Purigi la oficejon Adiaux, 1994! Saluton, 1995! Ankaux ni sekvas tiun malnovan tradicion purigi la oficejon antaux ol venas la nova jaro, por certigi sukcesplenan jaron. Jen diversaj aliajxoj, kiuj eble interesos vin. . . *** USEJ celebros sian 2.5an dat-revenon en marto 1995. Do, venu al Lancaster festi kun ni! La Junulara Esperantista Semajnfino okazos de la 17a gxis la 19a de marto, 1995, en Lancaster, PA. Aligxiloj jam estis dissenditaj de ELNA en novembro. Ili ankoraux hav-eblas cxe USEJ. Por pli da informo, kontaktu Jozef Truong cxe la Centra Oficejo de USEJ aux cxe (717) 393-4273. *** Por pli vojagxemaj E-istoj, pripensu cxeesti unu el cxi tiuj kongresoj, kies aligxiloj nun haveblas cxe USEJ: La 51a Internacia Junulara Kongreso okazos inter la 31a de julio kaj la 07a de auxgusto, 1995, en Sankt-Peterburgo, Rusio. Kiel kutime, Esperanto Vojag-Servo povos helpi multe plifaciligi vian vojon tien. La temo cxi-jare estas "Aktivismo: Junularo, kiu ne nur dancas" (kvankam oni rajtas danci dum la IJK). Lauxdire, la organizantoj (kiuj famas pro organizi la grandegajn rusajn junularajn tendumadojn) atendas almenaux 800 cxeestantojn! *** Nepalo (!) gastigos la 1an Internacian Himalajan Renkontigxon, de la 26a de februaro gxis la 9a de marto, 1995. La IHR placxos al la vere auxdacaj junuloj! Krom viziti ekzotikan Katmandon (la cxefurbon), vi havos okazon piedmarsxi en la famaj altegaj montoj de Nepalo, flosi super la rapide fluantajn riverojn, kaj gxui unu el la plej misteraj kaj ankoraux gastemaj kulturoj en la mondo. *** Cxu Michael Jackson parolas Esperanton? Jes kaj ne. Muzikvideo pri lia nova kasedo "History", aperonta cxijare, uzas Esperanton kiel unu el la cxefaj lingvoj. En la video, Jackson savas la mondon el kvazaux komunista armeo. Kiel la mondo reagos al la video? Ni vidos . . . . *** Bonaj novajxoj venas pri alia fama homo (nu, se vi studas aktive ekonomikon . . . ) Profesoro Reinhard Selten, aktiva Esperantisto en Germanio, estis unu el gajnintoj de la 1994a Nobel-Premio pri Ekonomiko. Laux "Sferilo" (novażletero de la San-Franciska Esperanta Organizo), li estas la kvara Esperantisto, kiu gajnas iun Nobel Premion. Ni interesas scii, kiuj estas la aliaj tri? *** Kial ne finu cxi tiun numerom per tre tauxga kanto, kiun vi ja konas bone. Gxi venas el tre interesa kantlibro tajpita en JEN, Jenulara Esperantista Nordamerika (la antauxa junularo en Usono!) en 1960aj jaroj. Kantu tutkore kaj tutnokte . . . Pasintaj Tagoj (Auld Lang Syne) Malnovajn gekonatojn iam Cxu forgesu ni? Cxu tagojn la pasintajn cxiam Ne memoru ni? Felicxan tempon la malnovan Ne forgesu ni! Ni kune trinku tason ravan Al fratharmoni'! Cxe l'karaj ekantetaj valoj Gxoje kuris ni; De tiam multaj lacaj horoj Glitis preter ni. GxIS REVIDO EN 1995