Vilulo Vokas Veni

La subitalveninto estis kuriozaspekta viro, vestita per vestoj tiom vilaj ke unue Besty supozis lin ia besto. Sed la fremdulo finis sian falon sidante kaj tiam la knabino konstatis ke li ja estas homo. Li tenis pomon en la mano, kiun evidente li mangxadis dum sia falo, kaj tiom malmulte li skuigxis aux konfuzigxis per la akcidento ke li plu mangxis tiun pomon dum li trankvile cxirkauxrigardis.

"Jadi!" kriis Betsy, proksimigxante al li. "Kiu vi estas, kaj el kie vi venis?"

"Mi? Ho, mi estas Vilulo," diris li, denove mordante sian pomon. "Mi rapidis viziti, bonvolu pardoni la malatendon."

"Nu, mi s'pozas ke vi ne kulpas pri la rapido," diris Betsy.

"Ne. Mi grimpis pomarbon, ekstere; brancxo rompigxis kaj-jen mi."

Parolante la Vilulo finis sian pomon, donis la kernon al Hancxjo-kiu avide mangxis gxin-kaj starigxis por gxentile riverenci al Betsy kaj la Rozoj.

La Regxan Gxardeniston preskaux timfrenezigis la bruo de la rompigxanta vitro kaj la falo de la vila fremdulo en la lauxbon de Rozoj, sed nun li rigardetis el malantaux arbusto kaj kriis per sia grinca vocxo:

"Vi rompas la Legxon! Vi rompas la Legxon!"

Vilulo fiksrigardis lin solene.

"Cxu la vitro estas la Legxo en cxi tiu lando?" li demandis.

"Rompi la vitron signifas rompi la Legxon," grincis la Gxardenisto, kolere. "Ankaux, entrudigxi en iun parton de la Regno de Rozoj signifas rompi la Legxon."

"Kiel vi scias tion?" demandis Vilulo.

"Nu, estas skribite en libro," diris la Gxardenisto, antauxen venante kaj prenante libreton el sia posxo. "Pagxo dek tri. Jen: 'Se fremdulo eniras la Regnon de Rozoj la Reganto tuj kondamnu kaj mortigu lin.' Do, komprenu, fremduloj," li pludiris triumfe, "vi cxiuj devas morti, via horo alvenis!"

Sed nun Hancxjo ekpartoprenis. Li jam kasxe retrenpasxadis cele la Regxan Gxardeniston, kiun li malamis, kaj nun la kalkanoj de la mulo eljxetigxis kaj batis la ventron de la vireto. Li duobligxis kiel la litero "U" kaj flugis el la pordo tiom rapide-ecx ne tusxante la teron-ke li estis for antaux ol Betsy povis palpebrumi.

Sed la mulatako timigis la knabinon.

"Venu," sxi flustris, proksimigxante al la Vilulo kaj prenante lian manon; "ni iru aliloken. Oni nepre mortigos nin se ni restos cxi tie!"

"Ne maltrankvilu, kara," respondis Vilulo, karesante la kapon de la infano. "Mi nenion timas, ne dum mi havas la Am-Magneton."

"La Am-Magneton? Kio estas tio?" demandis Betsy.

"Gxi estas cxarma sorcxilo kiu kaptas la koron de cxiu rigardanto," estis la respondo. "La Am-Magneto antauxe pendis super la portiko de la Smeralda Urbo, en la Lando Oz; sed kiam mi komencis cxi tiun veturon nia amata Regantino, Ozma de Oz, permesis ke mi kunprenu gxin."

"Ho!" kriis Betsy, fiksrigardante lin; "cxu vere vi estas el la mirinda Lando Oz?"

"Jes. Cxu vi jam estis tie, kara?"

"Ne; sed mi auxdis pri gxi. Kaj cxu vi konas Princinon Ozman?"

"Jes ja, tre bone."

"Kaj-kaj Princinon Doroteon?"

"Doroteo estas malnova amiko mia," deklaris Vilulo.

