UNESKO-PRELEGO / UNESCO SPEECH Prelego de s-ro Patrick Gallard, reprezentanto de UNESKO, en la Oficiala Fermo de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto, Fortalezo, Brazilo, 3 - 10 aĆ­gusto 2002 Speech given by Mr Patrick Gallard, representative of UNESCO, in the Official Closing of the 87th World Esperanto Congress, Fortaleza, Brazil, 3 - 10 August 2002. ------------------ Sinjoro prezidanto, estimataj estraranoj kaj komitatanoj, karaj gekongresanoj, Fine de tiu cxi Universala Kongreso, permesu al mi diri kelkajn vortojn. Mi unue ege dankas Universalan Esperanto-Asocion pro gxia invito partopreni la UK-on. Ankau tre grandan dankon al nia instruistino de Cxe-kurso, Mima. Mi gxuis tiun cxi eksterordinaran etoson, admiris vian ricxan kaj vivantan kulturon, partoprenis en interesegaj debatoj kaj diskutoj, sxatis spektaklojn kaj ekskursojn kaj tiel plu. Mi pensas, ke via movado devas pli montri sin al la ekstera mondo. Via movado vivoplenas kaj viglas. Pli konkrete pri via agado rilate Uneskon, post diskuto, mi kredas, ke vi povus utile kunlabori kun Unesko. Unue, viaj nunaj kampanjoj taugas. Due, la projekto "Indigxenaj Dialogoj" estas inda je subteno de Unesko. Ankau pli poste la projekto "Interkulturo". Trie, estus laux mi bone, ke vi prezentu Esperanton kiel nematerian heredajxon al Unesko. Permesu al mi diri mian gxojon konstati, ke eblos krei Unesko-klubojn dank' al via movado en Brazilo kaj aliloke. Fine, sed ne laste, kurso de Esperanto cxe Unesko kaj perrete al NRO-oj aperas al mi tute ebla afero. Dankon al vi. Gxis revido! Mi dankas Vincent Charlot pro la traduko.