ANGLA ESTAS LA FANDPONTO DE KULTURO English-speaking Esperantists are almost always interested in learning about other languages. But they might be surprised to find out just how intriguing their own language is. Kiel Esperantisto, vi jam scias, ke la vortoj de Esperanto devenas el multaj aliaj jam konataj lingvoj. Tio estas vera ankaux por la angla! Jen kelkaj ekzempleroj pri la diversaj devenoj de anglaj vortoj: Candy (dolcxajxo) venas el la sanskrita vorto "khanda" kiu signifas "ero" aux "peco", sed plejparte signifas pri superpecoj. Assassin (mortigisto) temas pri la ferveruloj da islama sekto dum la 11a jarcento en Persio. Ili sekrete mortigis siajn malamikojn nokte. Por senti pli forte kaj pli kuragxe tiuj uloj fumis la drogacxon "hashish" kaj sekve nomigxis "hashshashin", el kiu la angla prenas la vorton assassin. Chocolate (cxokolado) estas formo de la azteka vorto "chocolatl". Tarantula (tarantulo), pro iu kialo, devenas el itala danco, kiu havas la saman nomon. La danco venas el la itala urbo Taranto (certe, ne konfuzu gxin kun Toronto, Ontario, kie espereble neniuj tarantuloj lo…as). Finfine, tiuj belegaj Canary Islands (Kanariaj Insuloj) fakte estas la hundaj insuloj! La nomo de la insulo venas el la latina vorto "canis" ("hundo") kaj tiel ne ecx temas pri kanarioj. (Jes, estas malbonaj novajxoj por birdamantoj ... ) -Jed Meltzer (Telford, PA) NDLR: Malgraux la malfacilegeco de la angla , gxi estas ankaŁ tre ricxa kaj unika lingvo, kiel la supra artikolo montras. Pri la deveno de tiu plej malamata besto, la tarantulo, mi eble povos klarigi iom. Vesxajne, tiu araneo estis nomita por la urbo de kie gxi venas. La fama danco kaj muzilo (kiuj nomigas "tarantella") estis kreitaj pro la araneo. Post kiam tia araneo mordas iun homom, tiu homo dancu la "tarantella", kiu lauxdire savos la viktimo. Kiu scias pli ekzakte la faktojn de tiu vorto aux de aliaj vortoj sciigu ankaux nin!