"Jadi!" kriis Betsy. "Kaj kial vi foriris el tiu belega lando Oz?"

"Mi havis taskon," diris Vilulo, aspektante malfelicxa kaj solena. "Mi sercxas mian karan frateton."

"Ho! Cxu li perdigxis?" demandis Betsy, sentante bedauxron por la kompatindulo.

"Antaux dek jaroj," respondis Vilulo, kiu elprenis posxtukon kaj visxis larmon de sia okulo. "Mi nur lastatempe trovis tiun fakton, kiam mi vidis gxin menciita en la magia Arkivo-Libro de la Sorcxistino Glinda, en la Lando Oz. Do nun mi sercxas lin."

"Kie li perdigxis?" demandis la knabino simpatie.

"En Kolorado kie mi logxis antaux ol iri al Oz. Fracxjo estis ministo, kaj forsis oron el mino. Unu tagon li eniris sian minon kaj neniam elvenis. Oni sercxis lin, sed li ne estis tie. Plene malaperis," Vilulo finis mizere.

"Jadi! Kio do okazis al li?" sxi demandis.

"Nur unu klarigo eblas," respondis Vilulo, prenante novan pomon el sia posxo kaj mangxante por kvietigi sian maltrankvilecon. "La Regxo de la Knomoj versxajne prenis lin."

"La Regxo de la Knomoj? Kiu li estas?"

"Nu, kelkfoje li nomigxas la Metal-Monarko, sed lia vera nomo estas Rugedo. Logxas en iu subtera kaverno. Pretendas posedi cxiujn metalojn kasxitajn en la tero. Ne demandu al mi la kialon."

"Kial?"

"Cxar mi ne scias. Sed tiu Rugedo ekkoleregas se iu fosas oron el la tero, kaj private mi opinias ke li kaptis Fracxjon kaj portis lin al sia subtera regno. Ne-ne demandu la kialon. Mi vidas ke vi volegas demandi pri la kialo. Sed mi ne scias."

"Sed-jadi!-sekve vi neniam trovos vian perditan fraton!" kriis la knabino.

"Eble ne; sed mi devas provi," respondis Vilulo. "Gxis nun mi vagadis sen trovi lin, sed tio pruvas nur ke li ne estas kie mi sercxis. Mi nun sercxas la kasxitan enirejon de la subtera kaverno de la terura Metal-Monarko."

"Nu," diris Betsy dubeme, "sxajnas al mi ke se vi ja sukcesos iri tien la Metal-Monarko ankaux kaptos vin."

"Absurde!" respondis Vilulo, senzorge. "Ne forgesu la Am-Magneton."

"Kion pri gxi?" sxi demandis.

"Kiam la feroca Metal-Monarko vidos la Am-Magneton, li ekamos min elkore kaj faros kion ajn mi petos."

"Gxi devas esti vere mirinda," diris Betsy, respektoplene.

"Jes," certigis la viro. "Cxu mi montru gxin al vi?"

"Ho, jes!" sxi kriis; do Vilulo sercxis en sia vila posxo kaj eltiris malgrandan argxentan magneton, kun huffera formo.

Tuj kiam Betsy vidis gxin sxi komencis ami la Vilulon pli ol antauxe. Hancxjo ankaux vidis la Magneton kaj pasxetis al Vilulo por froti sian kapon ameme sur la genuo de la viro.

Sed ilin interrompis la Regxa Gxardenisto, kiu pusxis sian kapon en la forcejon kaj kriis kolere:

"Vi cxiuj estas mortokondamnitaj! Via sola oportuno eskapi estas foriri tuj."

Tio alarmis malgrandan Betsyn, sed la Vilulo nur skuis la Magneton direkte al la Gxardenisto. Cxi tiu, vidante gxin, antauxenkuris kaj jxetis sin al la piedoj de la Vilulo, murmurante per mieldolcxaj vortoj:

"Ho, kara, kara viro! Kiom mi amas vin! Cxiu vilajxo kaj ero kiu ornamas vin estas kara por mi-mia tuta havajxo apartenas al vi! Sed jadi! foriru antaux ol vi plene mortos."

