Kursoj en Hartfordo Dependas de Vi!


Few realize that the Universty of Hartford in Connecticut has been offering high-quality Esperanto courses over the past few years. Now more than ever you should consider taking one of the courses, not only to help you, but to save the course, as well....

Pasigi tempon en Esperantujo ne estas ofta okazo, precipe por usonanoj. Krom multekosta vojagxo, ni ne povas gxui veran esperantistan etoson. Tamen, por la enlogxantoj de orienta Usono, ekzistas la someraj kursoj cxe la Universitato de Hartford. Jam de ses jaroj cxi tiuj kursoj sukcesis.

Dum tuta semajno, lernantoj je diversaj niveloj kunsidas, konversacias, kaj vere progresas. Krom la lecionoj, estas ankaux vesperaj kunvenoj, kiuj prezentas ludojn, kantojn kaj diskutojn- cxio en Esperanto. La cxi-jaraj kursoj cxe Hartford ja denove sukcesis, kuniginte 23 partoprenantojn ekde komencantoj gxis spertuloj. Logxante plejparte en la sama kontrauxajo dum la semajno, cxiu studanto trovis multajn okazojn amuzigxi per kaj en Esperanto. Por esperantistoj, cxi tiuj kursoj reprezentas vere gravan pruvon, ke estas intereso inter usonanoj pri Esperanto, kaj provizas okazon por allogi interesantojn.

Nun, la estonteco de la someraj kursoj estas sub minaco, cxar estas malfacile kolekti la minuman necesan kvanton da kursanoj: 30 personojn. Se ni ne povos montri al la universitataj instancoj, ke ja ekzistas suficxa subteno por la kursoj, ili ne okazos venontjulie! Kaj, se Esperantujo perdos cxi tiun valoran studsemajnon, gxi, eble, perdos gxin por cxiam. Nur per komuna deziro kaj agado ni povas savi la programon. Jam nun necesas certigi la minuman kvanton al la universitato.

Konsideru, ke la kursoj estas universalaj, do utilaj por cxiu. La unua nivelo estas por personoj kun nula aux preskaux nula scio de Esperanto; la dua- por tiuj kun scio de la bazaj gramtiko kaj vortaro; kaj la tria- por tiuj, kiuj parolas Esperanton suficxe bone kaj ecx tre bone. Krome, estas eksterklasaj arangxoj, dum kiuj la partoprenantoj povas uzi la lingvon en cxiutagaj situacioj. Cxiu ricevos grandan utilon kaj diplomon!

Bv. skribi mem, kaj skribigi aliajn personojn (ne nepre el Usono!) al: Dr. Humphrey Tonkin
Office of the President
University of Hartford
200 Bloomfield Avenue
W. Hartford CT 06117

Tiam bonvolu anonci vian deziron partopreni la venontjarajn kursojn, kaj peti, ke oni metu vian nomon sur liston. Tiel, vi informigxos pri la arangxoj dum la jaro. Antauxdankon pro via komprenemo kaj kunlaboro! Ni ne lasu perdigxi cxi tiun bonegan programon!


Back to the USEJ homepage

Written by Arnold Langberg
Page by Sybil Harlow (espero@unforgettable.com)
Check out some of the other KTP! articles available online.