USEJ English Version Informo Okazajxoj Ligoj

Unikodo

SERVOJ

USEJ
retlistoj

Fotoj

T-cxemizoj

Tiparoj

KTP!
artikoloj

Sxercoj kaj Ludoj

Vikio

Retposxtu al ni!

Kiel Lerni Esperanton

Estas kelkaj manieroj por lerni Esperanton. Oni povas cxeesti kurson, studi libron, aux studi per komputilo.

Kursoj

Depende je kie vi logxas, eble estas kurso en via loko aux loka klubo kiu povas helpi vin praktiki. Kontaktu ELNA por informigxi pri klubaj proksime al vi. ELNA listigas multajn lokajn klubojn cxe sia TTT-ejo.

Se ne estas kursoj instruataj en via loko, vi povas vojagxi al iu el la Esperanto-kursoj instruataj tra la mondo. Estas fama Esperanto kursaro en Usono, nomite NASK, aux la Nord-Amerika Somera (Esperanto) Kursaro. NASK ofertas kelkajn semajnojn da densa instruado en Esperanto. NASK estas bonega cxar gxi provizas mergan, internacian etoson. GXi allogas studantojn kaj instruistojn el la tuta monda, kiu instigas la partoprenantojn paroli en Esperanto. Ekster la klascxambroj, studantoj kaj instruistoj kune pasigas tempon en la mangxejo, en la dormejo, en ekskursoj, kaj en vesperaj aktivajxoj, kaj tiel la mergado dauxras tra la tuta programo.

Se vi ne povas cxeesti kurson, ankoraux restas libroj, retaj kursoj, kaj komputilaj programoj kiujn vi povas provi.

Retaj kaj Korespondaj Kursoj

Lernu! estas la fina TTT-ejo por lerni Esperanton per la interreto, kaj eble anstatauxigos cxiujn aliajn interretajn kursojn listigitajn sube. Lernu! enhavas la tekston kaj ekzercojn por kelkaj kursoj, ofte kun sondosieroj, kaj oni povas klaki iun ajn vorton en la lecionoj por aperigi gxian difinon en sercxebla vortaro je angulo de la pagxo. Je alia angulo estas tuj-mesagxilo per kiu oni povas paroli kun aliaj cxeestantoj, por starigi demandojn aux nur babili. Estas vortlerniloj por helpi internigi vortojn, rete legebla gramatiko, kaj Esperanto-muziko elsxutebla kun la tekstoj, ankaux kiujn oni povas klaki por vidi la tradukon en la vortaro. Gxi estas alloga kaj plenkapabla TTT-ejo, kiun ni forte rekomendas. Provu gxin!

Se vi volas provi komputilan programon por Windows, provu tiun cxi programon el Brazilo nomitan Kurso de Esperanto. GXi tradukigxis al deko da lingvoj, inkluzive la anglan. La Kurso havas son-dosierojn por helpi praktiki prononcadon kaj suficxe da muziko kaj plurmediajxojn por amuzigi la lecionojn.

ELNA ofertas posxtan kurson nomitan la "Senpaga 10-Leciona Posxta Kurso". Se vi kontaktus ELNA-n por infomo pri Esperanto, ELNA sendus al vi la unuan lecionon (nur unu-pagxa faldfolio), kaj vi farus la ekzercojn kaj reen sendus kaj instruanto korektos gxin kaj sendos gxin al vi kun la sekva leciono por provi. Estas nun reta versio de tiu cxi kurso, por kiu vi povas registri rete. Vi ricevos la retadreson de instruanto kiu kontrolos viajn respondojn kaj respondos al viaj demandoj kaj tiel plu. La plena teksto de la kurso elsxuteblas de tiu cxi auxstralia TTT-ejo. Se vi finos tion, estas sekva post-komencanta kurso nomita Gerda Malaperis ankaux por kiu vi povas akiri instruanton.

Alia populara reta koresponda kurso nomigxas Esperanto Viva!. Tiun cxi kurson kreigxis en Britio kaj uzas verajn legajxojn el la Esperanto-komunumo por doni al studantoj guston de kiel oni uzias Esperanton.

ELNA, kun la helpo de AAIE (la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto), ofertas ankaux korespondajn kursojn bazitajn sur la lernolibroj kaj kasedoj Jen Nia Mondo. Kontraux malgranda kosto, studentoj ricevas la librojn, sonbendojn, kaj personan instruiston por helpi ilin tra la kurso.

Libroj

Aliokaze, se vi volas libron pruntepreni el biblioteko aux acxeti de loka librovendejo, estas kelkaj kiujn ni rekomendas.

La serio Teach Yourself (Instruu vin) de lingvaj lernolibroj inkluzivas Esperanto-lernolibron. GXi enhavas dekon da lecionoj kun dialogoj por legi kaj ekzercoj por fari. Oni povas ankaux acxeti la libron kune kun sonbendo de la dialogoj. La serio Teach Yourself inkluzivas ankaux Esperanto-vortaro, kiu suficxas por komencanto. La teksto de la vortaro trovigxas ankaux en la reto, cxe TTT-ejoj kiel TravLang.

Alia interesa libro estas Esperanto: Learning and Using the International Language (Esperanto: Lerni kaj Uzi la Internacian Lingvon) de David Richardson. La unua triono de la libro estas historio de Esperanto, la dua triono estas deko da lecionoj pri Esperanto, kaj la fina triono (aux pli kiel duono) estas aro de mallongaj legajxoj por helpi praktiki legi Esperanton.

Fine, oni povas elsxuti mallongan lernolibron de Esperanto el la TTT-ejo de la Societo por Esperanto de MIT. Antaux iuj jaroj, studento en la klubo verkis propran lernolibron por uzi dum instri kurson por la klubo. GXi estas mallonga kaj malneta, sed senpage elsxutebla.

Pli da Informo

Espereble, tiu cxi pagxo donas al vi suficxe por komenci. Se vi volas pli da informo pri io ajn menciita cxi tie, aux se vi havas aliajn demandojn, bonvolu retposxtu nin!

Ankaux ELNA tenas sian propran liston de manieroj lerni Esperanton.

Revenu al la Informo-Pagxo