"Mi ne mortos," deklaris la Vilulo.

"Vi devos. Laux la Legxo," kriis la Gxardenisto, komencante plori per veraj larmoj. "Rompas mian koron diri al vi tiun malplacxan informon, sed la Legxo diras ke cxiuj fremduloj estas kondamnendaj fare de la Reganto kaj devos plene morti."

"Ankoraux neniu Reganto kondamnis nin," diris Betsy.

"Kompreneble ne," pludiris Vilulo. "Ni ankoraux ecx ne vidis la Reganton de la Regno de Rozoj."

"Nu, verdire," diris la Gxardenisto, per perplekstono, "ni ne havas veran Reganton, gxuste nun. Komprenu ke cxiuj niaj Regantoj kreskas sur arbustoj en la Regxaj Gxardenoj, kaj la lasta melduis kaj velkis tro frue. Do ni devis planti lin, kaj nuntempe neniu kreskas sur la Regxaj Arbustoj kaj suficxe maturigxis por ke ni pluku lin."

"Kiel vi scias?" demandis Betsy.

"Nu, mi estas la Regxa Gxardenisto. Multaj regxuloj kreskas, mi agnoskas tion; sed gxuste nun ili cxiuj estas verdaj. Gxis unu maturigxos, mi devas mem regi la Regnon de Rozoj, kaj obeigi gxian Legxojn. Tial, kvankam mi amegas vin, Vilulo, mi devos mortigi vin."

"Atendu momenton," petegis Besty. "Mi volas vidi tiujn Regxajn Gxardenojn antaux ol morti."

"Ankaux mi," pludiris Vilulo. "Konduku nin tien, Gxardenisto."

"Ho, mi ne povas fari tion," objxetis la Gxardenisto. Sed Vilulo denove montris al li la Am-Magneton kaj post unu rigardeto la Gxardenisto ne plu povis rezisti.

Li kondukis Vilulon, Betsyn kaj Hancxjon al la fino de la granda forcejo kaj zorge malsxlosis malgrandan pordon. Trairinte tion ili venis en la grandiozan Regxan Gxardenon de la Regno de Rozoj.

Gxin tute cxirkauxis alta hegxo kaj interne kreskis pluraj gigantaj rozarbustoj kiuj havis densajn verdajn foliojn velurecajn. Sur tiuj arbustoj kreskis la anoj de la Regxa Familio de la Regno de Rozoj-viroj, virinoj kaj infanoj en cxiuj etapoj de maturigxo. Cxiuj sxajnis esti helverdaj, kvazaux nematuraj aux ne plene kreskintaj, iliaj karno kaj vestoj estis same verdaj. Ili staris tute senvivaj sur siaj brancxoj, kiuj balancis milde en la venteto, kaj iliaj plene malfermaj okuloj rigardadis rekte antauxen, senvidaj kaj seninteligentaj.

Dum sxi ekzamenis tiujn kuriozajn kreskantajn homojn, Betsy pasis malantaux granda centra arbusto kaj tuj ekkriis pro surprizo kaj plezuro. Cxar tie, florante perfektakolore kaj -forme, staris Regxa Princino, kies beleco mirigis.

"Nu, sxi estas matura!" kriis Betsy, forpusxante kelkajn largxajn foliojn por observi sxin pli detale.

"Nu, povas esti," agnoskis la Gxardenisto, kiu venis al la flanko de la knabino; "sed sxi estas knabino, do ni ne povas uzi sxin kiel Reganton."

"Tute ne!" sonis hxoro de mallauxtaj vocxoj, kaj cxirkaux-rigardante Betsy trovis ke cxiuj Rozoj sekvis ilin el la forcejo kaj nun staras grupe antaux la enirejo.

"Sciu," klarigis la Gxardenisto, "la regatoj de la Regno de Rozoj ne volas knabinan Reganton. Ili volas Regxon."

