USEJ English Version Informo Okazajxoj Ligoj

Unikodo

SERVOJ

USEJ
retlistoj

Fotoj

T-cxemizoj

Tiparoj

KTP!
artikoloj

Sxercoj kaj Ludoj

Retposxtu al ni!

Amuzajxoj kaj Ludoj

  • Skrablo - Ludu Skrablon interrete en Esperanto! Tiu cxi belega TTT-ejo ebligas al vi ludi Skrablon kontraux aliaj Esperanto-parolantoj el tra la tuta mondo.

  • Volapüg'! - Ne, neniu volapuka TTT-ejo. Tiu cxi estas tutnova reta gazeto de komiksoj, bildajxoj, kaj cxiaj humurajxoj. Kiel "Mad Magazine" por la Esperanto-komunumo! Ecx Zamenhofo estas parodiita! (Atentu: Kun nomo kiel "Vola Pug'", gxi ne estas por pruduloj.)

  • La pagxo de Ludoj cxe la Esperanto-portalo Gxangalo nuntempe havas 11 ludojn tradukitajn al Esperanto kaj ludeblajn interrete, kiel Pokero, Damludo, Marbatalo, ktp.

  • Freeciv - Tiun cxi senpagan Linuksan version de la populara komputila ludo Civilization (Civilizo) tradukas al Esperanto membro de USEJ. Baldaux vi povos roli kiel Zamenhof de la Esperantistoj kaj konkeri la mondon!

  • Ludoj en Esperanto - Malgrandaj simplaj ludoj diversspecaj, tradukitaj al Esperanto.

  • Por pli da ludoj, vizitu la pagxon de Esperanto-ludoj cxe la katalogo DMOZ.

  • Lernu je Esperant'! Esperant' estas amuzega stilo por paroli Esperanton, inventita cxe junulara renkontigxo en Germanio en 1999. Gxi estas tute gramatika, sed tute stranga. Kontrolu!

  • La Virtuala Esperanto-Biblioteko havas malaktualan pagxon de ligoj pri Esperanto-Muziko. Cxar gxi malaktualas, vi eble volas kontroli ankaux la sekcion pri Esperanto-muziko en la katalogo DMOZ aux Esperanto Panorama.

La sekvaj enigmoj kaj bildstrioj estas el nia antauxa TTT-ejo. Ili estas tre malnovaj, sed ni ne havis la malkompaton forjxeti ilin. Do jen ili por eventualaj kuriozemuloj:

Enigmoj


Bildstrioj de Matthew Horton

Aliaj amuzaj ttt-ejoj