La Knabino en la Kokinkagxo

La vento forte blovis kaj skuis la akvon de la oceano, sendante ondetojn trans la surfacon. Gxi pusxis la randojn de la ondetoj gxis ili farigxis ondoj, kaj cxirkauxsxovis la ondojn gxis ili farigxis ondegoj. La ondegoj ruligxis terure alten: ecx pli alten ol la suproj de domoj. Efektive, kelkaj el ili atingis la altecon de grandaj arboj, kaj aspektis montoj; kaj la abismoj inter la gigantaj ondegoj estis kvazaux profundaj valoj.

Tiu sovagxa ondado kaj plauxdado de la akvo de la granda oceano, kiun la vento kauxzis tute sen celo, rezultigis teruran sxtormon, kaj sxtormo sur la oceano emas multe petoli kaj multe damagxi.

Kiam la vento ekblovis, sxipo veladis sur la akvo, malproksime de la tero. Kiam la ondoj komencis salti kaj tremegi kaj konstante pli grandigxi la sxipo pusxigxis supren kaj malsupren kaj klinigxis unuflanken poste aliflanken kaj tiom forte skuigxis ke ecx la velistoj devis firme teni la sxnurojn kaj barilojn por ne esti forblovataj de la vento aux jxetataj kapantauxen en la maron. Kaj la nuboj estis tiom densaj en la cxielo ke la sunlumo ne povis trapenetri ilin; do la tago nigrigxis kvazaux nokto, kio pliintensigis la teruron de la sxtormo.

La Kapitano de la sxipo ne timis, cxar li jam antauxe renkontis sxtormojn kaj sekure travelis ilin; sed li sciis ke la pasagxeroj endangxerigxos se ili klopodos resti sur la ferdeko, do li metis ilin cxiujn en la salonon kaj ordonis ke ili restu tie gxis la sxtormo estos finigxinta, kaj ke ili estu bravaj kaj ne timu, cxar ili tute bone statos.

Nu, inter la pasagxeroj estis juna knabino el Kansas. Sxi nomigxis Doroteo Gale, kaj sxi veturis al Auxstralio kun sia onklo Henriko, por viziti kelkajn parencojn kiujn ili gxis tiam neniam renkontis. Onklo Henriko, sciu, ne fartis bone, cxar li tro forte laboradis kultivante siajn kampojn en Kansas kaj lia sano rompigxis tiel ke li farigxis senforta kaj nervoza. Do li lasis Onklinon Emon por ke sxi kontrolu la dungitojn kaj estru la kultivejon, dum li forveturis al Auxstralio por viziti siajn gekuzojn kaj bone ripozi.

Doroteo deziregis akompani lin, kaj Onklo Henriko opiniis ke sxi estos bona kompanino kaj helpos gxojigi lin; do li decidis kunpreni sxin. La knabineto jam estis sperta pri veturado, cxar iam sxi estis portita de ciklono gxis la tre fora kaj miriga Lando Oz, kaj sxin trafis multaj aventuroj en tiu stranga lando antaux ol sxi sukcesis reiri al Kansas. Do ne grave kio okazis, sxi ne multe timis, kaj kiam la vento komencis hurli kaj fajfadi, kaj la ondoj komencis skui kaj jxeti, nian knabineton tute ne gxenis la tumulto.

"Kompreneble ni devos resti en la salono," sxi diris al Onklo Henriko kaj la aliaj pasagxeroj, "kaj esti kiel eble plej trankvilaj gxis la sxtormo finigxos. Cxar la Kapitano diras ke se ni iros sur la ferdekon la vento eble blovos nin en la oceanon."

Nepre kredu ke neniu volis riski tian akcidenton; do la pasagxeroj cxiuj restis kunpremitaj en la senluma salono, auxskultante la kriadon de la sxtormo kaj la knaradon de la mastoj kaj ligiloj kaj strebante ne stumbli unu kontraux la alian kiam la sxipo ekklinigxis flanken.

Doroteo jxus preskaux endormigxis kiam sxi ekvekigxis kaj trovis ke mankas Onklo Henriko. Sxi ne povis enmensigi kien li eble iris, kaj cxar li ne estis tre forta sxi komencis alarmigxi pro li, kaj timi ke eble li senpripense iris sur la ferdekon. Se tiel, do li grave endangxerigxos se li ne tuj revenos.

Efektive Onklo Henriko iris al sia kajuteto por ripozi, sed Doroteo ne sciis tion. Sxi memoris nur ke Onklino Em avertis sxin bone prizorgi sian onklon, do tuj sxi decidis iri sur la ferdekon kaj trovi lin, ecx kvankam la tempesto nun farigxis ecx pli forta, kaj la sxipo plongxadis tre timige. Jes vere, la knabineto trovis sin apenaux kapabla supreniri la sxtupojn al la ferdeko, kaj tuj kiam sxi atingis gxin la vento tiom feroce frapis sxin ke gxi preskaux forsxiris la jupon de sxia robo. Tamen defii la sxtormon iom plezurige ekscitis Doroteon, kaj dum sxi firme tenis la barilon sxi cxirkauxrigardis tra la mallumo kaj kredis vidi neklaran formon de viro krocxigxinta al masto ne tre for. Eble sxia onklo. Do sxi vokis kiel eble plej lauxte:

"Onklo Henriko! Onklo Henriko!"

"Onklo Henriko! Onklo Henriko!" vokis Doroteo.