"Regxon! Ni volas Regxon!" ripetis la hxoro de Rozoj.

"Cxu sxi ne estas Regxa?" demandis Vilulo, admirante la belan Princinon.

"Kompreneble, cxar sxi kreskas sur Regxa Arbusto. Tiu Princino nomigxas Ozga, cxar sxi estas prakuzino de Ozma de Oz, kaj se sxi estus viro, ni volonte gxoje aklamus sxin nia Reganto."

La Gxardenisto tiam forturnis sin por paroli kun siaj Rozoj kaj Betsy flustris al sia akompananto: "Ni pluku sxin, Vilulo."

"Bone," diris li. "Se sxi estas Regxa, sxi rajtas regi cxi tiun Regnon, kaj se ni plukos sxin nepre sxi protektos nin kaj malebligos ke oni damagxu aux forpelu nin."

Do Betsy kaj Vilulo ambaux prenis po brakon de la bela Roza Princino kaj malgrada tordo de sxiaj piedoj liberigis sxin de la brancxo sur kiu sxi kreskis. Tre gracie sxi pasxis de la arbusto al la tero, kie sxi riverencis antaux Betsy kaj Vilulo kaj diris per tre placxe dolcxa vocxo: "Mi dankas vin."

Sed auxdinte la sonon de tiu vortoj la Gxardenisto kaj la Rozoj turnis sin kaj trovis ke la Princino estas plukita kaj nun vivas. Sur cxiu vizagxo fulmis esprimo de rankoro kaj kolero, kaj unu el la Rozoj lauxte kriis:

"Auxdacaj mortipovuloj! Kion vi faris!"

"Plukis Princinon por vi, jen cxio," respondis Betsy, gaje.

"Sed ni rifuzas sxin! Ni volas Regxon" kriis Jxak-Rozon, kaj alia aldonis per malestima vocxo: "Neniu knabino regos nin!"

La nove plukita Princino rigardis de unu al alia el siaj ribelemaj regatoj miroplene. Esprimo de malplezuro kovris sxian vizagxon.

"Cxu neniu bonvenigo por mi cxi tie, belaj regatoj?" sxi demandis malsevere. "Cxu mi ne venis de mia Regxa Arbusto por esti via Reganto?"

"Vin plukis mortipovuloj, sen nia konsento," respondis la Gxardena Portulako, malvarme; "do ni rifuzas permesi ke vi regu nin."

"Elpelu sxin, Gxardenisto, kun la aliaj!" kriis la Te-Rozo.

"Momenton, mi petas!" vokis Vilulo, prenante la Am-Magneton el sia posxo. "Mi kredas ke cxi tio instigos ilian amon, Princino. Jen-prenu gxin per via mano kaj lasu ke la rozoj vidu gxin."

Princino Ozga prenis la Magneton kaj tenis gxin antaux la okuloj de siaj regatoj; sed la Rozoj rigardis gxin per trankvila malestimo.

"Ho, kio fusxas?" demandis Vilulo surprizate. "La Magneto neniam malsukcesis antaux nun!"

"Mi scias," diris Betsy, kapjesante sxage. "Tiuj Rozoj ne havas korojn."

"Vi pravas," akordis la Gxardenisto. "Ili estas belaj, kaj dolcxaj, kaj vivaj; sed ili restas rozoj. Iliaj tigoj havas dornojn sed ne korojn."

La Princino gxemis kaj redonis la Magneton al la Vilulo.

"Kion mi faru?" sxi demandis malfelicxe.

"Elpelu sxin, Gxardenisto, kun la aliaj!" ordonis la Rozoj. "Ni rifuzas havi Reganton antaux ol virrozo-Regxo-estos suficxe matura por plukigxi."

"Bone," diris la Gxardenisto obeeme. "Pardonu min, kara Vilulo, cxar mi oponas vian volon, sed vi kaj la aliaj, inkluzive de Ozga, devas eliri el la Regno de Rozoj tuj, aux ecx antauxtuje."

