plenkreskula lingvo: > > malmiksi (=dividi. Oni estis miksinta fruktosukojn de du specoj kaj la infano volis ke oni nun malmiksu ilin) > malpluvas (= estas bela vetero) > malscias (= ne scias) > maltie (= cxi tie) > maltajpilo (maltajpi = delete, klavo en la komputilo) > malmateno (= vespero) > malsandvicxigis (la malgranda frato antauxe estis inter du kusenoj, kiel sandvicxo, kaj poste liberigxis de la kusenoj) > malvenis (la pordon) [temas pri sxrauxbo kiu falis de la pordo. La akuzativo estas en la orginala frazo de la infano] > malgraveda (= ne graveda. La infano diras: Panjo, kiam vi estos malgraveda, vi portos min sur la biciklo) > > kantujo (por kantejo, loko kie la hxoro, en kiu la patrino kantas, ekzercigxas) > > peniso/penisino (= peniso/vagino. La infano estis kun la gepatroj nudaj, kaj tiel nomis kaj indikis la respektivajn seks-organojn. La plenkreskula Esperanto estas vera radik-mal-sxpara) > > Mi preterlasas cxiujn aliajn ekzemplojn kun ujo, ejo kaj isto. Mi diru nur pri "germanisto" (= parolanto de la germana) > > 2. grandan elastecon en la derivado de verboj kaj adverboj el la radikoj (Claude Piron, vi sxajnas bebo, foje!) > > nazas (= ludas per kunfrotado de la nazoj) > vangas (= same per la vangoj) > lang(et)i (= malmulte leki per la lango glaciajxon) > mukis (= eligis mukon, analogie al "sangis") > hauxti (= umi per la hauxto, dauxre pincxi la hauxton) > ne segxu sur la divano (= ne sidu sur la divano) > kuvi (en la kuvo) (= bani sin en granda kuvo, kiu estis en la hejmo) > > perblove > ege halte, ege pauxze, ege salte (temas pri priskribo kiel oni devas iri difinitan vojon, praktike per grandaj saltoj kaj grandaj haltoj inter la saltoj) > > 3. klopodon doni sencon al tio, kion ili auxdas: > > muzis en la muzejo (tio estas jam raportata de aliaj, sed ankaux ni trovis gxin ankorauxfoje. Fakte estas malfacile ne pensi, ke oni mem misauxdis, kaj ke temas pri "muzejo" kaj ne pri la sensignifa "muzeo". La signifo de "muzi" por infano estas laux mi tre pli klara ol la signifo de "pregxi" en pregxejo) > > telesono (= telefono. Sono ja signifas ion, kaj telefono estas io per kiu oni auxdas sonojn) > > fermestro (= fenestro. Cxi tie la infano volis produkti "fermajxo", cxar ja la fenestro estas io kunligita kun "fermi".) > > 4. uzon de gramatike komplikaj (por plenkreskuloj el difinitaj lingvogrupoj) formoj: > > ene estas akve > > 5. uzon de la akuzativo post verboj transitivaj: > > mi superruligxos vin > mi superruligxos viajn genuojn > > (Ni jam vidis la tute logikan "Gxi malvenis la pordon". Se oni venas Milanon, kial oni ne malvenu Milanon?) > > Ni trovis ankaux, ke kiam la esperantilgvaj infanoj estas pli ol tri-jaraj ili ege amuzigxas per amaso da lingvaj ludoj inventitaj de ili mem. [Tio povas sxuldigxi al la etoso en la familio. Oni multe atentas la infanojn kaj oni kuragxigas ilin pri lingvaj aferoj] > > Ekzemple anglalingva infano faris kelkajn versiojn tre amuzajn de konata infana kanto, intence miksante la anglajn vortojn kaj la esperantajn finajxojn: > > ba, ba, black sxo > have you any uxulo > jes, jes, three bags fulo > one for the masto, one for the dejmo kaj one for the bojo > kiu logxas down the lejno > ... gxis la fino > > Serba knabino sxangxis konatan kanton al > > dek kokinoj pendas de la mur' > > kaj sxi volis ankaux scii kial oni metas lignon en la kamenon kaj ne en la kamelon, ktp > > Alia infano kompreninte la kunmeton de la vortoj en Esperanto sxercis tiel: > > Patro: Jen skatolo > Infano: Dankon. Mi gxuste bezonis olon de skato. > > Mi ne dauxrigas pro tempomanko, kaj mi prezentis al vi dekonon de niaj trovajxoj. > > Ankorauxfoje grandan dankon al la helpintoj. > > Amike > > Renato > > Renato Corsetti, Via del Castello, 1 > IT-00036 Palestrina, Italujo >