SERVOJ USEJ
|
Vendrede, la 31an de aŭgusto, pli ol dekdu el ni renkontiĝis en Cafe Esperanto, en Greenwich Village, kaj pasigis la vesperon babilante kaj trinkante. (Fotoj de ni plenigante tablojn ĉe la kafejo venas.) Sabate, ni rendevuis en Parko Bryant. Duono el ni iris por aĉeti piknikaĵojn, kaj la alia duono restis por lerni jogaon de Jed. Kiel bando de studentoj, kuŝantaj sur la betono, parolantaj Esperanton, kaj farantaj jogaon, ni allogis multajn spektantojn.
Post la parka vizito, ni piediris al la Metropola Muzeo de Arto, kie ni pasigis la posttagmezon.
Dimanĉe, ni kuniĝis kun anoj de la Esperanto-Societo de Nov-Jorko ĉe ilia rendevuo ĉe Parko Fort Tryon. La kafejo kie ili kutime renkontiĝas estis fermita pro plibonigado, do ni sidis ekstere kaj ĝuis la sunon.
Ĉar la kafejo estis fermita, ni vagis en la urbon por trovi manĝaĵon kaj trovis nin ĉe kuba restoracio kie ni multe amuziĝis kaj babilis kun la deĵorantoj.
Post manĝi, ni piediris ree al la parko por vidi la monaĥejon, se ĝi estis fermita, do ni finis la tagon en plaĉa parto de la parko superriganta la akvon.
|