Guy Menahem's trip to the '95 IJK


Saluton.
Mia nomo estas Gaj Menahxem, kaj mi estas via USEJa estrarano pri lokaj kluboj. Cxi-pasintan someron, mi partoprenis la Universalan Kongreson en Tampere, Suomio, kaj la Internacian Junularan Kongreson en Serovo, Rusio. Mi neniam forgesos miajn spertojn. (fotojn de lia vojagxo)

Suomio estas tute malsimila al mia hejmsxtato, Florido. La cxielo estas nubplena kaj malvarma, sed dum la somero, preskaux neniam malluma. Mi ege suprizigxis, dum mi cxiam devis surporti jakon pro la malvarmo --- dum somero! Tamen, estis bona ferio el nia kutima varmegeco en la Sunbrila Sxtato. Helsinki estas ege komforta, pura kaj sekura urbo, kaj ege cxirkauxebla kaj cxirkauxinda pro la mara beleco.

Post tri memoridaj tagoj en la cxefurbo, mi vojagxis trajne al la Kongresurbo - Tampere. La vojo estis ege bela. Suomio estas vera verda kaj blua lando - multaj arbaroj kaj lagoj! Kaj jen ni atingis nian celon. Mi ne povis atendi. Finfine, mia revo, kaj revo de multaj aliaj - renkonti homojn el cxiuj landoj, kaj paroli unu komunan lingvon.

La Kongreso estis bonege kaj forte planita, kaj cxio funkciis glate. Ho, kia bela vidajxo, vidi pli ol 2000 homojn de la tuta mondo, kantantajn kune "La Espero"-n, nian himnon, nian batalkanton por frateco, paco kaj mondskala egaleco. La multaj diversaj kunsidoj, konversaciaj rondoj, koncertoj kaj teatrajxoj estis ege interesaj kaj distraj. Mi neniam forgesos mian cxeeston cxe geedzigxo de du kongresanoj en bela ligna pregxejo. Kvankam la diservo estis en la sveda, la Internacia Hxoro kantis Esperante. Mi lernis iomete da Suomlingvo, pri Sibelius, la Suomaj arbaroj kaj filozofio --- en Esperanto. Mi babilis, debatis, gramatikumis kaj dancis --- cxiam Esperante! Mi vizitis la faman Leninan Muzeon de Tampere, kaj ecx tie, la gvidado estis en nia lingvo. (ankaux estis speciala ekspozicio pri la interrilatoj de Esperanto kaj Laboristmovado.) La tuta semajno estis unu lerna travivajxo.

En Tampere, mi renkontis homojn. Ne Suomojn, Hungarojn, Japanojn kaj Brazilanojn, sed homojn. Mi ne vidis la malsamecojn -nur la similecojn. Ni cxiuj vivas sur cxi tiu tero, ni cxiuj spiras, ni cxiuj amas. Kaj en Tampere, ni cxiuj ecx parolis la saman lingvon, kiu unuigis nin ecx pli. La busvojagxo inter la du landoj estis iomete amuza. Estis tute klare, kiam oni trapasis la bordon, kiu ne ests la plej amikema. Tamen Rusio ne estis sxoko por mi. La IJKejo estis tute malsama al la luksa Tampere-talo. Pli tauxge junuleme, la kongreso estis cxe infana ripozejo en arbara regiono. Kia gxusta loko por "Woodstock"-ema renkontigxo! Ankaux cxi tie estis multaj interesaj klasoj, menciinde lingvo-klasoj de la rusa, belarusa, ukraina, cxuvasxa kaj tatara, kiuj montris la lingvan diversecon de la plej vasta lando en la mondo kaj la cxirkauxa regiono. Mi ankaux partoprenis kunsidon pri la milito en Cxecxenio. La diskutado estis plenplena kaj provokema. Mi lernis la Tangon. Mi teatrumis. Kaj neniu IJK estus plena sen ligno-fajro kaj cxiu-nokta diskoteko, cxu ne? La plej memorinda ero por mi estis sendube la vizito al Leningrado. Kia bela urbo! La konstruajxoj, homoj, kanaloj kaj ne forgesu la Hermitagxon! Cxio estis grandskala, multkolora kaj preskaux reva.

Vizitante Rusion, mi konstatis kiaj bonsxancaj ni vere estas cxi tie. Kvankam cxio estis agrablega, tamen oni facile povis vidi la multajn malfacilajxojn de la rusa cxiu-taga vivo. (Ekzemple la neces-ejojn!!!) La 51a IJK finigxis solene kun kisoj kaj brakumoj kaj kantoj.

Mi revenis Helsinkien kaj denove vidis la fortecon de Esperanto. Geedza paro, kiu neniel konas min, gastigis min kaj du aliajn samideanojn dum du noktoj! Kaj dum ni sidis aux babilantaj aux vespermangxantaj, ni sentis kvazaux konite, familie. Du denovajn tagojn mi cxirkauxis la belan maran urbon.

Reveninte hejmen, mi multe pripensis miajn vojagxojn. Estis por mi, mia unua vojagxo sola, sen familio. Sed plej grave, mi lernis pri aliaj landoj, pri aliaj vivmanieroj, uzante la internacian lingvon de Zamenhof. Mi renkontis homojn el cxiuj landoj, kaj reprezentis la mian. Esperanto malfermis pordojn multajn por mi. Mi vojagxis al Suomio kaj Rusio, tamen mi ekkonis tutmondan homaron. La sola afero, kiun mi nun povas diri estas :

Gxis '96


Back to the USEJ homepage

Written by Guy Menahem
Page by Sybil Harlow (espero@unforgettable.com)
Check out some of the other KTP! articles available online.