Doroteo decidis ke sxi nepre devas iri al li; do sxi kuris antauxen, dum pauxzeto en la sxtormo, al la loko de granda kvadrata kokinkagxo kiu estis ligita al la ferdeko per sxnuregoj. Sxi sukcesis bonstate atingi tiun lokon, sed tuj post kiam sxi firme kaptis la latojn de la granda kesto en kiu estis la kokinoj, la vento, kvazaux kolerega cxar la knabineto auxdacis rezisti gxian forton, subite duobligis sian furiozon. Hurlante kvazaux kolera giganto gxi forsxiris la sxnurojn kiuj ligis la kagxon kaj levis gxin alten en la aeron, dum Doroteo plu krocxigxis al la latoj. Cxirkauxen kaj foren gxi kirligxis, tien kaj reen, kaj post kelkaj momentoj la kokinkagxo falis, tre for, en la maron, kie la grandaj ondoj kaptis gxin kaj surmontigis gxin sur sxauxmantan kreston kaj poste surfundigis gxin en profundan valon, kvazaux gxi estis nur amuzilo.

Doroteo nepre malsekigxis, ne dubu pri tio, sed sxi ne ecx dum sekundo perdis sian firman konscion. Sxi firme krocxigxis al la dikaj latoj kaj tuj kiam sxi povis eligi la akvon el siaj okuloj sxi rimarkis ke la vento forsxiris la kovrilon de la kagxo, kaj ke la kompatindaj kokinoj klopodis forflugi cxiudirekten, blovate de la vento gxis ili aspektis plumaj balailetoj sen teniloj. La planko de la kagxo konsistis el dikaj tabuloj, do Doroteo trovis ke sxi krocxigxas al ia floso, kun lataj flankoj, kiuj senpene flosis malgraux sxia pezo. Eltusinte la akvon el sia gorgxo kaj rekapabla spiri, sxi sukcesis grimpi trans la latojn kaj stari sur la firma ligna planko de la kagxo, kiu facile subtenis sxin.

"Nu, mi havas propran sxipon!" sxi pensis, pli amuzite ol timigite de la subita sxangxigxo de sxia situacio; kaj, dum la kagxo grimpis al la supro de granda ondo, sxi fervore cxirkauxrigardis por vidi la sxipon el kiu sxi blovigxis.

Gxi jam estis tre, tre for. Eble ankoraux neniu en la sxipo trovis ke sxi mankas, nek sciis pri sxia stranga aventuro. Suben inter la ondojn la kagxo portis sxin; kiam gxi grimpis alian kreston la sxipo aspektis ludilo, gxi estis tiom for. Baldaux gxi ne plu videblis en la mallumo, kaj Doroteo gxemis lamentante sian apartigxon de Onklo Henriko kaj komencis demandi al si kio nun okazos.

Gxuste nun sxi flosadis sur la brusto de granda oceano; sxin flosigis nur mizera ligna kokinkagxo kun tabula planko kaj lataj flankoj, tra kiujn la akvo plauxdadis kaj gxishauxte malsekigis sxin! Tute mankos mangxajxoj kiam sxi malsatos-kio nepre okazos post nelonge-kaj mankas fresxa akvo trinkebla kaj sekaj vestoj surporteblaj.


Doroteo flosas en la kokinkagxo

"Nu!" sxi eldiris, kun ioma rido. "Ja estas fusxite nun, Doroteo Gale, tute certe! kaj mi neniel scias kiel vi eskapos!"

Kvazaux celante pliigi sxiajn problemojn la nokto nun komencis proksimigxi, kaj la grizaj nuboj super sxia kapo farigxis inke nigraj. Sed la vento, kvazaux kontenta pro sia petolado, cxesis blovadi la oceanon kaj forrapidis al alia parto de la mondo por ion alian blovi; tiel ke la ondoj, ne plu pusxataj, komencis trankviligxi kaj dece konduti.

Doroteo estis bonfortuna, laux mia opinio, pro tiu trankviligxo de la vento; cxar sen tio, kvankam tre kuragxa sxi versxajne pereus. Multaj infanoj, en sxia situacio, plorus kaj plene perdus esperon. Sed cxar Doroteon trafis tiom da aventuroj kaj malgraux ili sxi sukcesis, nun sxi tute ne inklinis timi. Ke sxi estis malseka kaj malkomforta, estas vere; sed post tiu unusola gxemo kiun mi menciis, sxi reakiris iom da sia kutima gajeco kaj decidis pacience atendi sian destinon, kia ajn gxi estos.

Post iom da tempo la nigraj nuboj forvagis kaj montris ke super ili estas blua cxielo, kun argxenta luno kiu brilas dolcxe en la mezo kaj malgrandaj steloj kiuj palpebrumis gaje al Doroteo kiam sxi rigardis ilin. La kagxo ne plu tremegis, gxi multe pli milde flosis sur la ondoj-preskaux kvazaux lulilo-tiel ke la plankon sur kiu Doroteo staradis ne plu inundis akvo envenanta tra la latojn. Vidante tion, kaj estante tre laca pro la ekscitaj eventoj de la pasintaj kelkaj horoj, la knabineto decidis ke dormo plej bone refortigos sxin kaj estos ankaux la plej facila metodo pasigi la tempon. La planko estis iom malseka kaj sxi mem estis malsekega, sed bonsorte sxi estis en varma klimato kaj tute ne sentis malvarmon.

Do sxi sidigxis en angulo de la kagxo, apogis sian dorson per la latoj, afable rigardis la amikemajn stelojn antaux ol fermi la okulojn, kaj post malpli ol momento sxi endormigxis.

Cxapitro 2: La Flava Kokino