Aferoj,Amuzoj, kaj la ELNA kongreso

La 43a jarkongreso de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko estis granda sukceso kaj por ELNA kaj por la junaj USEJ-anoj kiuj cxeestis gxin. Dum la semajnfino de la 14-a gxis la 17-a de julio, 1995, dek USEJ-anoj kunvenis cxe la "Fashion Institute of Technology" en Manhatano, Novjorko, kaj gxuis la okazon paroli Esperanton kun multaj diversaj, interesaj personoj. Krome, ni amuzis nin per kelkaj agadoj, kaj fakte ni ecx prizorgis gravajn aferojn de USEJ.

Antaux la oficiala komencigxo de la konferenco, malplejparto de la nova estraro de USEJ kaj aliaj junuloj kunvenis dum vendredo por "tajdaji" T-cxemizojn kaj ornami ilin per belaj emblemoj de Esperanto kaj USEJ. Ankaux, oni parolis pri nia oficiala renkontigxo kun la estraro de ELNA.

Dum la sabata mateno, la kongreso vere komencigxis. Tiam, la plejparto de la cxeestantoj alvenis kaj unue registrigxis kaj neformale babilis dum cxiuj gxuis etan "kontinentan" matenmangxon. Post tio, Joseph Truong, Sybil Harlow, Jed Meltzer, Steve Blackstone kaj Guy Menahem frontis la penigan pridemandadon de la ELNA-estraro kun bona sukceso. Ni diskutis kelkajn ideojn pri la estonteco de USEJ kun la ELNA-estraro kaj ankaux informis gxin pri la nuna stato de USEJ. La pliparolitaj ideoj inkluzivas havigi oficialan statuton de "senprofita organizo" por USEJ, helpi junaj es-perantistoj en militsuferantaj landoj, establi rilatojn kun junaj Esperanto-lernantoj en usonaj lernejoj ktp. Ankaux, kaj ne plej malgrave, ni diskutis la bugxeton de USEJ! Cxiukaze, la estraro estis tre impresita pri USEJ kaj felicxe laboris kun ni. Cxiuj konsentis, ke kiam la plej aktivaj uloj de ELNA "grizharigxas", la nun junaj esperantistoj ecx pli gravigxos por la estonteco de la Esperanta movado. Certe sxajnas ke USEJ dauxros ecx pli grava kaj efika parto de ELNA dum longa tempo.

Post tiu grava okazo, la junuloj komencis vere amuzi sin, cxar ni havis biletojn por vidi la bonegan teatrajxon "La Mizeruloj" (Les Misérables) en la "largxavojo" (Broadway). Do, unue ni spertis interesan klopodan uzi la novjorkan metroon, kiu estas tre efika se oni konas Novjorkon, sed ni certe ne konis gxin. Cxiukaze, ni finfine alvenis al la "largxavojo", kaj gxuis bongustan, sed rapidan tagmangxon en cxarma restoracio. Ni zorgis alveni cxe la teatro suficxe frue, sed post kiam ni sukcese alvenis kun tempo por sxpari, du tele- vido-jxurnalistoj de la Nederlanda "CNN" volis intervjui nin. Fakte, ili volis vidbendigi nin dum ni faris naturalan konversacion en Esperanto. Do, ni naturale parolis pri nia zorgo povi eniri la teatron malfrue. Post nia konversacio, ili intervjuis nin kaj revenis al la konferenco por vidbendigi plu. Post tio, ni eniris la teatron, sed devis atendi gxis la fino de la unua sceno. Tamen, la teatrajxo estis bonega kaj cxiuj tre gxuis gxin. Post tio, ni promenis tra la urbo. La plej grava momento estis kiam ni trovis malgrandan replikon de la statuo de libereco, kaj ni vestis sxin en la verda flago de Esperanto kaj fotis nin antaux sxi. Kelkaj personoj rigardis nian strangan agon, sed malmulte, cxar ili estis novjorkanoj. Post nia ekskurso, ni revenis al la konferenco por gxui la Esperantan muzikan koncerton de nia kebeka amiko, Regxo, unu de la rokmuzikistoj de la grupo AKVO. Cxiuj gxuis neformalan, trankvilan vesperon en la kongresejo krom mi, cxar mi devis foriri por trafi mian buson al Brooklyn, kie mi logxis dum la konferenco. Tio estis mia perdo!

Dum la dimancxa mateno estis la fakgrupaj kunsidoj, dum kiuj USEJ prezentis sin al cxiuj kiuj volis cxeesti la kunsidon. Post tio, estis diversaj prelegoj kaj kunsidoj. Mi mem cxeestis la prelegon de la fizikisto Konrad Hinsen pri "kio estas likvajxo," kiu fakte estis suficxe interesa. Ankaux, mi cxeestis la prelegon de KAUXAMURA Jasunori, juna japana esperantisto, kiu paroli pri Japanio, la japana Esperanto-movado kaj la religio "Oomoto."

Ankaux dum dimancxo, USEJ faris oficialan estrarkunsidon, dum kiu ni prizorgis kelkajn gravegajn aferojn de la organizo, inkluzive ratifi gxian oficialan statuton. Post tiu longa, peniga sperto, cxiuj auxskultis la interesan kongresan temprelegon de D-ro David Jordan pri "La valoro de Esperanto en internaciaj rilatoj." Post tio, kelkaj junuloj cxeestis la bankedon de la konferenco, dum aliaj simple acxetis picaon. Fine, okazis la prezentado de premioj por la lokaj kluboj. Post tio, okazis distra vespero sed, denove mi devis foriri por trafi la buson.

Ankaux dum lundo, okazis multaj interesaj aferoj, kunsidoj kaj prelegoj, sed mi ne povis cxeesti lunde. Malfelicxe, mi devis maltrafi multon de la kongreso, cxar mi ne povis plu resti en Novjorko, sed cxio kion mi cxeestis estis interesa, spertinda okazo. Mi certe konsilas, ke cxiu esperantisto, aux juna aux maljuna, cxeestu la venontjaran konferencon.


Back to the USEJ homepage
Written by Jed Meltzerjamst80@vms.cis.pitt.edu
Page by Sybil Harlow (espero@unforgettable.com)
Check out some of the other KTP! articles available online.