X-metodo
SERVOJ
Ŝercoj kaj Ludoj
|
|
Amuzaĵoj kaj Ludoj
- Skrablo - Ludu Skrablon
interrete en Esperanto! Tiu ĉi belega TTT-ejo ebligas al vi ludi
Skrablon kontraŭ aliaj Esperanto-parolantoj el tra la tuta mondo.
- Volapüg'! - Ne, neniu
volapuka TTT-ejo. Tiu ĉi estas tutnova reta gazeto de komiksoj,
bildaĵoj, kaj ĉiaj humuraĵoj. Kiel "Mad Magazine"
por la Esperanto-komunumo! Eĉ Zamenhofo estas parodiita!
(Atentu: Kun nomo kiel "Vola Pug'", ĝi ne estas por pruduloj.)
- La paĝo de Ludoj
ĉe la Esperanto-portalo Ĝangalo nuntempe havas 11 ludojn
tradukitajn al Esperanto kaj ludeblajn interrete, kiel Pokero, Damludo,
Marbatalo, ktp.
- Freeciv - Tiun ĉi
senpagan Linuksan version de la populara komputila ludo Civilization
(Civilizo) tradukas al Esperanto membro de USEJ. Baldaŭ vi povos
roli kiel Zamenhof de la Esperantistoj kaj konkeri la mondon!
- Ludoj en Esperanto
- Malgrandaj simplaj ludoj diversspecaj, tradukitaj al Esperanto.
- Por pli da ludoj, vizitu la paĝon de
Esperanto-ludoj
ĉe la katalogo DMOZ.
- Lernu
je Esperant'! Esperant' estas amuzega stilo por paroli Esperanton,
inventita ĉe junulara renkontiĝo en Germanio en 1999.
Ĝi estas tute gramatika, sed tute stranga. Kontrolu!
- La Virtuala Esperanto-Biblioteko havas malaktualan paĝon de
ligoj pri
Esperanto-Muziko.
Ĉar ĝi malaktualas, vi eble volas kontroli ankaŭ
la sekcion pri Esperanto-muziko en la
katalogo DMOZ aŭ
Esperanto Panorama.
La sekvaj enigmoj kaj bildstrioj estas el nia antaŭa TTT-ejo.
Ili estas tre malnovaj, sed ni ne havis la malkompaton forĵeti
ilin. Do jen ili por eventualaj kuriozemuloj:
Enigmoj
Bildstrioj de Matthew Horton
Aliaj amuzaj ttt-ejoj
|