Despite the continuing health craze across the nation, there still remain quite a few people whose eating habits remain less than desirable. Here's some useful tips on how to make a simple start towards eating better, because, as you well know, you are what you eat . . . . Plejparte da alilandanoj kredas, ke ni, la usonanoj, mangxas tre malbone kaj niaj mangxajxoj estas tute grasplenaj. Cetere, cxiuj jam scias, ke usonanoj estas kutime pli ol aliaj homoj en la mondo. Kial? Kelkaj personaj pensas, ke ni mangxas tro da "rapidaj mangxajxoj", ekzemple el McDonald's, Pica Kabano, Hamburgajxa Regxo, Tako-Sonorilo, Laktajxa Regino, kaj tiel plu. niaj vivoj estas tro plenaj da farendajxoj, kaj do ni eble ne havas suficxe da tempo por mangxi pli bone. Bedauxrinde, multaj usonanoj ne povas aux ne volas ekzercumi por maldikigxi. Oni kredas, ke rapida dietado estos suficxa por maldikigi, sed dietoj ne funkcias sen fari ion kiel marsxadon, kuradon, aux sportumadon. Kial la europanoj versxajne ne estas tiel dikaj kiel ni? Unue, ili mangxas malpli da graso kaj malpli da frititaj ajxoj. La tipa matenmangxo en Francio, ekzemple, estas ege pli simpla ol la tradicia usona matenman…o. Cxi tie, ni mangxas frititajn ovojn, sxinkon, lardon, kolbasojn, krespojn, kremplenajn pastecxojn, ktp. Francoj kaj ankaux aliaj euxropanoj mangxas nur panon kun konfitajxoj, frukton, jogurton kaj trinkas kafon. Due, la euxropanoj marsxas aux biciklas pli ol ni. En Usono, la homoj dependas tro multe je iliaj auxtoj kaj ne piediras tiel ofte. Cxu vi volas igxi pli sana kaj havi pli bonan korpon? Kion vi povas fari por vivi pli sane? Jen kelkaj ideoj: * Ekmangxu malpli da graso. Nun en la etikedoj de cxiuj produktoj aperas detalaj informoj pri la gras-enhavo. Lernu kiom da graso via korpo bezonas. * Mangxu pli da fruktoj kaj legomoj anstataux mangxi dolcxajxojn aux cxokoladon. * Gravas, ke vi ekzercumu almenaux trifoje cxiun semajnon! Marsxu, biciklu, aux ludu. Uzu vian korpon! Vi sentos vin pli bona. Ni montru al la alilandanoj, ke ni povas vivi bone kaj sane! Bonan sxancon kaj bonan apetiton! -Todd Phillips (Austin, TX)