USEJ English Version Informo Okazajxoj Ligoj

Unikodo

SERVOJ

USEJ
retlistoj

Fotoj

T-cxemizoj

Tiparoj

KTP!
artikoloj

Sxercoj kaj Ludoj

Retposxtu al ni!

Okazajxoj por junaj Esperanto-parolantoj


Tiuj cxi estas nur elektitaj okazajxoj. Por plena listo de Esperanto-arangxoj de la tuta mondo, vizitu la plenan kalendaron de Esperanto-arangxoj en la TTT-ejo de Eventoj.

TEJO, la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, tenas kalendaron de junulaj arangxoj organizitaj de TEJO kaj gxiaj landaj sekcioj.


Venontaj Okazajxoj

  • 3a Semajnfino Esperanto kaj Biciklado (SEBO, de ESK)
    • Esperanto-semajnfino bazita cxirkaux la Bicikla Festivalo en Montrealo. Vendrede nokte kaj dimancxe matene eblas kun aliaj Esperanto-parolantoj bicikli tuturbe inter dekoj da miloj da biciklantoj. Nebiciklemuloj ankoraux bonvenas partopreni piedirajn vizitojn de la urbo.
    • Okazos en Montreal, Quebec, Kanado
    • 6-8 junio 2003
    • Kontaktu Normand Fleury por pli da informo

  • Somera Esperanto-Lernejo
    • Semajno de komenca kaj dauxriga kursoj, seminario por instruistoj, kaj kultura programo
    • Okazos en Chachak, Jugoslavio
    • 23-30 junio 2003
    • Kontaktu Radojica Petrovic por pli da informo

  • 2a Renkontigxo de Euxropa Junularo (REJo)
    • Okazos en Kiev, Ukraine
    • 30 junio - 6 julio 2003
    • Kontaktu Mikaelo Lineckij por pli da informo

  • Usona Landa Kongreso (de ELNA)
    • Okazos en Boston, Massachusetts, Usono
    • 3-6 julio 2003
    • Koncertoj de Esperanto-muzikistoj JoMo kaj Kimo!
    • Pli da informo haveblas cxe la kongresa retpagxaro.

  • Nord-Amerika Somera Esperanto Kursaro (NASK)

  • 24a Renkonto de Esperantistaj Familioj (REF)

  • Internacia Junulara Kongreso (IJK, de TEJO)
    • Okazos en Lesjöfors, Svedio
    • 19 - 26 julio 2003

  • Internacia Lingvo-Kurso (ILK, de TEJO kaj SEJO)
    • Okazos samtempe kaj samloke kun la IJK (vidu supre), sed por komencantoj, kaj kun multe malpli alta kotizo!
    • Se vi volas lerni Esperanton dum gxui ferion en Svedio, aux vi volas cxeesti IJK-n, sed ne opinias ke via Esperanto-kapabloj suficxas, jen via oportuno!
    • Okazos en Lesjöfors, Svedio
    • 19 - 26 julio 2003

  • Universala Kongreso de Esperanto (UK, de UEA)
    • Okazos en Göteborg, Svedio
    • 26 julio - 2 auxgusto 2003
    • Ne povas cxeesti? Partoprenu per la Virtuala UK!

  • Kultura Esperanto-Festivalo (KEF)
    • KEF estas semajndauxra festivalo de spektakloj de multaj Esperanto-muzikistoj kaj aliaj artistoj
    • Okazos en Helsingborg, Svedio, nur kelkhora vojagxo de Göteborg
    • 2-9 auxgusto 2003
    • TTT-ejo de KEF 2000

  • Komuna Seminario de Cxinaj, Japanaj, kaj Koreaj Junuloj (KS, de JEJ, CXEJ, KEJ)
    • Cxi tiu cxiujara evento kunigas junajn Esperanto-parolantojn de Cxinio, Japanio, kaj Koreio.
    • Cxijare, la seminario okazos samtempe kun la Cxina Kongreso de Esperanto kja la unua Internacia Esperanto-Turisma Festivalo de Cxinio, farante gxin tre alloga evento!
    • Okazos en Janjxi, Jxilin Provinco, Cxinio
    • 15 - 18 auxgusto 2003
    • Pliaj informoj
    • Kontaktu Li Jundao por pli da informoj

  • Nord-Okcident-Regiona Esperanto-Konferenco (NOREK, de KEA)
    • Okazos en Sidney, Brita Kolumbio, Kanado
    • 5 - 7 septembro 2003
    • Kontaktu KEA aux Wally Du Temple por pli da informo

  • 10a Internacia Semajnfino Esperantista (ISE, de ESK kaj ESNE kaj ESNY)
    • Okazos en la Okemo Ski Resort en Ludlow, Vermont
    • 11-13 oktobro 2003
    • Kontaktu William Harris por pli informo.
    • Fotoj kaj rakontoj de Okemo 2001 kaj 2002 haveblas de nia pagxo de fotoj.

  • 47a Internacia Seminario (IS, de GEJ)
    • Okazos en Naumburg, Germanio
    • 27 decembro 2003 - 3 januaro 2004

  • Centjarigxo de la 1a Universala Kongreso
    • La unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en 1905 en Boulogne-sur-Mer. La Nordfrancia Esperanto-Federacio organizas, okaze de sia cxiujara kongreso, internacian renkontigxon por festi la centjarigxon!
    • Okazos en Boulogne-sur-mer, Francio
    • 25-30 marto 2005

Lastatempe Pasintaj Okazajxoj

Pasintaj Okazajxoj de 2002