"Cxu vi ne amas min, Gxarcxjo?" demandis Vilulo, senzorge montrante la Magneton.

"Mi ja amas, mi amegas vin!" respondis la Gxardenisto fervore; "sed neniu vera viro akceptas neglekti sian devon pro amo. Mia devo estas elpeli vin, do-elen!"

Dirinte tion li kaptis gxardenforkegon kaj komencis pikminaci la fremdulojn per gxi, por devigi ilin eliri. La mulo Hancxjo ne timis la forkegon kaj kiam li proksimigis siajn kalkanojn al la Gxardenisto la viro retrenfalis por eviti piedbaton.

Sed nun la Rozoj dense grupigxis cxirkaux la malakceptitojn kaj ili baldaux trovis ke sub la drapirajxoj de verdaj folioj estas multaj akraj dornoj kiuj estas pli dangxeraj ol la kalkanoj de Hancxjo. Nek Betsy nek Ozga nek Vilulo nek la mulo kuragxis rezisti tiujn dornojn kaj kiam ili fortiris sin ili trovis sin malrapide pelataj tra la gxardenpordon en la forcejon. De tie ili estis elpelataj cxe la enirejo kaj simile tra la teritorion de la florkovrita Regno de Rozoj, kiu ne estis vere tre granda.

La Roza Princino ploris amare; Betsy estis indigna kaj kolera; Hancxjo kriadis defiajn "Hi-ha!"-ojn kaj la Vilulo fajfadis mallauxte al si.

La bordo de la Regno de Rozoj estis profunda abismo, sed ekzistis baskulponto unuloke kaj tion la Regxa Gxardenisto mallevis gxis la malakceptitoj transpasis gxin. Tiam li relevis gxin kaj reiris kun siaj Rozoj al la forcejo, lasante la kvar kurioze diversajn kamaradojn vagi en la dezertan kaj nekonatan landon preteran.

"Ne gxenas min, ne multe," komentis Vilulo, dum li gvidis ilin sur la sxtonoplena, malfekunda tero. "Mi devas sercxi mian longe perditan frateton, do ne gravas kien mi iras."

"Hancxjo kaj mi helpos vin trovi vian fraton," diris Betsy per sia plej gaja vocxo. "Mi estas nun tiom distanca de mia hejmo ke versxajne mi neniam trovos rimedon reiri al gxi; kaj, efektive, estas pli plezurige cxirkauxmarsxadi kaj aventuradi ol resti enhejme. Cxu vi akordas, Hancxjo?"

"Hi-ha!" diris Hancxjo, kaj la Vilulo dankis ilin ambaux.

"Rilate al mi," diris Princino Ozga de Rozlando, kun milda gxemo, "mi devos resti por cxiam elpelita el mia Regno. Do ankaux mi volonte helpos la Vilulon trovi sian perditan fraton."

"Vi estas vere kompleza, S'rino," diris Vilulo. "Sed se mi ne povos trovi la subteran kavernon de Rugedo, la Metala Monarko, mi neniam trovos karan Fracxjon." [La Regxo antauxe nomigxis "Rokat", sed trinkinte la "Akvon de Forgeso" li forgesis sian nomon kaj devis renomigxi.]

"Cxu neniu scias kie gxi estas?" demandis Betsy.

"Nepre scias tion iu," estis la respondo de Vilulo. "Sed ne ni. Ni povos sukcesi nur se ni plu marsxados gxis ni trovis personon kiu povos gvidi nin al la kaverno de Rugedo."

"Eble ni mem trovos gxin sen helpo," proponis Betsy. "Kiu scias?"

"Neniu scias tion, escepte de la verkanto de cxi tiu rakonto," diris Vilulo. "Sed ni trovos nenion-ecx ne vespermangxon-se ni ne plumarsxos. Jen vojo. Ni sekvu gxin kaj trovu kien gxi kondukas."

Cxapitro 7: La Priplendinda Pozicio de Polikromo